Archive for Marto, 2009

Edifa fabelo

Iam, en pratempo, – tiel komencas veraj fabeloj – estis eta vilaĝo. La loko estis malgranda kaj vilaĝanoj konstruis domojn (tiam nur el ligno) tre dense.

Kaj, kiel ofte samokazas en malvasteco, rapide interrilatoj de vilaĝanoj estiĝis ĉiu kontraŭ ĉiuj.
De kiu najbaro alrigardis edzinon, de kiu najbara kokino bekis ion en korto – ja se al Vi estas malvaste ĉiam eltrovos motivon por elverŝi sian koleron!

Unufoje, dum unu varmega kaj ventohava tago, subite ekbruliĝis la domo de unu el “plej amataj” vilaĝanoj.

Ekkriadis li, ariĝis ĉiuj. Nenion faras, restas videmuloj. Iuj eĉ komencis rikaneti.

Bone, sed la fajro ege pligrandiĝis, timige fariĝis! Eksilentis homoj komprenante, ke se daŭrigos same la tuta vilaĝo povas foriĝi. Sen longa hezito ĉiuj dizkuris kun akvoplenaj kaldronoj kaj siteloj kaj malbruligis fajron.

Poste helpigis sian samvilaĝanon ripari sian domon, kaj eĉ donacis al li po ia hejntapiŝo kaj kuireja vazaro. Homeco estas, devas helpi unu alian, ja ankaŭ al alia povus okaze…

Kaj – kiel plej ofte finiĝas ĉia memestimanta fabelo – ili ekvivadis feliĉe!

Nu, ne entute: de kiu najbaro – edzinon, de alia… malvasteco, ĉu vi memoris? Sed la vilaĝo estiĝis kaj la posteularo nun krakas sur klavaro en la tuta mondo.
…………..
Kion? Kia estas l’edifo? Mi ne scias.
Ja en fabelo ne estas dirita, ĉu ili (la posteularoj) memoras kiel malbruligas incendion en la vilaĝo?…

Demandon-peton al ĉiuj!

Rilate al forlasitaj infanoj.

Karaj geamikoj,
En Bulgario nun oni serĉas solvon de problemo de forlasitaj infanoj. Oni preparas novan leĝon pri infana defendo.
La problemo estiĝas en tio, ke dezirante defendi infanojn de krimuloj, la adoptado estas tro malsimpla. Kaj multenombraj infanoj estas edukataj en infandomoj – problemo kaj por la infanoj, kaj por la ŝtato.

Mi multege petas vin sciigi min kiel estas deciditaj sekvontaj estaĵoj en viaj landoj:

1. Kiaj rajtoj sur la infano posedas la patrino? Ĉu por adoptado necesas ŝian “jes”?

2. Facile aŭ ne estas adoptado? Ĉe ni multenombraj homoj (bilgaroj kaj fremduloj) deziras, sed tio estas tro malfacile. Kaj praktike multe da infanoj elkreskas en domoj.

Antaŭan dankon!

Kiel ni homiĝis?

Kio ekpuŝis nin sur la vojo de saĝo?
La tablo kaj seĝo eble helpis, sed neeble ili estis komenca movilo – ankaŭ multenombraj vivaĵoj manĝas simile, sed ne fariĝis saĝuloj (malgraŭ ke… 😉 ).
Al ni oni ripetadis dum multe da dekjaroj “la laboro farigis la homon”. Io, kio malbonas sub ĉia kritiknivelo – sen kiaj ajn sciencesploraj eksperimentoj ĉiu rimarkis, ke laboro estas ago de multaj vivaĵoj. Ne nur kondiĉe – akiro nutraĵon ekz. – sed ankaŭ absolute: konstruo de domo, amasigon de rezervoj k.t.p.
La solvon de tia malfacila demando mi restas por la grandaj intelektoj. Mi nur skribos la ideon, subite veninta en mia modesta kapo… 🙂

Imagu al vi:
Longa vintra nokto. Antropoidoj, satdormitaj kaj sataj, enuas senpedikiĝante.
Kaj subite iu fierulo decidis parade, rakontante siajn ĉasan aventurojn. Komencante, li plu kaj plu entuziasmis, ja la publiko elmontris intereson.
/Tiel naskiĝis la rakontantoj, antaŭuloj de la verkistoj./

Alia, pli vigla, enviviĝante en la rakonton eksaltis kaj komencis ilustri ĝin per tuteblaj korpomovoj.
/Naskiĝis la danco./

Publikaro vigliĝis, komencis eligi diversajn tirajn sonojn.
/Naskiĝis la kantado, muziko./

Tria (kun lertaj manoj) ilustris sur la flanko de la kaverno la aventuron.
/prapatro de komiksoj, naskiĝis la pentrado./*

Poste, kiam viroj estis ekstere pro viraj agoj, virinoj, penege restigantaj idojn en kaverno (ja ekstere io povus elmanĝi ilin!), divenis – komencis rerakonti aventurojn, kiuj por ili mem estis interesaj. Riĉigite ilin per teruraĵoj eduke…
/Naskiĝis la fabeloj./

Tiel naskiĝis l’artoj!

Kaj ili influis niajn praavojn de besta vojeto al homa vojo!
Ilia la plej ega merito estas, ke stimulis fantazion – ion, kion bestoj ne posedas. Kaj kio estas vera movilo de la kono. Ja ĉio kono komencas fantazie – la supozo fakte estas fantazio, sed ĝi estas en fundamentoj de la scienco.

Nu, pruvu al mi, ke ne estis tiel! 😀

______________
* Rokaj desegnaĵoj en granda bilgara kaverno “Magura”.

495_42

495_52

zx450gy250_4969721

zx450gy250_4969771

La plej bondezirema bulgara festotago

Baba Marta (Avino Marta – la 1-an de marto) estas unika bulgara festo – popola tradicio por marki finon de la vintro kaj komencon de printempo.
Ĉiuj monatoj en bulgara kalendaro havas virajn nomojn. Sed populare marto estas virina – Marta. Ĝi estas monato de ekĝermo de printempo kaj tero, kiuj naskos someron kaj produktivecon – virina principo de la vivo. Samtempe marto estas ĉe ni monato de plej ŝanĝiĝa vetero – jen gaja, jen kolera… 😉
Laŭ miljara tradicio la 1-an de marto estas tago por simbola neniigo malbonon. Frumatene oni balaas la domon kaj korton. Balaaĵon (ĉefe sekajn lignetojn) oni ekbruligas kaj ĉiuj hejmanoj transsaltas fajron manifestante la venkon. La kutimo daŭras kaj nun. Antikva moro estas ankaŭ danco sur karbardaĵo nudpiede. Pri ĝi mi nenion rakontos, vidu mem!

firedance12 firedance9
La forigo de la malbonaj spiritoj estas spektakla. Jen fotoj.

1235833113_vddn9649__mg_5942

1235833500_hhrs7438__mg_6204 1235847901_sgpy7235_dsc_3862
Daŭriganta tradicio estas martfadenoj (ruĝa kaj blanka ornamfadeno). Ĝi prezentas dikaj lanaj blanka kaj ruĝa fadenoj kune forditaj. Laŭ bulgara simboliko tiaj koloroj simbolas viran kaj virinan komencon. Oni portas kiel amuleto por saneco.
Hodiaŭ ĉiul bulgaroj estas ornamitaj per martfadenoj.
Okaze la plej bondezirema bulgara festotago per ĉi-martfadeno, karaj geamikoj, mi antaŭdestinas sanon, feliĉon kaj amon al vi!

martenica_03