Archive for Marto 21st, 2009

Edifa fabelo

Iam, en pratempo, – tiel komencas veraj fabeloj – estis eta vilaĝo. La loko estis malgranda kaj vilaĝanoj konstruis domojn (tiam nur el ligno) tre dense.

Kaj, kiel ofte samokazas en malvasteco, rapide interrilatoj de vilaĝanoj estiĝis ĉiu kontraŭ ĉiuj.
De kiu najbaro alrigardis edzinon, de kiu najbara kokino bekis ion en korto – ja se al Vi estas malvaste ĉiam eltrovos motivon por elverŝi sian koleron!

Unufoje, dum unu varmega kaj ventohava tago, subite ekbruliĝis la domo de unu el “plej amataj” vilaĝanoj.

Ekkriadis li, ariĝis ĉiuj. Nenion faras, restas videmuloj. Iuj eĉ komencis rikaneti.

Bone, sed la fajro ege pligrandiĝis, timige fariĝis! Eksilentis homoj komprenante, ke se daŭrigos same la tuta vilaĝo povas foriĝi. Sen longa hezito ĉiuj dizkuris kun akvoplenaj kaldronoj kaj siteloj kaj malbruligis fajron.

Poste helpigis sian samvilaĝanon ripari sian domon, kaj eĉ donacis al li po ia hejntapiŝo kaj kuireja vazaro. Homeco estas, devas helpi unu alian, ja ankaŭ al alia povus okaze…

Kaj – kiel plej ofte finiĝas ĉia memestimanta fabelo – ili ekvivadis feliĉe!

Nu, ne entute: de kiu najbaro – edzinon, de alia… malvasteco, ĉu vi memoris? Sed la vilaĝo estiĝis kaj la posteularo nun krakas sur klavaro en la tuta mondo.
…………..
Kion? Kia estas l’edifo? Mi ne scias.
Ja en fabelo ne estas dirita, ĉu ili (la posteularoj) memoras kiel malbruligas incendion en la vilaĝo?…