Ĉi titolo estos ankaŭ titolo de kategorio. La temo pri ni, la homoj, kaj alispecaj vivaĵoj estas scivolema por mi kaj mi ofte tedos per ĝi. 🙂 La sekvantaj komencaj linioj estas sole mia propra opinio. Sed laŭ mi estu bone enpensiĝi.
En la fabeloj de preskaŭ ĉiuj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi ne enpensiĝadis kial (sed devis, ja en fabeloj ĉio estas fabela esprimo de la realeco) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia…
Mi amas la bestojn ekde infaneco. Dank’al mia patro. Ne kiel estas akceptata, pli ĝuste mi akceptas ilin egalrajte. Kaj mi ĉiam estas senpense certa, ke se mi returnos al ili, mi estos komprenata. Kaj fakte tiel estas. Pro tio neniam timiĝis de ili. Multajn okazintaĵojn mi povus rakonti – ekz., en mia apudurba loko vivadas kolubro (coluber natrix). Antaŭjare mi apenaŭ ne premegis ĝin sur la ŝoseo. Prenis ĝin en mia aŭto kie estis mia granda hundo. Klarigis (parole!) ambaŭ pri la situacio. Kaj neniajn problemojn dum la veturado. Alvenante mi lasis kolubron. Li plaĉis la lokon kaj restis. Nun, kiam mi vizitas mian somerdomon kaj matene prepariĝas trinki kafon la kolubro alvenas. Volviĝas sub mia seĝo kaj atendas mian parolon. Se mi silentas, ĝi levas kapon por kompreni kial… 🙂
Mi havis okazintaĵojn kun kolerigitaj hundoj (unuafoje eĉ kun incitita de sia posedanto – kun hundo mi senprobleme interkomprenis, sed kun la proprulo ne 🙂 ) kaj aliaj diversaj bestoj – inkluzive nigraj kornikoj. I.a., la indianoj konsideris la kornikojn tre saĝaj, ĉu ne?
En sekvonta afiŝo mi rakontos pri mia unua sovaĝamiko (kaj fotomontrigos al vi).
Bone – diros vi – eble tio estas eksordinaraj kapabloj, simile de geaŭguristoj. Mi ne opinias tiel. Ĉar mi jam estas certa, ke kaj la bestoj de diversaj specioj interkompreniĝas.
Sed pri tio alifoje – en sekvontaj skribaĵoj.
Lastaj komentoj