Archive for Januaro, 2009

Azeno

Mi ne scias kiel estas en diversaj landoj, sed en Bulgario la azeno estas unu de plej maljustaj dombestoj. La homoj ŝarĝegas ĝin ĉar estas eltenanta. Batas ĝin, ĉar estas tolerema. Ofendas ĝin, ĉar ĝi estas fidema kaj pacienca.
Ĝiaj oreloj jen estis longaj, blekego tondravoĉa…ĉu ni envias aŭ kio?
Ni altribuas al ĝi niajn malbonajn ecojn. Kaj antaŭdiris ĝin. Nu, provu diri al iu persono “Vi estas azeno”! 🙂
Sed ĝi estas estaĵo multe pli subigita de la naturaj leĝoj kiujn ne rompas senrespondece kiel faras ni.
De antaŭ miljaroj oni uzas azenan lakton kiel kuracilo kontraŭ diversaj malsanoj. Iam kiam devis fari vojon sur la tereno antaŭe ekirigis azenon – ĝi ĉiam elektas la plej oportunan vojon! Ĉu ĝi estas malsaĝulo? 🙂
Kial, do, ni ofindiĝas kiam diras al ni “Vi estas azeno!”?

Ankaŭ de mi bulgara fabelo:

> La bienulo devis iri al akvomuelejo. Ŝarĝis Azenon per 2 grandegaj sakoj greno, ekrajdis grasan Ĉevalon kaj ekiris.
– Ho! – ekĝemis Azeno – kiom pezegaj estas la sakoj! Mi spiregas. Se mi falos, mi mortos. Mi petas vin, Ĉevaĉjo, helpu min. Diru al la bienulo transporti la unuan sakon sur vi.
La Ĉevalo ŝajnigi sin neaŭdanta…
Sur unu ŝtonplena loko la Azano stumblis, falegis kaj mortis sub la sakoj. La bienulo surlokigis sakojn sur ĉevala dorso, vipis Ĉevalon kaj ekirigis antaŭen.
– Eh, fraĉjo! – eksopiris Ĉevalo – Se mi estis pli prudenta obei vin… <

Al la fabelo mankas moralon por fino. Verŝajne, ĉar la bienulo estas la plej granda “azeno” en ĝi… 😀

1963-g-slevski-004

La malproksima 1963-a jaro. Mia filineto Anja jam estas preta por marŝo al Balkano. Ŝi kaj l`azeno rapide interkompreniĝis kaj dum la marŝo ni malfacile kuratingis ilin…

Eĉ pensante maleblas homo…

… farigi sin batalanto por tutmonda justeco!

Indignoplenaj pensoj krakas en mia kapo:
“Ankoraŭ kiom da tempo la mondo igos laŭ metodo “ne rigardu ĉi-tien, rigardu tien!”? Kaj ni ĉiuj obeeme rigardas – al religia malamico, al ia “nedemokratia” ŝtato (kiun devas farirgi tuj demokratian), al “malbona” komunismo, al la intrigoj de CIA (Central Intelligence Agency), al la malamiko en polititko, najbareco, pantalono… Ĉiam gravegaj problemoj kaŭze de kiuj iufoje ni eĉ interbatalas.

Kaj pro kio? Sole nur, por ke ne venu en nian kapon rigardi kiel vivadas la homaro. Ĉia, la saĝega, la supro de la piramido, bildo kaj similaĵo de Dio! Nuna homaro komplete vivanta:
– grandega parto de la homaro absolute mortas pro malsato;
– grandega parto estas ĉe la limo de antaŭa parto;
– tute malgranda parto posedas tro grandegajn riĉaĵojnq kiuj entute ne estas necesaj al ili por vivo.
Kial do, ni ne paroladis, ne kriadis ciutage pri tio?
……………………..
Ĝuste mi pense ekscitis kaj perceptis penson de la publiko:
“Nu, do! Ni ne povas plibonigi nin, li pri la mondo al ni parolas!.. “

Vivo

Chi puo – Kiu povas

non vuo – ne volas

Chi vuo – Kiu volas

non puo – ne povas

Chi sa – Kiu scias

non fa – ne igas

Chi fa – Kiu igas

non sa – ne scias

e cosi la vita se ne va!

Tadeusz Ruzewicz, “Kanto el la kaĝo”

Elkore!

Al vi ĉiuj, karaj geamikoj
– festante aŭ ne Kristnaskon kaj Novjaron, –
mi tutkore deziras bonstaton!
Estu sanaj, feliĉaj,
amataj kaj amantaj,
ĉiam ĉirkaŭataj de ridetoj kaj bonhumoro!
Nek adiaŭu Gin gaje!