Archive for Aŭgusto, 2010

Scienca metodo

Ŝerce por la serioze

Skribadas mi tion kaj alion pri la homo kaj lia evoluado, sed malserioze iel. Kie estas mia scienca metodo? Por graveco oni devas uzi sciencan metodon!

Pensas mi kiel sin afekti seriozan mienon. Kaj elpensis: mi modlos homon por trastudi lian evoluon!

Dirita – facile, farita…hm!

Plej aŭtoritata estas matematika modelo. Kio tuj defalas – mia matematika kapablo estas aritmetiko…

Vole ne vole mi uzos sciencan ruzecon – modlos homon simile de infana ludkonstruaĵo Lego.

Mi kuspas manikojn.

Mi formas fundamentan parton kaj en ĝi metas substancon nomatan “Animo”, “Menso” aŭ kiel vi ŝatas kaj por kiu estas la tuta konstruaĵo. Mi nomas tiun aĵon “Kapo” por oportuneco.

Por ke ĝi povu funkcii mi faras konstruaĵon por provizado, almoviĝado, reproduktado kaj tiel plu necesaj agadoj, kiu mi nomas “Korpo”.

Kaj kompreneble, por ke Korpo povus funkcii mi apartigas pecon de eblecoj de la kapo por la kompleta direktado.

Jen, konstruaĵo estas preta. Mi nomas ĝin “Homo”. Beleta aspektas. Iomete anguleca, sed ĉu ni ĉiuj estas belegaj?

Mi kluĉas movilon, la dentoradoj ekmoviĝas kaj Homo ekfunkcias. La Kapo okupiĝadas per siaj kapaj agoj, la Korpo liveradas necesaĵon, Homo iras tien-ĉi tien, pliboniĝas, plibeliĝas, murmuras… Ideala modelo!

Bone, sed multe da bono ne estas bone!

Ĉu vi memoras la parton de la Kapo, kiun ni aparigis por direktado? Ĝi decidis, ke ne estas prijuĝita!!! Pro kio do ia animo, kiu eĉ brakon estas ne kapabla ekmovi kaj povas nur ĝemsopiri, estrados ĉion?! Se mi gvidas Korpon kaj de mi dependas vivo, mi estas la plej grava por la Homo entute!

Kaj komencis arda evoluado…

Ĝis kie ĝi atingis vi mem vidas!

……………………

Nu, ne! Tiu fino ne plaĉas al mi. Tiom pli, ke ne estas vera – nuntempe la kapoj de multenombraj homoj funkcias laŭ destino.

Se vi ne veras, rigardu en la spegulo kaj vidos unu!

Stefka Sabotinova

in memoriam

Belega bulgara najtingalo forlasis tiun mondon.

Sonĝo, vi, mia sonĝo,

sonĝo suspektemulo,

kial min frue dormigis…

“Mi deziras vidi sunplenan verdant landon kun gaiaj bonaj homoj sur la stratoj.”

Oni diris, ke Stefka Sabotinova estas el kantistinoj, kiuj ne detruas fortikaĵojn, sed konkeras animojn…

Ŝia voĉo estis talento de Dio!

Stefka Sabotinova 

Faliĝis la montaro

kaj superŝutis tri ŝafistojn,

tri ŝafistojn, tri amikojn.

Unua petas:“Lasu min,

Min atendas unua amatino.”

Dua petas:”Lasu min,

Min atendas mia fratino.”

Tria petas:” Lasu min,

Min atendas mia panjo.”

Respondas la montaro:

“Jen al vi, tri ŝafistoj –

amatino sopiras tag-tagmeze,

fratino sopiras dumjare,

panjo sopiras ĝistombe.