Archive for the ‘Bulgario’ Category

Avino Marto

Se vi ne scias kiu estas avino Marto bonvolu legi tie kaj tie.

Ĉi jare mi sincerkore bondeziras al vi estu sanaj kaj gajaj per viva bulgara martfadeno:

Feliĉon al vi, amikoj!

Protesto kontraŭ ACTA

Sofio, 11.02.2012.

De bulgarlingva blogo ACTA LA VISTA, BABY!

Pli ol 10000 junuloj protestis kontraŭ kaŝe subskribita ACTA de la bulgara estraro.

Ili estas kontraŭ ACTA pro:

  • provo alligi la juron el civitana al privata;
  • reaktiviĝas morala malnoviĝinta labormodelo;
  • alvokos leĝofaradon je rompado de la homaj rajtoj;
  • labormodelo (t.n. “couch potatos”), kiu PIPA, SOPA kaj ACTA defendas, estis de XX jarcento. La solvo estas nova modelo (kiel ekz. iTunes de Apple).

Fotoj de la protesto

Stefka Sabotinova

in memoriam

Belega bulgara najtingalo forlasis tiun mondon.

Sonĝo, vi, mia sonĝo,

sonĝo suspektemulo,

kial min frue dormigis…

“Mi deziras vidi sunplenan verdant landon kun gaiaj bonaj homoj sur la stratoj.”

Oni diris, ke Stefka Sabotinova estas el kantistinoj, kiuj ne detruas fortikaĵojn, sed konkeras animojn…

Ŝia voĉo estis talento de Dio!

Stefka Sabotinova 

Faliĝis la montaro

kaj superŝutis tri ŝafistojn,

tri ŝafistojn, tri amikojn.

Unua petas:“Lasu min,

Min atendas unua amatino.”

Dua petas:”Lasu min,

Min atendas mia fratino.”

Tria petas:” Lasu min,

Min atendas mia panjo.”

Respondas la montaro:

“Jen al vi, tri ŝafistoj –

amatino sopiras tag-tagmeze,

fratino sopiras dumjare,

panjo sopiras ĝistombe.

Tortoj

Tia estas la nia, homa antaŭdestino – tutan vivon labori. Por plezuro oni donis al ni peceton de vivtempo.

Sed kion fari – kiom, tiom!

Tamen la homoj baldaŭ komprenis, ke estas kion fari por beligi sian vivon. Jen:

–         se vi laboras per abomeno kaj malico, via vivo estos nigra kaj malfeliĉa, ĉiam vi estos malkontenta;

–         se vi faras sian laboron apatie kaj enue, via vivo ne estos interesa kaj vigla;

–         se vi en ĉio serĉas kontentiĝon, vi ĉiam estos bonstata!

Bonan ekzemplon mi havas – mia virtuala bulgara amikino simpliblue.

Kiel ĉia dommastrino kaj patrino, ŝi periode devas prepari ion dolĉan okaze de hejma festotago. Klopodplena laboro! Kompreneble, plej facile estas viziti magazenon. Sed kie restas la propran bonrilaton?

Do, ŝi ĉiam preparas specialan torton por la okazo. Jen la tortoj de la lastaj kelkaj da jaroj – pri ili malnecesas paroli, nur povas revi, glutante… 🙂 :

http://www.ipernity.com/doc/lagrafo/album/194167/show

Rigardante tiujn artverkaĵojn mi pensas por mi – ĉu vi ellaboras torton, ĉu konstruas domon, ĉu skribas romanon aŭ semas ĝardenon – se vi enigas sian animon ĉiuj vidos tion!

Kaj se estas lerteco kiel aldono…

…………..

Rim. Ĉio montrita estas ellaboraĵo de lertaj manoj de simpliblue.

Bulgaroj protestas kontraŭ bulgara Guantánamo

En vilaĝo Busmanci apud Sofio ekzistas tiel nomita “Domo por provizora enigo de fremduloj”. Nun la bulgaroj nomigas ĝin “Bulgara Guantánamo”. Kaj estas tute pravaj – la fremduloj vivas en tro malbonaj cirkonstancoj, po 20 personoj en ĉambro, sen kia ajn sanitara helpo.

La fremduloj – inter kiuj gravedulinoj kaj patrinoj kun idoj – estas en proceduro por disponigo de elmigrinta statuto. Samtempe ili estas fermitaj en malliberejo sen iaj rajtoj kaj komunikecoj.

Kelkaj drastaj okazoj lastatempe elverŝiĝis la glaso. Hodiaŭ (dimanĉo) apud la “domo” estiĝis protesto kontraŭ nehumana proprajuĝa malliberigo de senkulpaj homoj.

La protesto estis sangmakulita. La grupo je 15 kapuĉkamuflitaj neonaciistoj atakis tramon en kiu veturis partoprenantoj de protesto. Kelkaj da junuloj estas en hospitalo, al unu el ili devis fari 4 kirurgiaj operacioj por savi el morto. La polico jam malkaŝis kaj arestis 2-n el batemuloj.

Jen kelkaj da fotoj.


Bulgaraj najtingaloj

Bulgara popola kanto flugas en la eterneco

En “Sakŝalmo” mi promesis rakonti pri bulgara kanto, kiu flugas en la kosmo.

Je la 1977 j. estis lanĉataj kosmoŝipoj Voyager 1 kaj 2, kiuj trapasis la orbiton de Plutono en 1990 kaj forlasis la Sun-sistemon en novembro 2004 j.

En ili NASA lokis ambician mesaĝon – speco de tempa kapsulo, celita komuniki rakonton de nia mondo al eventualaj eksterteruloj.

La Voyager mesaĝo estas portata de 12-cola oro-tegita kupra disko enhavanta elektitajn sonojn kaj bildecajn  imagojn, elektitaj por ilustri la diversecon de la vivo kaj kulturo sur la Tero. La enhavo de la disko estis elektita por NASA de komitato prezidita de Carl Sagan de Cornell Universitato. En ĝi estas kolektitaj 115 imagoj, aro de naturaj sonoj kaj muzikaĵoj el diversaj epokoj kaj terkulturoj kaj salutoj je 55 lingvoj. Inter ili ankaŭ bulgara folklora kanto “Izlel je Deljo Hajdutin”, elkantita de fama bulgara popolkantistino Valja Balkanska.

Jen la kanto:

Valja Balkanska

La ora gramofondisko

La elekto de bulgara kanto kaj kantistino ne estas hazarte. Dum multaj dekjaroj bulgaraj voĉoj estas famaj en la mondo. Multe oni povas skribi, sed nun mi proponas al vi nur kelkajn interpretojn de diversaj interpretantoj.

Agrablan aŭskultadon!

London Bulgarian Choir @ BBC 2006 Choir of the Year Final

Le Mystere des voix Bulgares – Bulgarian choir 3 songs

Theodosii Spassov and Le Mystere des Voix Bulgares

Kaj en fino la mian amatŝatatan kanton “Lale li si,zyumbyul li si” (“Ĉu vi tulipo estas, hiacinto estas?”

“Philip Koutev” Choir – “Lale li si,zyumbyul li si”

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson:

Martfadenoj de Avino Marto

Pri la plej bondezirema bulgara festotago Baba Marta (Avino Marta – la 1-an de marto) mi skribis pasintjare.

Nun mi denove elkore deziras al vi estu sanaj, helruĝaj kaj feliĉaj!

Jomete frue, ĉar mia bondeziro estas pli speciala – nepovanta ornamigi vin per martfadeno mi proponas vi mem fari tian kaj ornamiĝi por sano, feliĉo kaj amo. Ellaborado estas facila – vi mem vidos.

 

Martfadeno – braceleto

Por vi estos necesaj:
metalfadeno (drato), cilindroforma aĵo (ekz. senodorigilo) ĉirkaŭ kiu volvi draton, ruĝaj kaj blankaj vitroringetoj (du el ili pli grandaj) kaj tenajlo.

  1. Volvu draton 3-4foje ĉirkaŭ la cilindroforma aĵo. Faldu per tenajlo unua flanko de drago (rigardu foton).
  2. En alia flanko surfadenigu 1 vitroringeton, sekva 1 grandan kaj ĉiujn ceterajn.
  3. Finu denove per granda kaj malgranda vitroringeto.
  4. Faldu la duan flankon de grado por ke vitroringetoj ne povas elfadeniĝi.

Martfadeno – braceleto estas preta!

Ĉi ellaboraĵo estas el bulgarlingva blogo. En ĝi havas multenombrajn interesaĵojn – ĉiam klare ilustritaj. La traduko per tradukilo sufiĉos se vi dezirus provi…  🙂

 

Sakŝalmo (гайда)

Unu el plej popularaj bulgarpopolaj muzikinstrumentoj estas sakŝalmo (muzikŝalmo, sakfluto). Pri la muzikinstrumento vi povas legi en Vikipedio.

Oni havas informojn pri la sakŝalmo en niaj lokoj ankoraŭ de unua jarcento antaŭ Kristo. En vivmaniero de la bulgaro ĝi estis grandsignifa – akompanis ĉiun gravan eventon en lia vivo.

La plej disvastigitaj popolaj muzikinstrumentoj en Bulgario estas sakŝalmo, ŝalmo (kavalo) kaj guzlo. En diversaj partoj de la lando ilia rangordo estas diversa. Sakŝalmo estas speciale preferata en Rodopoj dum jarmilon ĝisnune.

Nuntempe inter plej popularaj popolmuzikaj grupiĝoj estas “100 sakŝalmoj” (100 каба гайди, 100 kaba gajdi) – ege originala orkestro. Sakflutistoj estas diversaĝaj – de infanoj ĝis avoj! Precipe viroj, ili kuniĝas incidente ludi je grandaj festotagoj – ĉiam sub libera ĉielo.

Mi plezure (kaj iomete kun fiereco 🙂 ) prezentas al vi interpretoj de “100 sakŝalmoj”. Mi esperas, ke vi eksentos la spiriton de mia popolo kaj niaj montanoj.

Agrablan aŭskultadon!

Sakŝalmo

Sakflutisto

100 sakŝalmoj

Majstra solo

Mi daŭros ĉi serion. Sekvonta rakonto – pri bulgara kanto, kiu flugas en kosmoso…

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson:

Muzika Sofio :)

Seid umschlungen, Millionen!
Diesen Kuss der ganzen Welt!

Прегърнете днес, о, люде,
целий свят вий със любов!

Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond’?

La Odo al Ĝojo

Ĝoj’! Fajrero belradia!
Elizea di-filin’!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l’ rigora mod’ la ŝir’,
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil’.

Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis’ al tuta mond’!
Fratoj! super stela rond’
loĝas patro por ni, filoj!
Se la granda ĵet’ bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am’ vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri’!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond’!
Kaj se ne — do vin kun ploro
ŝtelu for el nia mond’.

Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati’,
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
Ĉiu sur la brust’ Natura
suĉas sukon de la ĝoj’
kor’ malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj’.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub’,
en volupt’ la vermo dronas,
vidas Dion la kerub’.

Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond’?
Serĉu super stela rond’,
loĝas Li trans astro-briloj!
En eterno de l’ Naturo
Ĝojo estas la risort’.
En la mondhorloĝ’ por kuro
radojn pelas ŝia fort’.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid’
Ŝi tra l’ spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid’.

Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament’,
gaje marŝu, frata gent’,
kiel venki la herooj!
Esploriston ŝi alrid’as
el la fajrspegul’ de l’ Ver’,
sur krutaĵ’ de l’ Virto gvidas
ŝi la homon de toler’,
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag’ el or’,
ŝin tra l’ fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor’.

Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond’!
Donos super stela rond’
granda Dio rekompencon!
Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen’!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren’.
Venĝ’? Kolero? En forgeson!
Jen pardon’ al malamik’!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik’.

Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni’!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l’ vinber’,
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper’.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid’,
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas’, por Bon-Spirit’!

Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,
sera far’ kun glora cit’.
Jen ĉi glas’ por Bon-Spirit’,
supre, trans la tend’ ĉiela!
En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust’,
eternec’ al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just’.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit’,
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid’!

Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev’,
pri l’ fidelo al la Dev’,
je l’ Reganto de l’ Stel-Mondo!

Traduko de la kanto Kálmán Kalocsay

___________________________
Bonvolu klaki vian impreson:

La plej bondezirema bulgara festotago

Baba Marta (Avino Marta – la 1-an de marto) estas unika bulgara festo – popola tradicio por marki finon de la vintro kaj komencon de printempo.
Ĉiuj monatoj en bulgara kalendaro havas virajn nomojn. Sed populare marto estas virina – Marta. Ĝi estas monato de ekĝermo de printempo kaj tero, kiuj naskos someron kaj produktivecon – virina principo de la vivo. Samtempe marto estas ĉe ni monato de plej ŝanĝiĝa vetero – jen gaja, jen kolera… 😉
Laŭ miljara tradicio la 1-an de marto estas tago por simbola neniigo malbonon. Frumatene oni balaas la domon kaj korton. Balaaĵon (ĉefe sekajn lignetojn) oni ekbruligas kaj ĉiuj hejmanoj transsaltas fajron manifestante la venkon. La kutimo daŭras kaj nun. Antikva moro estas ankaŭ danco sur karbardaĵo nudpiede. Pri ĝi mi nenion rakontos, vidu mem!

firedance12 firedance9
La forigo de la malbonaj spiritoj estas spektakla. Jen fotoj.

1235833113_vddn9649__mg_5942

1235833500_hhrs7438__mg_6204 1235847901_sgpy7235_dsc_3862
Daŭriganta tradicio estas martfadenoj (ruĝa kaj blanka ornamfadeno). Ĝi prezentas dikaj lanaj blanka kaj ruĝa fadenoj kune forditaj. Laŭ bulgara simboliko tiaj koloroj simbolas viran kaj virinan komencon. Oni portas kiel amuleto por saneco.
Hodiaŭ ĉiul bulgaroj estas ornamitaj per martfadenoj.
Okaze la plej bondezirema bulgara festotago per ĉi-martfadeno, karaj geamikoj, mi antaŭdestinas sanon, feliĉon kaj amon al vi!

martenica_03