Mi promesis al nia nova kanada amikino Felici’ rakonti pri Milĉo – ŝia lasta adoranto! 🙂
Milĉo alvenis nian domon antaŭ 4 jaroj – nia amikino donacis lin al ni post la morto de nia hundo Kolĉo. Kaj tuj li fariĝis egalrajtulo.
Ekde hieraŭ li restadas ĉirkaŭ mi kiam mi sidas apud komputilo, supreniras la skribotablon por “rigardi ĉu la skribado estas sukcesa”. Ĝis kiam antaŭ nelonge ekhavis kuraĝon diri: “ĉu Vi ne skribos ree ion por mi?”*
– Skribos, – diras mi – kial ne skribi. Sed poste vi ne koleriĝu al mi…
– He, ja mi ne estas homo! – respondas li – Mi bone scias, ke nur laŭdi estas nereale. Aŭ Vi pensas, ke Vi estas nur por aplaŭdado? Se iu povas vidi kiel Vi kombas min!!!
Li estas prava, turmentante mi kombas lin. Kiam vi vidos la fotojn, komprenos kial. Lia besthararo estas vera ĝangalo, eĉ ĝardena rasilo estas senhelpa. Grandega senharigo estas!
Vere, nun plibonigis situacion. Mi metas manon sur lia kapo kaj parolas al li, kaj li penas toleri. La unuan jaron miaj brakoj estis neŝanĝeme tatuitaj. 🙂
Sed li estas belulo, ĉu ne?
De mia rakonto vi komprenas, ke ni povas interparoli. Tio ne estas ĝuste. La parolado estas malmulte, pli estas “surradio”. Mi ne scias radiuso de efiko, sed estas potenca. Rekta kontakto ne estas necesa kaj li scias tion, ofte el alia ĉambro komencas prezenti senapelacie siajn pretendojn. 🙂
Dum matena kafo (pri tio mi rakontos okaze) mi diris al li:
– Kiam mi paroladis al Kolĉo li respondadis. Sed vi nur rigardas min kaj eĉ “jes” ne diras.
– Kiel vi deziras ke mi respondu? – aŭskultas mi radion.
– Ja…ekpalpebrumu. – rekonsciiĝas mi (nenio alia alvenis en mia kapo).
Kaj hop – Milĉo ekpalpebrumis! Dufoje unu post alia.
Tio eĉ al mi estis plie! “Koincido” – pensas mi – “nun klariĝos”.
– Ĉu tiel vi diros “jes” – demandas mi malfermigitajn okulojn.
– Jes, jes – malperbrumante respondas ili.
Se vi deziras – kredu, ja ĝi ne estas por fido! Sed de tiam, se Milĉo devas respondi “jes” palperbrumas. Eĉ nuancas – iufoje energie, aliafoje malrapide.
…………………………..
Decidante fini, mi demandas Milĉon, kiu atente observas mian skribadon:
– Ĉu nun vi estas kontenta?
– Bone, ke Vi ne rakontis la okazon kiam mi gratvundis panjo kaj vi akre riproĉis min ĝis kiam mi senkulpiĝadis – respondas li. – Sed kial nenion skribis pri cigaredoj?
______________
* Milĉo aludas mian antaŭan skribaĵon “Savanto hejme”. Tie vi povus vidi liajn fotojn.
Posted by Sebasities on 3 Julio 2010 at 3:58 ptm
Saluton Grafo,
Felici’ salutas vin kaj Milĉon per amika “Rmm!” Ŝi opinias, ke Milĉo estas bona kaj inteligenta kato, kiu honoras la tutan katan specion.
Posted by la Grafo on 3 Julio 2010 at 11:29 ptm
La opinion de Felici’ feliĉegigas nin!
Posted by La piroj, kiuj… « La Grafo en Esperanto on 14 Januaro 2012 at 1:40 atm
[…] hejma ceremonimajstro Milĉo: “Kio interesa ĉi troviĝas, ke li […]
Posted by emanuele rovere on 24 Novembro 2012 at 9:30 ptm
Milĉo estas sendube ĉarma kaj inteligenta kato, kaj tial li meritas la afablan kaj senteman “mastron”, kia vi estas, kara Grafo. Via rakonto estas vere simpatia: gratulojn!
Posted by la Grafo on 27 Novembro 2012 at 7:33 ptm
Mi dankas Viajn bonajn vortojn, kara emanuele!