Nevidebla lingvo de la Universo

Kelkafoje jam mi skribis pri la homaro kaj la cetera viva mondo. Mia antaŭa skribaĵo pri nia kato Milĉo revenas min al la mia ŝatata temo. Legante mian rakonton vi eble pripensis, ke nia dialogo kun Milĉo estas konata verkista maniero, ja ĝi estas neebla.

Sed ĉu? En la fabeloj de diversaj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi ne enpensiĝadis kial (malgraŭ ke devis, ja la fabeloj estas alergorio de la realeco!) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia – scianta nevideblan lingvon de la Universo. Mi trankvile skribas tion – malfacile iu kvalifikos min stultiĝinta, ja mi ne estas ununura. Pri unikaj kapabloj de iuj homoj por kontakto al la bestoj jam interesiĝas scienco. Kaj la listo kreskas – jam en ĝi troviĝas ne sole personoj de fabeloj kaj legendoj, sed tute realaj kaj bone konataj homoj. Ekzemple: Ernest Hemingway,  Tippi Hedren (patrino de l’aktorino Melanie Griffith),   Melanie mem,  Ana Julia Torres,  Kevin Richardson,    “la nuntempa nimfo ordonantino de la maraj rabuloj” Annette Slay, centoj da profesiuloj en diversaj kontinentoj (en Afriko ankaŭ nun vokas profesiston por elkonduki danĝerajn serpentoj el domoj) kaj eĉ ordinaraj homoj kiel John Rendall, Ace Berg & Christian,  aŭ tiu juna rumano, kiu devas adiaŭi sian amikon Riĉi, ja ĝi ne povas vivi en Rumanio…  

Kompreneble, vaste konataj estas historioj, kiujn partoprenas efektaj rabuloj.
Sed tiaj homoj ankaŭ interkompreniĝas kun ĉiu viveco – eĉ la doma kato. 😉

Ĉu tio estas eksordinaraj kapabloj, kiel de la geaŭgoristoj? Ne, tio estas kapablo, kiu ni nomas “telepatio”. Kapablo de ĉiu viveco. Kapablo ricevi elradiecon-epistolon kaj “traduki” komprenebligante ĝin por si mem.

Ni ankaŭ havas tian kapablon – 1-2 jaraj infanoj el diversaj nacioj senprobleme kompreniĝas. Poste ni kaŝas la kapablon ie en la cerbo kaj fiere ekmarŝadas for de la Naturo. Kien?!?

Feliĉe, iuj homoj restas (aŭ revenas) en la Viva Mondo!

______________________
Kompreneble, ĉio ĉi dirita estas sole mia propra opinio.
La via estas via devigo…

3 komentoj

  1. Posted by Sebasities on 8 Julio 2010 at 11:27 ptm

    Interese. Mi ne scias, ĉu tia fenomeno estas pro telepatio aŭ pro aliaj kialoj, sed ĝi ja ekzistas.

    Mia edzino jam subite nokte vekiĝis, rekte iris al la necesejo kun antaŭsento, kaj tie malkovris Felicion, kiu tre silente kaj trankvile komencis manĝi longan dentan fadenon.

  2. Mi nomis ĝin “telepatio”, ĉar nocio estas plej proksime.
    La enigmon de interrilatoj de Via edzino kaj Felicio mi facile povas diveni: Felicio bone scias, ke ŝia nokta avanturo estas malpermesebla kaj nevole pripensas tion (Via edzino ne ekscii!) kaj Via edzino ankaŭ nevole (dum dormo la animo estas liberiga) radioricevas… 🙂
    Ne estas fenomeno – dum tutta tempo la bestoj komprenas nin (“vi estas tre babilemaj” diras Milĉo “lacigas min”) kaj bone scias kiu kaj kiom komprenas ilin.
    Mian saluton al Via edzino!

  3. Posted by Sebasities on 9 Julio 2010 at 5:15 ptm

    Mi kore salutos ŝin de vi, kara Grafo !

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: