Ruze mi elpensis – la tablo estis fariginta nin potenculoj de la Tero!
Sed la ĝia kuzo la seĝo?
La seĝo estas alia afero. Ĝi faris el la homo Homon, kaj plue el la Homo – HOMON. Jen kiel:
La unua “tablo” estis loko, kie surmetadis akiritan manĝaĵon. La homoj eksidadis apude. Kiel okaziĝis. Vere, ia ordo – malegalrajteco – ekzistis (resto de la besta epoko). Sed nur en la disdivido de manĝaĵo – plej multe kaj plej bona por tiuj, kiuj zorgis provianti. Fera logiko de la Naturo!
Nun per eta fantazio ni povas imagi kiel iu el tiuj “respondeculoj” elektis fiksitan lokon apud manĝaĵo – tie estis plej komforte por li. Kaj eksidadis sole tie. Se estis okupita, liberigis ĝin per “bato postkole” 🙂 – ja li estis el fortuloj!
Kion devas fari malfortuloj? Krome altreni ŝtonon por si mem (kaj “naskiĝis” la propra apartenaĵo 🙂 ).
La seĝoj kaj la tablo estiĝis kiel dunaskitaj – la unua kreskas, la alia ankaŭ. Ja la manĝaĵo devis esti submane! Surmetis glatan platon sur ŝtonoj kaj starigis la tablon.
Kaj komenciĝis…
Ĉiu deziris lian seĝon esti “speciala”. Kaj iom post iom – de simpla ŝtono ĝis trono! Ĝi afektis gravecon, la homoj uzis ĝin ne nur kiam manĝadis. Sur seĝo ripozas, en fotelo sin instalas, seĝapogiloj elpensis (ankaŭ por manoj 😉 ). Estimas ĝin, eĉ konsilon donas unu alian: “ Ne elsidu ĉar senigos vin de la seĝo…” Nuntempe por eksidado sur iu seĝoj oni elspezas milionoj kaj militegas politike…
En kian staton ni venis – al seĝo humiliĝis, ne al persono!
Homa afero – elpensis ion por utilo kaj farigas ĝin impertinenta.
Mi fantazias sed ne entute:
Ekzistas pruvoj, ke neandertaloj uzis seĝojn.
En Romio distinga atributo de la diktatoroj estis speciala seĝo – sella curulis.
En antikva Egiptio de la faraonoj faris seĝojn el diversaj materialoj kaj eĉ plibeligis ilin per eburo kaj gemoj.
La monarkioj – sidi ĉe la monarko estas granda privilegio.
En nuna epoko vi mem scias kiel grave estas sur kia seĝo vi sidas.
Sed…ĉiam l`infanoj ŝatas sidi sur la planko!
Kaj vi? Ĉu por vi la seĝo estas gravega?
Uf, sufiĉe pri la seĝo! Mi elsidiĝos por ekmoviĝi.