Varmege. Deziras nenion. Por ke ne malkomponiĝas, plej bone estos sidi ien pli malvarmetan kun frosta trinkaĵo kaj saĝumi. Intelekte labori… 🙂
Mi tiel faris kaj jen rezulto:
Naskiĝante ni estas pura blanka paĝo, sur kiu tuj komenciĝas enskribaton de nia individua karakterizo. Kiaj personoj ni estos kaj kia estos nia sorto dependas de tio, kiu kaj kion enskribadis, kion ni aldonadis.
Ĉu vi konsentas?
Aŭ vi opinias, ke ni alvenas sur la Tero kun antaŭe horare priskribita sorto – ĝis la tagoj kaj horoj?
Mi ne riskas juĝi.
Sed en ambaŭ okazoj ni konsumas nian propran vivon, ĝi estas nia kaj neniu povas regi gin.
Sed ŝajne ne estas tiel…
Ĉu pro varmego aŭ pro frosta trinkaĵo, al mi subite ekbrilis ke ni, homoj, dum la tuta sia vivo estas subiĝemaj plenumantoj de la volo de absoluta reganto! Liaj senvolaj sklavoj. Ekde ekploro post naskiĝo gis la morto eĉ sekundo de nia vivo sen ĝia kontrolo malekzistas.
La reganto de la homo, tiu absoluta tirano, nomiĝas sento.
Neniam ni spertas ion, neniam faras ion sen en ĝi sidis sento. Ĉu kiel ega aŭ eta emocio, ĉu trankvila, kaŝita, nevidebla, nesentebla eĉ por ni mem – ĉiam ĝi estas.
Kiel ĉiuj sklavoj, ni provas ribeli kontraŭ ĝia tiraneco. Profesorojn kaj lernejojn ni kreis – instruigi nin “malobei al ĝi, superstari, premi, gvidi ĝin” k.t.p. elpensaĵoj. He, ni gvidos ĝin – kiom la ridigisto gvidas la reĝo!..
Filozofoj kaj psikologoj saĝumas temon. Tio kaj alio – se nur ne devas konfesi, ke la sento ĉeestas en fundamento de nia tuta esenco, agado, vivado. “Ĝi havas gravan rolo por konduto de la homo.” Kia rolo, he vi, la sento gvidas la tutan nian konduton ekde komenco ĝis la fino niaj!
Ĝi devigas nin
– Malesperiĝi, spite de ĉia logiko;
– mortigi ninsimilulojn kontraŭ ĉia logiko nur ke ia teamo gajnis ludo per balo;
– penegi kiel frenezaj lerni ian muzikinstrumenton ĉar ĝuste nia sento ne povas sen muziko;
– malsupreniĝi terurprofunde en la tero aŭ grimpi sur neeble altaj montosuproj nesciate kial;
– mortigi sian idon kaj akcepti la sorton de nekonataj infanoj kaj homoj kiel nia propra;
– ekrideti kaj bonsaluti al nekonatuloj;
– pardoni aliajn kaj sin malsenkulpigi; kontraŭe;
– subpreni nin la penso, ke ĉiujn 5 sekundojn unu infano mortas pro malsato sur nia planedo;
– deziri por si ankoraŭ pli, kaj pli, kaj pli, bone sciite, ke tio signifas malpli, kaj malpli, kaj malpli por iuj;
Ankoraŭ sennombraj “Ĝi devigas nin”. Se vi deziras – en tia varmego devigas min skribi tiajn fantasmagoriojn en mia blogo kaj vin – legi ilin… 🙂
Sed tio ankoraŭ ne estas la plej malbono!
La sentoj havas sian “socion” kun fortuloj kaj “ĉefoj”. Ili estas kapablaj mobilizi la sentojn de pacema kaj amikema popolo kaj instigi ĝin mortigante multe da homojn sklavigi alian paceman kaj amikeman popolon. Posttempe neniu el tiuj ordinaraj homoj ne povas diri logike kial li faris tion…
Ĉu tiel obeemaj ni restos ĉiam? Ĉu nia produnteco estas nenio!?
Ĉiu reganto havas malforton!
Ĉiu homo havas forton!
Nia forteco estas la saĝo, ne restu la sentojn senkontrole gvidi vin!
Lastaj komentoj