Archive for Junio, 2010

Tortoj

Tia estas la nia, homa antaŭdestino – tutan vivon labori. Por plezuro oni donis al ni peceton de vivtempo.

Sed kion fari – kiom, tiom!

Tamen la homoj baldaŭ komprenis, ke estas kion fari por beligi sian vivon. Jen:

–         se vi laboras per abomeno kaj malico, via vivo estos nigra kaj malfeliĉa, ĉiam vi estos malkontenta;

–         se vi faras sian laboron apatie kaj enue, via vivo ne estos interesa kaj vigla;

–         se vi en ĉio serĉas kontentiĝon, vi ĉiam estos bonstata!

Bonan ekzemplon mi havas – mia virtuala bulgara amikino simpliblue.

Kiel ĉia dommastrino kaj patrino, ŝi periode devas prepari ion dolĉan okaze de hejma festotago. Klopodplena laboro! Kompreneble, plej facile estas viziti magazenon. Sed kie restas la propran bonrilaton?

Do, ŝi ĉiam preparas specialan torton por la okazo. Jen la tortoj de la lastaj kelkaj da jaroj – pri ili malnecesas paroli, nur povas revi, glutante… 🙂 :

http://www.ipernity.com/doc/lagrafo/album/194167/show

Rigardante tiujn artverkaĵojn mi pensas por mi – ĉu vi ellaboras torton, ĉu konstruas domon, ĉu skribas romanon aŭ semas ĝardenon – se vi enigas sian animon ĉiuj vidos tion!

Kaj se estas lerteco kiel aldono…

…………..

Rim. Ĉio montrita estas ellaboraĵo de lertaj manoj de simpliblue.

World Cup

La Mondo ĵus kuniĝis en unu loko.

Profitu okazon, gehomoj!

Direktu vian bonintencon al la homaro!

Bulgaroj protestas kontraŭ bulgara Guantánamo

En vilaĝo Busmanci apud Sofio ekzistas tiel nomita “Domo por provizora enigo de fremduloj”. Nun la bulgaroj nomigas ĝin “Bulgara Guantánamo”. Kaj estas tute pravaj – la fremduloj vivas en tro malbonaj cirkonstancoj, po 20 personoj en ĉambro, sen kia ajn sanitara helpo.

La fremduloj – inter kiuj gravedulinoj kaj patrinoj kun idoj – estas en proceduro por disponigo de elmigrinta statuto. Samtempe ili estas fermitaj en malliberejo sen iaj rajtoj kaj komunikecoj.

Kelkaj drastaj okazoj lastatempe elverŝiĝis la glaso. Hodiaŭ (dimanĉo) apud la “domo” estiĝis protesto kontraŭ nehumana proprajuĝa malliberigo de senkulpaj homoj.

La protesto estis sangmakulita. La grupo je 15 kapuĉkamuflitaj neonaciistoj atakis tramon en kiu veturis partoprenantoj de protesto. Kelkaj da junuloj estas en hospitalo, al unu el ili devis fari 4 kirurgiaj operacioj por savi el morto. La polico jam malkaŝis kaj arestis 2-n el batemuloj.

Jen kelkaj da fotoj.