Archive for the ‘Pensoj’ Category

Olimpiado 2012

Spektakloj – la deziro montri sin

Naskiĝis la homoj, elploris, kiel oni diras, kaj komencadis la lukto por vivo kaj supervivado. Ja ne estis facile akiri manĝon, malfortuloj ili estis compare kun ĉirkaŭvivuloj.

Do, jarmiloj trapasis ĝis kiam la homoj akiris spiritĉeeston kaj sentis la bezonon prizorgi ne nur la stomakon sed ankaŭ la animon.

Ekestis tempo por deziro “eliri” el familio, montri sin kaj ricevi aplaŭdojn de pli multenombra publiko.

Kaj jen antikva Grekujo – teritorio loĝata de la antikvaj grekoj, sed ankaŭ konsistanta el centoj da individuaj urbo-ŝtatoj – polis. Ĉiu loĝloko (eĉ la vilaĝoj) estis polis. Logike do, la vivo en “la ŝtatoj” esti subigita de militado.

Ĉefe, homoj vivis en pli fermita rondo oykos (de οίκος – domo komunumo de familio kaj sklavoj, laborantaj por ĝi), kiu Aristotelo priskribis kiel la plej malgranda parto de la polis.

Do kiel vi povus ne kuntiri la animon!

Kaj oni komencis.

Literaturo, lirika poezio, poemoj, dramo, filozofio, oratorio, matematiko kaj fiziko, danco, ktp. Ĉu vi scias pri Aristotelo, Homer, Esquilo, Eŭripido, Sofoklo, Pitagoro, Arkimedo aŭ Safo? Tiam kion parolu pli!

Sed…

Aperoj – aperoj, ili estis pli malsamaj areoj de la penso. Por partopreni ilin postulas sufiĉe seriozan intelektan kompetentecon kaj mensan penadon. Inkludante la aŭdantaro – sidis tie aŭskultante filozofo aŭ matematikisto, kies rakontoj de liaj kolegoj eĉ malfacile kompreneblaj…

Malpliiganta publiko, ĉiam sentas ke io mankas.

Specteco! Brila, videbla kaj ekscitiga!

La plej spritaj homoj pruviĝis en fama Olympia. Anoncis atletajn sportludojn honore de la Dioj de Olimpo. Olimpika – nomita je la restadejo de la Dioj, la monto Olimpo, la koincido kun la nomo de la urbo estis hazardo. 🙂

Saĝaj homoj metis la komencon! Pripensadis bone la plej grave por ilia sukceso.

Kaj plej grava el plej gravecoj estis la halto de militbataloj dum la sportludoj kaj la disĵeto de la partoprenantoj hejme. Vi komprenas – se tiu ne estis la ludoj restus lokaj en tiuj tempoj.

Interesaj eĉ kuriozaj reguloj por ni estis ĉi tempe. Sed eĉ en la plej eksterordinaraj el ili faras senson. Ekzemple estis strikte malpermesita por edziniĝitaj virinoj observi la ludojn, tian rajton havis nur knabinoj – la partoprenantoj konkuradis nudaj …

La plej nekredebla okazaĵo en la historio de la ludoj estas deklarita mortinta ludanto por venkanto. Kazo: unu speco de ludo nomata pugilat kaj estis ĉifro de lukto kaj boksado. Ambaŭ en si estis serioza negoco (des pli kombinitaj!) – ĝi permesadis mortigajn batalojn kaj la rezultoj estis aŭ morto aŭ konfesante malvenkitan. Unu ludpartoprenanto aplikis mortigan kapton, sed la alia, per lastaj fortoj (nelonge antaŭ li mortis), sukcesis bati lin en la kapo tiel forte, ke la unua agnoskis sin malvenkita. Oni anoncis la gajnanton, sed interalie li jam estis mortinta …

Mi ne scias kiel financis la unuajn ludojn, por mono kaj materialajn rekompencoj oni ne parolas. Gajnante signifis gloron kaj honoron dumvive.

Tiuj kunvenoj estis uzata ankaux de oratoroj, poetoj, filozofoj montri sian verkon al multe pli ampleksa grupo de homoj.

Ni festu!

Al “spektaklo” estis miriga! Imagu momente: la heroldoj ĉirkaŭiras la tutan vastan teritorion avertante la ludojn en honoro de la Dioj kaj atentigante halti ĉiujn batalojn por ke ne koleri Ilin!

Kaj ili haltis, la plej grave!

Grandan aŭtoritaton havis tiamaj Dioj, ĉu ĉar ili vivis sur Tero? ..

………………………..

Tio estis la komenco. Poste, kiel kutime okazas en homaj aferoj, rapide venis aliaj Dioj, venis la tempo de memorinda frazo de la fama roma satiristo Juvenal*

Panem et circenses (pano kaj spektakloj)

Kaj poste alia post alia jarcento – kaj panon faligis …

Londono 2012 Olimpikoj

– Lla plej multekostaj Olimpikoj en la historio – preskaŭ 14 miliardoj

– Se vi kalkuli la mono elspezis en la preparado de sportistoj en diversaj landoj dum la kvar-jara periodo la kvanto estos ŝvelis ege. (Mi eĉ ne pensu diri al mi pri la disvolviĝo de la sporto, ĉi tie ni parolas pri plenmano de elitaj atletoj.)

– Sponsoro Makdonals konsentigis kondiĉon ne vendi aliajn ajn ol lian frititajn. (Dume la “patronoj” nomas tiujn kiuj aĉetas profitojn kaj privilegiojn.)

– Ni vidis la malfermon pri kio antaŭi informis nin ke kostos milionojn malpli ol en Pekino, sed ĝi estas brila, nova kaj nevidebla.

– Ktp

=========================================

En la mondo oficiale http://www.worldometers.info/ nuntempe 900 milionoj homoj malsatadas. Fakte, probable multe pli – en tiuj statistikoj estas nur homoj en malsataj landoj, malsataj en Bulgarujo kaj en viaj landoj ne estas en la nombro.

Tiu problemo estas “zorgo” de la riĉa mondo, periode kolektiĝas forumoj por diskuti kion fari.

Samtempe ses personoj ankoraŭ mortas de malsato (laŭvorte!).

Por cirkoj sen pano daŭre elspezas miliardojn pli.

=========================================

Spirite nova, senprecedenca kaj vere Olimpika malfermo por mi estus io tiamaniere:

 

Grupo de homoj en la mediocampo, lumigita de lumĵetiloj. Oni aŭskultas

“Antaŭ vi estas ĉiuj, kiuj laboris por la preparado de tiuj Olimpiaj Ludoj.

Aplaŭdu ilin!

Neniaj efektoj kaj diversaj “geniojestos, ĉar ni destinis monon por malsataj homoj sur la Planedo.

Metu manon sur via koro kaj apogi nin, homoj! “

 

Olimpika fajro kaj himno!

Ludoj komenciĝas.

…………………………………..

Mi sentas aflikton de mia plezuro, rigardante olimpikoj ĉi jare…

________________________________

* Juvenal havas multajn frazojn kiuj estas inda transepto, sed estas ne. Kial mi ne scias … Ekzemple “Publika opinio indulgas akcipitron kaj punas kokidon” (Libro I, Satiro 2)

Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!

“Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!” tralegis mi antaŭtempe.

Vere, ni ne vivas eĉ en la 20-a. Ankoraŭ des pli antaŭlonge estis kiam ni vivis en grotoj.

“Tio ne gravas” – pensas mi – estas grave, ke ni konvinkitece marŝas antaŭen!

Sed…se iu marŝadas sen orientado (tra dezerto, ekz.) li iras direkte antaŭen kaj aliras…el kie ekmarŝis! Ĉu ni havas orientiĝon? Aŭ jam ŝvebas malantaŭen sur senelira cirklo?

Mi jam skribis mian opinion, ke la homo apartiĝis de la besta mondo kiam komencis zorgi pri sia animo. Kiam li ekkomencis penradi, dancadi kaj kantadi.

Ĉu iu el ni (ne profesiulo!) rememoras en la nuntempa mondo pri tiaj aferoj? Ĉu vi, karaj geamikoj, kantadas al viaj idoj, rakontadas fabelojn kaj interesajn okazintaĵojn al ili, ludas kaj dancas kun ili? Aŭ la TV, la komputilo kaj stebita faldo! Dum ni samtempe mono, mono, ĉiam ankoraŭ mono. Por la panpeco, por la manĝaĵo, por dominado similajn al ni…

Vere, ne estas facile. Por ke ni havas por si mem, ni devas ellabori multfoje pli – havi por tiuj, kies laboro estas preni pli grandan parton de la ellaborita. Ni donas ĝin al ili murmurante, sed ankaŭ kun espero, ke iam ni estos en la ilia nombro… Kiel diris Eugene V. Debs “Riĉaĵo – tio estas la ŝparaĵoj de multaj en la poŝo de unu”. Do, ĉiu el ni esperas, ke estos tiu “unu”…

Kaj tiel, rapidmarŝante antaŭen…male sur senelira cirklo?

Jes, ankaŭ nun estas homoj en homaro, kiuj diras: “He vi, haltu, ni marŝadas erardirekten!” Sed kiu aŭskultas ilin – ja ili estas inter malriĉuloj, ne povas esti alie…

Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!, en la 21-a ni estas! Kaj pli kaj pli rapide ni ŝanĝiĝas genetike, kiel estis skribita en ia informaĵo pri sciencaj esploroj. Eĉ baldaŭ oni povus enmeti kromprogrametojn en niaj kapoj – kiel fiere skribis en alia loko…

Internacia Tago de Biologia Diverseco

Hodiaŭ estas Internacia Tago de Biologia Diverseco .

Oni povas diri defakte “tago de evoluo de la Vivo”-n. Ja ni, la homoj, ankaŭ estas parto de biologia diverseco.

Vi malkonsentas? La Homo estas io speciala, ununura?

Vere, tiel diras ĉiuj teorioj de la origino de l’homaro – kaj religiaj, kaj filozofiaj.

Kompreneble, mi ne estas la stultulo, kiu refutos la Grandsaĝulojn! Tiom pli, ke pensado kaj kreado estas kapablecoj, kiuj metas homojn multe antaŭ ĉiuj aliaj.

Do, mi nenion diros. Mi nur montros kaj vi uzu vian “plej kompleksa koniga psika procedo” (kiel estas skribita en Vikipedio pri pensado). 🙂

http://picasaweb.google.com/vaskonst/BiologiaDiverseco#slideshow/5474153506934605970

La unua penso

Se ne havas saĝon en la kapo kaj ekde eta oni ne instruis vin uzi ĝin, la klerigo faros vin nur instruitulo, sed ne saĝulo” (ies penso).

Kiu signifas “instrui pensadon”?

Ja rilate al pensado oni havas gravan karakterizaĵon – ne devas difini regulojn por “ĝusta (vera, bona) pensado”. Se vi komencis alproprigi “tio povas, tio ne povas”-n, sistemojn kaj modelojn, do vi aliras ne pensadon, sed kontraŭe. La fino de tiu vojo estas sola – vi ĉiam estas “ĝuste pensata” sen propraj pensoj…

Ĉiu homo havas naturan kapablecon pensi (ne nur la homoj, mi certas!). Sed ankaŭ preskaŭ ĉiu havas pli ol malpli malutilojn. Ili aperiĝas ekde frua infaneco, kiam la plenaĝuloj komencas aligi “sociajn katenojn” transformigante la regulojn de konduto en reguloj de pensado. Ĉu vi ekaŭdis dum infaneco “Kion vi pensas ke faras?”? Eble multfoje… 🙂

Poste alvenas la teroro de aŭtoritatuloj – kaj bonaj, kaj malbonaj. Jes ankaŭ bonaj – seneraraj aŭ eraraj (ili ankaŭ estas homoj!) ili malhelpas nin pensi mem.

Tiel, unu post alia, la pensado ligiĝas jen al tiu paliseto, jen al alia…

Bone, sed kiel devas pensadi?
Senpasie! Ni devas forgesi

–         la aŭtoritatulojn;

–         la malpermesojn;

–         lernigi aliajn kiel devas pensi;

–         ordoni al sia menso regulojn. Ne ŝovu la nazon en ĝiaj aferoj – ĝi scias sian laboron. Atendu la rezulto en la mensejo “venis en mia kapo”. 🙂

Kaj informaĵo, informo, ankoraŭ informado! Ne estas grava kaj eta informo. Kiom pli, tiom pli ĝusteco alvenos en via kapo. Estu trankvila – la volumeno de nia cerba komputilo estas sufiĉe granda. 🙂

Ni devas pli fidi de nia cerbo – kiom da fojoj vi pentis, ke malaŭskultis sian “la unuan penson”?

Kaj nun, kiam vi tralegis mian skribaĵon, aŭskultu vian la unuan penson:

Laŭ miaj propraj vortoj mi nerajtas lernigi vin kiel vi pensi!… 🙂

_____________________

Ilustra anekdoto:

Profesoro de filozofio, antaŭ komenco de sia lekcio diras: “Petro, foriru aŭskultejon!”.

Kaj komencas sian lekcion:

–         Jen vi vidas kranion de juna Markso.

–         Jen estas kranion de mezaĝa Markso.

La studentoj diligente notas.

–         Kaj tio estas kranion de Markso…

–         Sed ĉu estas eble 3 kranioj de unu homo?!? – aŭskultas studenta voĉo.

–         Petro, mi diris al vi eliri!

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson:

Mi scias…

…ke nenion scias!

Koketemo de unu granda filozofo, kion la homoj tiom plaĉis, ke ĝis nun daŭradis repeti ĝin kun profundsenca fizionomio kaj sekreta plezuro.
Ja ne – la frazo estas perfecta indulgenco!

Ja ŝajne evidentiĝos, ke granda parto de niaj ĝisnunaj konoj estas nur iaj eraraj aŭ komencunuaj rimarkoj sur skribpapero forĵetita en la korbeto de Iu (?).

Kaj vere – la scienculoj nun jam ekkomencas okupiĝi per temoj kiuj ĝisbaldaŭ estis nepenseblaj! Esto de animo; la tempo kiel parta, sed ne tuta esto; eĉ genetiko de la soĉistoj!
Malsimpleco… Sidas mi, malemante pensadi. Kaj por pli facile komencis imagi:

La Homo (ĝeneraligeco de homaro) senmove travivas sian vivon kuŝante ventraltere (aŭ dorsaltere). Li atente studadas la parteto de tero antaŭ li (aŭ de ĉielo supre).

Formiĝis sciencoj, imagoj pri la Mondo k.t.p. Seriozegaj, argumentitaj per faktoj kaj ideoj. De tempo al tempo venteto alblovetas Lian nukon (io pikas Lian ventron), sed tio alkalkulas kiel “ankoraŭ neklarigataj anomalioj”. Ja finfine homo al siaj okuloj kredos, al kio alia!

Kaj tiel, iom post iom, ĝis kiam…ekblovegas tempesto (tertremo)!

Imagante ĉion-ĉi, mi enpensiĝis (nevole! 🙂 ) :

Ĉu ni, la homoj, ankoraŭ kuŝante vivadas aŭ jam ekmoviĝis?

Kiel ni homiĝis?

Kio ekpuŝis nin sur la vojo de saĝo?
La tablo kaj seĝo eble helpis, sed neeble ili estis komenca movilo – ankaŭ multenombraj vivaĵoj manĝas simile, sed ne fariĝis saĝuloj (malgraŭ ke… 😉 ).
Al ni oni ripetadis dum multe da dekjaroj “la laboro farigis la homon”. Io, kio malbonas sub ĉia kritiknivelo – sen kiaj ajn sciencesploraj eksperimentoj ĉiu rimarkis, ke laboro estas ago de multaj vivaĵoj. Ne nur kondiĉe – akiro nutraĵon ekz. – sed ankaŭ absolute: konstruo de domo, amasigon de rezervoj k.t.p.
La solvon de tia malfacila demando mi restas por la grandaj intelektoj. Mi nur skribos la ideon, subite veninta en mia modesta kapo… 🙂

Imagu al vi:
Longa vintra nokto. Antropoidoj, satdormitaj kaj sataj, enuas senpedikiĝante.
Kaj subite iu fierulo decidis parade, rakontante siajn ĉasan aventurojn. Komencante, li plu kaj plu entuziasmis, ja la publiko elmontris intereson.
/Tiel naskiĝis la rakontantoj, antaŭuloj de la verkistoj./

Alia, pli vigla, enviviĝante en la rakonton eksaltis kaj komencis ilustri ĝin per tuteblaj korpomovoj.
/Naskiĝis la danco./

Publikaro vigliĝis, komencis eligi diversajn tirajn sonojn.
/Naskiĝis la kantado, muziko./

Tria (kun lertaj manoj) ilustris sur la flanko de la kaverno la aventuron.
/prapatro de komiksoj, naskiĝis la pentrado./*

Poste, kiam viroj estis ekstere pro viraj agoj, virinoj, penege restigantaj idojn en kaverno (ja ekstere io povus elmanĝi ilin!), divenis – komencis rerakonti aventurojn, kiuj por ili mem estis interesaj. Riĉigite ilin per teruraĵoj eduke…
/Naskiĝis la fabeloj./

Tiel naskiĝis l’artoj!

Kaj ili influis niajn praavojn de besta vojeto al homa vojo!
Ilia la plej ega merito estas, ke stimulis fantazion – ion, kion bestoj ne posedas. Kaj kio estas vera movilo de la kono. Ja ĉio kono komencas fantazie – la supozo fakte estas fantazio, sed ĝi estas en fundamentoj de la scienco.

Nu, pruvu al mi, ke ne estis tiel! 😀

______________
* Rokaj desegnaĵoj en granda bilgara kaverno “Magura”.

495_42

495_52

zx450gy250_4969721

zx450gy250_4969771

Eĉ pensante maleblas homo…

… farigi sin batalanto por tutmonda justeco!

Indignoplenaj pensoj krakas en mia kapo:
“Ankoraŭ kiom da tempo la mondo igos laŭ metodo “ne rigardu ĉi-tien, rigardu tien!”? Kaj ni ĉiuj obeeme rigardas – al religia malamico, al ia “nedemokratia” ŝtato (kiun devas farirgi tuj demokratian), al “malbona” komunismo, al la intrigoj de CIA (Central Intelligence Agency), al la malamiko en polititko, najbareco, pantalono… Ĉiam gravegaj problemoj kaŭze de kiuj iufoje ni eĉ interbatalas.

Kaj pro kio? Sole nur, por ke ne venu en nian kapon rigardi kiel vivadas la homaro. Ĉia, la saĝega, la supro de la piramido, bildo kaj similaĵo de Dio! Nuna homaro komplete vivanta:
– grandega parto de la homaro absolute mortas pro malsato;
– grandega parto estas ĉe la limo de antaŭa parto;
– tute malgranda parto posedas tro grandegajn riĉaĵojnq kiuj entute ne estas necesaj al ili por vivo.
Kial do, ni ne paroladis, ne kriadis ciutage pri tio?
……………………..
Ĝuste mi pense ekscitis kaj perceptis penson de la publiko:
“Nu, do! Ni ne povas plibonigi nin, li pri la mondo al ni parolas!.. “