La pasinta tempo de la titolo ne estas eraro, karaj gesamidianoj. Mi rakontos ai vi kiamaniere mi estiĝis civitano de Esperantujo antaû ĉirkaû 50 jaroj – kiam мi estis civitano en la plej-granda lando en la Mondo, granda kiel la Planedo.
Unuafoje mi informatiĝis pri Esperanto en gimnazio. Unu el la miaj profesoroj estis multe speciala. El tiuj, maloftaj, kiuj interese rakontas al la lernantoj ne nur lecionojn sed ankaû ĉion, kion por ili mem estis interese ekscii. Pri la ellaboro de miniaturaj modeloj (hufofero por pulo!), pri mikroskribo (la tuta letero ŝajnas makulon de malpura fingro sur la papero!), pri la stenografio (skribi pli rapide ol paroli!), pri Esperanto (la gramatiko enteniĝas sur postkarto!)…
La stenografio mi ellernis unuan per meminstruilo. Terurante la ceterajn profesorojn – ja por ili miaj streketoj estis nekompreneblaj kaj tro ĝustaj citatoj de ili vortoj, he…
Esperanto revenis ĉe mi 10 jaroj pli malfrue, kiam mi jam estis familigita. La motivo estis stulta – unuafoje mi kaj mia edzino tre malfacile evitis riproĉado en la tramo. Hejme, rememorante okazon jam humore, iu el ni diris: “Kiel bone estus se oni povis interparoli nekompreneble por la ĉirkaûaj.” Kaj mi tuj ekrememoris la efekton de stenografio kaj la facilecon de Esperanto!
La bugaroj diras: “Dirite – farite!”. Per dozo humoro kaj kuriozemo, sed sufiĉe intenzive ni ekagis.
Realigi aventuron ne estis malfacile por nia surprizo. Ĉiatempe (la komenco de la 60-aj jaroj) esperanta movado en Bulgario estis forta, subtenata de la ŝtato. Fakte, bulgara parto de esperantujo ĉiam estadis impona kaj tre aktiva. I.a., nun ankaû. La Bulgara esperantista movado kaj la bulgaraj esperantistoj ne suferis domaĝon pro malpermesoj kaj persekutoj en la epoko de socialismo, kontraûe – estis tolerataj. Kaûze de serioza tradicio – Bulgara Esperanta Asocio, la Societo de l,abstinuloj (de alkoholo) kaj sporta societo “Junak” (<Юнак> (bulgare) – tre forta, sed bonema viro) ĉiam estis sub la influo de la Bulgara komunista partio, speciale kiam ĝi estis persekuta kaj malpermesita en reĝa Bulgario. Oni estis ordinare multaj famaj (eĉ monde) intelektuloj esti esperantistoj. Ekz., dum mia studentado mia profesoro estis la mondkonata bulgara muzikologo akad.prof. Stojan Dĵudĵev – sperta esperantisto, eĉ ĉefa redaktoro de revuo “Scienca mondo”.
Tiutempe (la komenco de la 60-aj jaroj) en Bulgario oni eldonis librojn, lernolibrojn, vortarojn kaj kelke da gazetojn kaj revuojn en esperanto. Eĉ la plej-luksa “reklama” revuo “Bulgario” (eldonata en kelke da lingvoj por disvastiĝo en fremlando) oni havis esperantan varianton. Estis posible ankaû aboni fremdlandajn esperantajn eldonojn. I.a., kaj nun en Bulgario aperas kelke da esperantaj eldonaĵoj, la plej fama el kiuj “Bulgara esperantisto” – seninterrompe eldonata ekde 1919 j.!
Sed mi reveniĝu al mia propra rakonto. Tuj ni trovis kie lerni la lingvon – per la helpo de nia konatulino, kiu oficiis en la direktado de Bulgaraj poŝtejoj, ni enmatrikultiĝis en kurso por oficiistoj de la Ministerio de poŝtoj kaj komunikiĝo.
La partoprenantoj estis sufiĉe heterogenaj rilate al aĝo kaj instruado – kursano estis eĉ unu mezaĝa miliciano el gardistaro de la Ministerio, kun unuagrada instruado. Simila situacio en kiu ajn fremdlingva lernakurso provokus sole ironiojn kaj dubojn, ke vi estiĝis en ĝusta loko. Sed jam la unuaj lecionoj montrigis nin, ke ĉi-estas io unika. Antaû ĉio, niaj atendoj estis superigataj: la gramatiko vere enteniĝas sur postkarto, ellerni ĝin ne estas problemo (eĉ por la miliciano!) kaj sciigante ĝin vi jam “fariĝas esperantiston” sendepende ke ankoraû scias tro malmulte da vortojn – oni sufiĉas havi bonajn vortarojn. Tiaj estis aĉeteblaj – “Bulgara-esperanta vortaro” kaj “Esperanto-bulgara vortaro”enhavantaj pli ol 30000 titolvortojn ĉiu (ili ankaû ĉi-nun helpas al mi). Oni povis aĉeti eĉ poŝaj vortaretoj 9 / 6 centimetroj – tre simpatiaj kaj taûgaj.
Finfine la rezultato de la kurso estis, ke neniu forlasis, ĉiûj “ekparolis” kaj…novaj amikecoj. Ja se vi akiris ion tiel interesa kaj unika estu volanta montrigi ĝin? He, ni longtempe renkontiĝadis por babiladi. Kutime je kafejo – tre agrable estis vidi la mirigitajn rigardojn ĉirkaûe…
Ĉiu-ĉi por mi tamen baldaû retitiĝis al io multe pli grava kal interesa – mi malkaŝis “Interreto” de tiama epoko!
La esperantaj gazetoj de tiu ĉi epoko kutime havis 1-2 paĝojn adresoj por korespondado. Tentita de la “ekzotikeco” (por ni en Bulgario), mi kuraĝiĝis skribi (vivu la vortaro! ) al geesperantistoj el Cejlono, Kameruno, Urugvajo… Kaj “dronis”! Post unu jaro mi jam interkorespondadis kun pli ol 100 esperant-geamikoj en preskaû ĉiuj anguloj de la mondo. Kun iuj de ili mi havis eblecon konatiĝis reale, intergastiĝis… Kaj eĉ mia korespondanto el Italio edziniĝis por nia amikino, kiu devis tre eksprese ellerni esperanton – ja ĝi estis iliaj “geedza lingvo” komence.
Dum deko da jaroj intensa korespondado oni igis diversajn amuzigajn okazintaĵojn. Jen unu:
Inter la unuaj miaj korespondantoj estis gimnaziano el Cejlono al kiu mi abonigis kelkajn esperantlingvajn eldonojn (tiam en Bulgario estis eble). Dezirante kviti, li ruze demandis min interalie ĉu ni trinkas teon kaj ĉu estas konata al ni cejlona teo. Kelkaj monataj post mia jesa respondo mi surprize ricevis grandampleksan postpakaĵon el Cejlono – grandan kartonskatolon plena je dekduo papera sakoj ŝutata cejlona teo kaj diligente alskribitaj. Kaj leteron: mi sendas al Vi specimenojn, skribu al mi kiuj plej plaĉas al Vi por ke mi sendu de ili! Kompreneble, mi dankeme respondis ke la liaj “specimenoj” sufiĉos al mi kaj la miaj amikoj dum kelkaj da jaroj, ja ni plezurplenaj trinkos bonegan cejlonan teon, sed kiel ordinaraj homoj ne banos sin en ĝi.
He, rilate poŝtsendaĵoj – iufoje formalaperis iuj el ili, ne ofte. Ekz., sciante pri la mia inklino al la malvarmaj bataliloj, mia korespondanto el Kubo sendis al mi <maĉete>, kiun mi neniam vidis. Tamen la 3 miniaturaj modeloj de spadoj el Toledo (Hispanio) nun ankoraû estas antaû mi sur la mia tablo.
Tiel ni vivis iam en Esperantujo. Gaje, amuze kaj….ne facile. La junuloj el vi malfacile imagos al si kio signifas manuskripti ĉiutage poŝtleteron (ofte ne nur unu!), ke ankoraŭ iri en poŝtejo sendi gin!
Hodiaû, dum la distanco de la tempo, mi bone komprenas ke la vivo en Esperantujo donis al mi ne nur imociojn, sed iom multe pli grava. Ĝi farigis min pli bonan, pli kunsenteman, pli kompateman, pli pretan kompreni la aliajn – unuvorte, veran normalan eton de la homaro.
Dankegon, Esperanto!
(Ĉi skribaĵo estis publikigita en ”tejo tutmonde” numero 116-117 (2006:2-3); jaro 24)
Poste, bedaûrinde, iom post iom cio foriĝis. La vivo okupas min… preskaŭ 40 jaroj. Nun mi revenas en Esperantlando. Al mi mankas la ordinaraj homaj interparoladoj…
Lastaj komentoj