Antaŭ nelonge mi havis strangan okazon. Kiel mi sidis antaŭ la komputilo kaj promeniĝis monde per Esperanto subite, sen kia ain antaŭsigno, la komputilo kaj la tuta ĉambro ekturnis impetege. Ega turnovento!
Fortfermante okulojn (por ke ne forflugi 🙂 ) mi palpante atingis liton – bonŝance ĝi estis proksime. Kuŝiĝis same tiel kun fermitaj okuloj kaj ekkomencis analizi. (Kiel tiu profesoro, kiu logike analizante eltrovis siajn okulvitrojn – “mi vidas, ke ili malestas sur la skribotablo, sekve ili estas sur miaj okuloj”).
Do, ankaŭ mi ekkomencis revizii mian korpon. Pulso normala, temperature ankaŭ, nenie senkomforto… “Eble mia sangopremo malsupreniĝis abrupte” – pripensas mi – “nenio alia estas”. Ĝis kiam mi miris kiel atingi mezurilon por sangopremo mi eksentis, ke io fariĝas en cirkonstanco…
Antaŭ daŭrigi mian rakonton iomete klarigojn pri hejmcirkonstanco. Mi ne estis sola hejme – ankaŭ miaj filino kaj bofilo estis ĉi tie. Mi facile povis peti helpon – hejme pordoj ĉiam estas malfermitaj por ke nia kato Milĉo povas promeni senbare. Sed mi konservis helpvokon por finokazo – mi ne faru panikon pro ia kapturnado ja! Al kiom da homoj la kapoj ekturnas aŭ pro gloro, aŭ pro potenco, aŭ pro riĉaĵo, kaj eĉ de komplimentoj. Se ĉiuj komencas helpkrii…
Sed mi daŭrigu.
Kuŝas mi kaj aŭskultas ke Milĉo miaŭas apud mia kapo. Mi malfermis iomete la unuan okulon kaj vidas lin apud lito, levis la kapon kaj maltrankvile parolas al mi. Mi diris “trankvile, al mi estas iomete malbone sed nenio danĝera, mi estas viva”. Milĉo eksaltis kiel vipita kaj ekkuregis ien.
Mi refermis okulojn. Ĝis kiam aŭskultis maltrankvilitan voĉon de mia filino…
Do, daŭrigo estas klara. Unuavice granda glaso da saliteta jahurttrinkaĵo malfermis miajn okulojn.
Poste mia filino rakontis kion okazis. Milĉo enkuris salonon, ĉirkaŭprenis ŝian maleolon kaj ektiris, miaŭante sentrakvile. “Nun ni ne ludos” diris ŝi “mi estas okupata”. Milĉo lasis, kuriris al la pordo kaj revenis, daŭrigante ekspliki ion (mi scias kion: “Avo kuŝiĝis neĝustatempe!”). Finfine la filino ekiris vidi kion li deziras, kaj li kuriris antaŭen gvidi ŝin al mi…
Nun mi estas certega – nia kato Milĉo ne lasos nin en malfeliĉo!
Tio, karaj geamikoj, estas la faktoj. Mi restas al vi mem ekspliki ilin.
Por ilia fidintecon mi atestas subskribante
La Grafo_________________
Rim. Vi povas kontempli Milĉo-n
Lastaj komentoj