Archive for the ‘Uncategorized’ Category

Protest SOPA/PIPA!

Karajamikoj,

La liberaj internetuloj diras hodiaŭ

Haltu!

al la leĝoj kontraŭ la Libero

Stop Internet Piracy Act (SOPA) kaj Protect IP Act (PIPA).

Kiaj ain konvinkaj argumentoj ne povas konsideri la cenzuro. Mia vivsperto diras, ke neniam la cenzuro farigis bonon, sed malbonaĵojn – ĉiam!

Mi subtenas la protesto!

La piroj, kiuj…

Proksime al mia domo troviĝas malgranda agrabla kafejo. Jam dum kelkaj da jaroj mi kutime komencas sian tagon frumatene eltrinkante tason da kafo. Ĉiutage, senescepte!
Iom post iom estiĝis grupeto – amika medio de konstanta reprezentantaro.

Antaŭ monato, alproksimiĝante kafejon mi vidis tra la vitrino la amikinojn “konspiri” kliniĝantaj super kelke da belegaj piroj, eligitaj de saketo sur la stando.
“El kie ili estas?” – pensas mi – “Oni povas selektiti el kelkaj da kilogramoj por reklamo aŭ foto, sed kial? Ja en kafejo nevendaspirojn, ĉu?”

Piroj por reklamo

Mi eniras kaj de la pordo:
–         El kie estas tio miraklo? – demandas.
–         Mia rikoltaĵo – respondas la ridetanta vendistino Ceca (ŝi loĝas en la ĉirkaŭaĵoj de Sofio) – alportis iom por vi.
–         Ho Vi, brave! – diras mi – Sed ne estis necese embarasiĝi elektante ilin, ili evideble estas tre belaj. Ĉu de unu fruktarbo ili estas?
–         Kia fruktarbo, la mia tuta ĉirkaŭbarilo estas superŝutita. Kaj nenio mi elektis, ĉiuj estas samaj.

Mi rimarkis – Mariana kaŝridetas ĝis kiam mi prenas piron kaj komencas trarigardi ĝin. Ŝajnas tute normala piro, nur ke estas malorde perfecta.

La lasta repliko de Ceca atingis min ĝuste kiam la pirtigeto iom embarasis min. Kaj mi komprenis, kaj ankaŭ ne povis ekkredi:

La piroj evidentiĝis dekoraciaj lagenarietoj!

Mi estas vidinta plej variajn lagenarietojn.

Sed tiajn mi neniam vidis.

– Prenu por si – diris Ceca.

Kaj mi prenis. Rigardu ilin:

La pomo estas vera

 

 Nia hejma ceremonimajstro Milĉo:  “Kio interesa ĉi troviĝas, ke li fotas?

Nenion mi komprenis! Devus pripensi…

Ĝis kiam mi skribis suprajn liniojn mi pensis, ke eble malsukcesos interpreti veran impreson de la realaj lagenarietojn.

Venis en mian kapon ankaŭ ke imitaĵo povas esti perfecta kaj vivi sian vivon. Ĉio dependas de majstreco…

Ekzemploj multaj, mia estas muzika – el fama opero majstre farita baleton!

 La fame konata baletistino Maja Pliseckaja en la baleta suito Carmen

Parto 1; Parto 2; Parto 3; Parto 4; Parto 5

Bonsukcesan Novjaron!

Feliĉan Novjaron, homaro!

La pasintjaro forportu ciojn malbonaĵojn!

La Novan alportu ununure mirindajn bonaĵojn por ke gajaj kaj ĝojaj bonvenigu la Sekvontajn!

  

Estu sanaj,karaj!

Tragika amo

Memoru min bela!

Tiel ekdeziris la vintro kaj pribeliĝis por siaj lastaj tagoj ĉi-jare. 🙂

Sed…neatendita sekvo: laŭorda tragika senespera nerealigebla amsento…


Tra la fenestro ambaŭflanke: “Vi estas belega!”

Internacia Tago de Biologia Diverseco

Hodiaŭ estas Internacia Tago de Biologia Diverseco .

Oni povas diri defakte “tago de evoluo de la Vivo”-n. Ja ni, la homoj, ankaŭ estas parto de biologia diverseco.

Vi malkonsentas? La Homo estas io speciala, ununura?

Vere, tiel diras ĉiuj teorioj de la origino de l’homaro – kaj religiaj, kaj filozofiaj.

Kompreneble, mi ne estas la stultulo, kiu refutos la Grandsaĝulojn! Tiom pli, ke pensado kaj kreado estas kapablecoj, kiuj metas homojn multe antaŭ ĉiuj aliaj.

Do, mi nenion diros. Mi nur montros kaj vi uzu vian “plej kompleksa koniga psika procedo” (kiel estas skribita en Vikipedio pri pensado). 🙂

http://picasaweb.google.com/vaskonst/BiologiaDiverseco#slideshow/5474153506934605970

Kantoj

kiuj emocias min jam dum jardekoj

 Moskvanoj http://www.youtube.com/watch?v=deyWjoNSAN0

En kampoj apud Visla* dormema
Kuŝas en humida tero
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj**

Kaj ie en multehoma Mondo
Jaron post alia
Solaj en senhomaj loĝejoj
Ilia patrinoj ne dormas.

Ili ne estos kun amikoj
Sen ili projekcias kino
Iliaj koramikinoj
Delonge estas edzinigitaj

En kampoj apud Visla* dormema
Kuŝas en humida tero
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj**

Sed memoras Mondo savita,
Mondo eterna, Mondo viva
Serjoĵko el Malaj Bronoj
Kaj Vitko el Mahavoj…

* Granda pola rivero
** Rusaj nomoj kaj kvartaloj en Moskvo

Sur la sennoma monteto http://www.youtube.com/watch?v=VTL7lH-Z6YY

La arbaro fumis apud la monto
Kaj la sunsubiro brulita kun ĝi.
Ni restis nur tri
El dek ok knaboj
Kiom multe da bonaj amikoj
Mortkuŝis en mallumo
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto

Lumas, falante, raketo
Kiel finbrulanta stelo
Kiu eĉ foje vidis tion
Li neforgesos iam.
Li neforgesos, malforgesos
Ĉi sturmojn furiozajn –
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto

Mi ofte sonĝas ĉi knabojn
Amikoj de miaj militaj tagoj
Terkabanon nian etan,
Brulpinarbon super ĝi.
Kvazaŭ mi denove kunkune ilin
Staras sur la fajrlinio
Apud la nesciata vilaĝo
Sur la sennoma monteto

Gruoj http://www.youtube.com/watch?v=M-i8-gmHl8o

Ŝainas al mi iufoje ke la soldatoj
Ne revenitaj de sangverŝaj kampoj
Ne sur nia tero mortkuŝis iam
Sed aliiĝis en blankaj gruoj.
Ili ĝisnune ekde tiuj antaŭlongaj tempoj
Flugadas kaj birdvokas nin
Eble tial ni ofte malĝoje
Silentas rigardante al ĉielo?

Flugas, flugas sur ĉielon kojno laca
Flugas en nebulo fintagon
Kaj en tiu ordo eta estas intervalo
Eble tio estas loko por mi.
Estos tago kaj kun grua birdaro
Mi ekflugos en simila nebulego
El sunĉiele birde alvoki
Ĉiuj vin, kiujn lasis sur la tero…

Ŝainas al mi iufoje ke la soldatoj
Ne revenitaj de sangverŝaj kampoj
Ne sur nia tero mortkuŝis iam
Sed aliiĝis en blankaj gruoj.

Al ni estas necesa nur venko http://www.youtube.com/watch?v=xETmyVug3JM

Ĉi tie  birdoj ne pepas,
Arboj ne kreskas
Kaj sole ni ŝultro-ĉe-ŝultro
Enplantiĝas teron.
Fajras kaj turniĝas la planedo,
Sur nia patrujo – fumo.
Kaj do, al ni necesas venkon,
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!

Refreno:
Nin embuskas mortokaŭza pafado
Sed senforta estas ĝi!
Duboj for:
Ekiras nokte
La sola
Deka nia
Surbordiĝa bataliono.

Tuj kiam batalo finas
Aŭskultas sekvantan ordonon
Kaj leterportisto freneziĝas
Serĉante nin.
Supreniĝas ruĝa raketo,
Pafadas kruele mitralo.
Kaj do, al ni necesas venkon,
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!

Refreno

De Kursk kaj Orel (rusaj urboj)
La milito venigis nin
Ĝis la malamikaj pordoj –
Tiaj, amiko, aferoj…
Iam-ajn ni ekmemoros tion
Kaj ni mem malveros.
Sed nun al ni necesas venkon
Unu por ĉiuj.
Ni senmarĉandios!

La Sancta milito! http://www.youtube.com/watch?v=gWs1HS2x21A

Leviĝu lando grandega
Leviĝu por mortbatalo
Kontraŭ faŝista forto malluma
Kontraŭ malbenita hordo.

Furiozeco grandanima
Kolerbolu kiel marondego –
Estas milito popola
La Sankta milito!

_____________________

P.S. Mi ne estas poeto kaj sperta esperantisto. Pardonu miajn erarojn!

La tekstoj estas nur por kompreni enhavon – vi ne povos kanti esperante.

Bulgaraj najtingaloj

Bulgara popola kanto flugas en la eterneco

En “Sakŝalmo” mi promesis rakonti pri bulgara kanto, kiu flugas en la kosmo.

Je la 1977 j. estis lanĉataj kosmoŝipoj Voyager 1 kaj 2, kiuj trapasis la orbiton de Plutono en 1990 kaj forlasis la Sun-sistemon en novembro 2004 j.

En ili NASA lokis ambician mesaĝon – speco de tempa kapsulo, celita komuniki rakonton de nia mondo al eventualaj eksterteruloj.

La Voyager mesaĝo estas portata de 12-cola oro-tegita kupra disko enhavanta elektitajn sonojn kaj bildecajn  imagojn, elektitaj por ilustri la diversecon de la vivo kaj kulturo sur la Tero. La enhavo de la disko estis elektita por NASA de komitato prezidita de Carl Sagan de Cornell Universitato. En ĝi estas kolektitaj 115 imagoj, aro de naturaj sonoj kaj muzikaĵoj el diversaj epokoj kaj terkulturoj kaj salutoj je 55 lingvoj. Inter ili ankaŭ bulgara folklora kanto “Izlel je Deljo Hajdutin”, elkantita de fama bulgara popolkantistino Valja Balkanska.

Jen la kanto:

Valja Balkanska

La ora gramofondisko

La elekto de bulgara kanto kaj kantistino ne estas hazarte. Dum multaj dekjaroj bulgaraj voĉoj estas famaj en la mondo. Multe oni povas skribi, sed nun mi proponas al vi nur kelkajn interpretojn de diversaj interpretantoj.

Agrablan aŭskultadon!

London Bulgarian Choir @ BBC 2006 Choir of the Year Final

Le Mystere des voix Bulgares – Bulgarian choir 3 songs

Theodosii Spassov and Le Mystere des Voix Bulgares

Kaj en fino la mian amatŝatatan kanton “Lale li si,zyumbyul li si” (“Ĉu vi tulipo estas, hiacinto estas?”

“Philip Koutev” Choir – “Lale li si,zyumbyul li si”

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson:

Demandon-peton al ĉiuj!

Rilate al forlasitaj infanoj.

Karaj geamikoj,
En Bulgario nun oni serĉas solvon de problemo de forlasitaj infanoj. Oni preparas novan leĝon pri infana defendo.
La problemo estiĝas en tio, ke dezirante defendi infanojn de krimuloj, la adoptado estas tro malsimpla. Kaj multenombraj infanoj estas edukataj en infandomoj – problemo kaj por la infanoj, kaj por la ŝtato.

Mi multege petas vin sciigi min kiel estas deciditaj sekvontaj estaĵoj en viaj landoj:

1. Kiaj rajtoj sur la infano posedas la patrino? Ĉu por adoptado necesas ŝian “jes”?

2. Facile aŭ ne estas adoptado? Ĉe ni multenombraj homoj (bilgaroj kaj fremduloj) deziras, sed tio estas tro malfacile. Kaj praktike multe da infanoj elkreskas en domoj.

Antaŭan dankon!