Archive for the ‘Ni kaj l`aliaj’ Category

Milĉo

Mi promesis al nia nova kanada amikino Felici rakonti pri Milĉo – ŝia lasta adoranto! 🙂

Milĉo alvenis nian domon antaŭ 4 jaroj – nia amikino donacis lin al ni post la morto de nia hundo Kolĉo. Kaj tuj li fariĝis egalrajtulo.

Ekde hieraŭ li restadas ĉirkaŭ mi kiam mi sidas apud komputilo, supreniras la skribotablon por “rigardi ĉu la skribado estas sukcesa”. Ĝis kiam antaŭ nelonge ekhavis kuraĝon diri: “ĉu Vi ne skribos ree ion por mi?”* Legi plu

Ridante, ek…

Ĉe Andy en ipernity mi vidis tre amuzan filmeton kie estas filmita unika okazintaĵo.

Vere gaiĝita, mi decidis montri ĝin al miaj bulgaraj amikoj por ke ili ankaŭ amuziĝas.

Ĝis kiam mi serĉis ligilon por neipernityuloj kaj trarigardis kelkfoje la filmeton, en mia kapo alvenis neinvititaj pensoj kaj diversaj demandetoj. Kaj mi decidis sciigi vin, jen:

–                          Ĉu bravulo devas esti por tia aventuro aŭ havi sufiĉe frenezaĵpretan kapon? *

–                          Kial la virbovo atakas furioze sed tuj post kiam la homo falas ekatentas ne vundi lin? Se vi enrigardas atente, vi rimarkis, ke la taŭro eĉ atentas ne treti lin…

–                          Ĉu estas eble, ke la besto (virbovo) povas rezoni kaj aliformi siajn agojn laŭ cirkonstancoj? Atentu – ĝi ne penas kornobati, sed atente traŝovas sian kornon en pantalono. Kiam la kontraŭulo estas danĝera, jen kiel kontraŭagas la taŭroj

Mi disponigas al vi respondi mem, miajn respondojn ne skribos. 😉

Sed mi deklaras:

Mi aplaŭdas la taŭron, li trovis plej ĝustan solvon! Ne ekzistas pli efika maniero forkurigi viron. 🙂

_______________________

El bulgarlingvaj komentoj:

  • Miajn estimojn al la virbovo! Atentu – ĝi malkontentiĝas per la pantalono, sed precise demetas ankaŭ kalsonon! Kaj pendigas ĝin al sia korno por ke estu videblaj de ĉiuj. 🙂
  • Tio ĉi ne estas elmontriĝo de neinteligenta estaĵo! La taŭro bone scias kion fari kaj kiel!

_________________________

* Kion mi deziras diri – en  “frenezaĵ kapoj”… 🙂

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson, facile estas:

Patrino

Moderna daŭrigo de “La Mizeruloj”

Tiu ĉi rakonto ne estas elpensaĵo. La kortuŝantan vivokazon rakontas Elica Georgieva (Елица Георгиева) el bulgara Unuiĝo por defendo de la bestoj “Donu piedegon” (Сдружение за защита на животните “Дай лапа”).*

Saluton, amikoj!

Ĉi tiu estas fabelo pri Rita, juna hundino forlasita graveda en nekonata urboparto kie nek homoj, nek bestoj estis bonvolaj al ŝi.

Rita vagis vagulo-senhejmulo tuttage, serĉante etan loketon, kie povus naski siajn idojn trankvile, malproksime de homaj piedbatoj kaj hundaj mordatoj.

Finfine Rita trovis dezertitan korton, kiu homoj aliformigis rubejon. Tie, meze de la rubo, ŝi enspiris vivon je tri etaj lanugecaj globetoj.

Sed ŝia infero ne finis. Al malbonuloj el proksima loĝdomego, kiuj antaŭe estis indeferentaj al la korto kunvenloko de narkotomanuloj, subite okazis ege ĝenitaj de etaj hundetoj. Kaj unufoje, ĝis kiam Rita vagis serĉante nutraĵon, iu enujigis ŝiajn idojn en granda kartonskatolo kaj metis ĝin ĉe rubkestoj…

La patrino revenis ĝustatempe, antaŭ forigas senrevene ŝiajn idojn. Ŝi estis saĝa kaj komprenis, ke ne devas reveniĝi en la korto. Kaj transportis unu post alia siajn hundetojn malantaŭ ia konstruaĵo proksime.

Sed… Post kelkaj da tagoj revenante al siaj etuloj Rita trovis apud ili 5 plorpepantajn katidetojn! La infanoj de la loĝdomego, trovinte ilin apud rubkestoj, ne povis ekpensi alian manieron savi ilin…

Kaj la infanoj estis pravaj – la patrina koro ne rezistis la malĝojan miaŭon…

Do, malgraŭ ke Rita estis maldika kaj ŝia lakto malsufiĉas por ŝiaj hundetoj, ŝi komencis mamnutrigi kaj katetojn.

La tempo pasis. Unufoje fihomoj provis preni la hundetojn kaj katetojn. Sin oferante Rita defendis ilin. Finfine fihomoj forportis nur unu el hundetoj, restante Rita bategita.

Nun mi devas klarigi ion. Ĝis nun mi parolis nur pri kanajloj de la loĝdomego. Sed ne ĉiuj loĝantoj estis tiaj. La malhomoj estis nur 3, sed fortaj kaj agresemaj kaj aliaj timiĝas kontraŭi ilin.

Do, bonaj homoj komencis flegi hundinon. Sed neniu povis azili ŝin kun idoj.

Interalie proksimiĝis vintro, estiĝis froste kaj unu mateno la infanoj vidis Rita-n plorĝemante leki senvivan kadavreton de unu el katetoj…

Tiam bona homo azilis kaj savis katetojn.

Por Rita kaj ŝiaj idoj restis vaga sorto. Multe ŝi travivis, pli malbonon ol bonon. Posttempe ŝi restis sola – la kreskataj idoj forlasis ŝin. Bona kaj fidema, Rita entute fidis al homoj. Sed la vivo fariĝis pli kaj pli malfacila pro vintro.

Feliĉe, Rita trovis amika mano kaj bonhomaj koroj.

Nun ŝi estas sanigita, kastrita kaj vivas ĉe amikoj. Bedaŭrinde, la feliĉo de Rita estas facile rompebla – ŝi estas nur mallohgdaŭre ĉe la personoj, kiuj savis ŝin. Oni devas rapide trovi domon por ŝi – eĉ por mallongdaŭre, 1-2 monatoj – kontraŭe ili estos devigitaj denove revenigi ŝin sur la strato.

Mi alvokas, mi petas vin helpu al Rita travivi vintron, ŝi rekompencos per sia sindonemo kaj amo. Intertempe ni serĉados intense kaj mi kredas, ke ni trovos vera domo por tiu bonema kreitaĵo.

—————————————

P.S. Danke la zorgon de kompatemaj homoj Rita jam vivas en Germanio!

Feliĉon kaj amon, Rita!

_____________________________________________

* 20 jaroj post la demokratiaj ŝanĝoj en nia urboj daŭras ekzisti problemo “strathundoj”. La homoj en “Donu piedegon” faras grandan senmonavidan agadon por savi sendomajn hundojn. Kaj estas vere feliĉaj kiam trovas domon por ili.

Estiminda agado!

P.S. “Donu piedegon” estas bulgarlingve, sed Google Translator tradukas bulgaran lingvon al aliaj lingvoj.

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

La mia unua sovaĝa amiko

(Dum mia vivo mi havis kaj aliajn…)

Mia infaneco estis mirinda! Mi travivis ĝin en monta urbeto Trjavna.

Dumtage grandan parton de la tempo ni, la infanoj, pasigis ekstere – vintre kaj somere. Sed tio ne signifis sur la strato – la urbeto estas situanta larĝige apud rivero kaj transverse ne estis pli ol 500 m. Do, ni praktike ludadis en la sino de la naturo. I.a., mi estis specialiĝita en fiŝkaptado per manoj – terure por mia panjo ĉar mi deziris manĝi fiŝon nur fritita, sed la heliantoleo dum la Dua milito… 😉

Mi ne enlongiĝu en memoraĵoj. Nun mi rakontos pri mia unua amiko el la sovaĝa naturo.

La vintro de la 1941 estis tro frostplena kaj neĝabunda. Ia vespero dum forta neĝa blovado io forte brufrapis ekstere la muro. Mia patro eliris kaj trovis grandan aglon sur la teraso. Gi suferis domaĝon kaj ĝis kiam ĝi estis senkonsciita mia patro bandaĝis ĝian flugilon kaj gambon kaj poste alportis en subtegmento.*

La patro donadis manĝaĵon. Li lasadis la manĝaĵon kaj la akvon apud la pordo ĝis kiam l’aglon sinkaŝigis en kontraŭa malluma angulo. Memkompreneble, laŭ hysteria postulo de mia patrino, al mi kategorie estis malpermesita sola supreniri al subtegmento!

Ne estos malfacile por vi diveni kio okazis plue. Do vi scias – se io estas malpermesita por infano, li nepre malobeos la malpermeson, eĉ sendezire. Sed mi deziregis! Mi sentis la timon kaj solecon de l’aglo, mi estis certa ke ĝi deziras interparoli kun mi. Kaj mi komencis aliri kaŝe. Eniradis kaj ion parolis al ĝi. Ne postlonge ĝi komencis aliri min, saltetis hope-hope ĉirkaŭe kaj ni pasigadis la tempon sufiĉe gaje…
Mia patro baldaŭ komprenis, sed silentis. Mia panjo – apenaŭ en la fino. 🙂

L’aglo saniĝis entute. Mem forigis bandaĝojn. Ĉe la fino da la vintro mia patro diris, ke jam estas tempo liberigi ĝin, ja ĝi ne povas vivi tiamaniere. Mi komprenas, malgraŭ ke al mi estis triste.

Kun mia patro ni aliris subtegmenton, li prenis l’aglon enmane kaj alportis al teraso. Surmetis sur la parapeto kaj ni ekatendis por svingi kiam ĝi forflugas.

Ĝi tamen montris neniajn similajn simptomojn kaj dezirojn. Mia patro puŝetis ĝin – ĝi faris cirklon kaj denove sidiĝis ĉe ni. 🙂

Tiam ni eliris la korton. La patro suprenĵetis ĝin, ĝi supreniĝis iomete kaj…brue sin ĵetigis rekte en miaj manoj! Preskaŭ faligis min, peza estis. Cetere tio bone vidiĝas de mia fizionomio sur la foto. 🙂

Finfine ĝi forflugis nokte mem…

L’aglo estis mia unua amiko de la Sovaĝo. Nun mi ne memoras kiel ni interkomprenis, sed tio estas fakto. Multe pli malfrue por mi klariĝis ke tio ne estis okaze, sed pri tio aliafoje…

Jen estas ĝi (aŭ pli ĝuste eble “li”?) – sur la teraso kaj en la mia ĉirkaŭpreno, kie li sentis sin plej bone…

______________________
* Iam la domoj en Bulgario havis unuopan grandan subtegmenton sur la tuta konstruaĵo.

Savanto hejme

Antaŭ nelonge mi havis strangan okazon. Kiel mi sidis antaŭ la komputilo kaj promeniĝis monde per Esperanto subite, sen kia ain antaŭsigno, la komputilo kaj la tuta ĉambro ekturnis impetege. Ega turnovento!

Fortfermante okulojn (por ke ne forflugi 🙂 ) mi palpante atingis liton – bonŝance ĝi estis proksime. Kuŝiĝis same tiel kun fermitaj okuloj kaj ekkomencis analizi. (Kiel tiu profesoro, kiu logike analizante eltrovis siajn okulvitrojn – “mi vidas, ke ili malestas sur la skribotablo, sekve ili estas sur miaj okuloj”).

Do, ankaŭ mi ekkomencis revizii mian korpon. Pulso normala, temperature ankaŭ, nenie senkomforto… “Eble mia sangopremo malsupreniĝis abrupte” – pripensas mi – “nenio alia estas”. Ĝis kiam mi miris kiel atingi mezurilon por sangopremo mi eksentis, ke io fariĝas en cirkonstanco…

Antaŭ daŭrigi mian rakonton iomete klarigojn pri hejmcirkonstanco. Mi ne estis sola hejme – ankaŭ miaj filino kaj bofilo estis ĉi tie. Mi facile povis peti helpon – hejme pordoj ĉiam estas malfermitaj por ke nia kato Milĉo povas promeni senbare. Sed mi konservis helpvokon por finokazo – mi ne faru panikon pro ia kapturnado ja! Al kiom da homoj la kapoj ekturnas aŭ pro gloro, aŭ pro potenco, aŭ pro riĉaĵo, kaj eĉ de komplimentoj. Se ĉiuj komencas helpkrii…

Sed mi daŭrigu.

Kuŝas mi kaj aŭskultas ke Milĉo miaŭas apud mia kapo. Mi malfermis iomete la unuan okulon kaj vidas lin apud lito, levis la kapon kaj maltrankvile parolas al mi. Mi diris “trankvile, al mi estas iomete malbone sed nenio danĝera, mi estas viva”. Milĉo eksaltis kiel vipita kaj ekkuregis ien.

Mi refermis okulojn. Ĝis kiam aŭskultis maltrankvilitan voĉon de mia filino…

Do, daŭrigo estas klara. Unuavice granda glaso da saliteta jahurttrinkaĵo malfermis miajn okulojn.

Poste mia filino rakontis kion okazis. Milĉo enkuris salonon, ĉirkaŭprenis ŝian maleolon kaj ektiris, miaŭante sentrakvile. “Nun ni ne ludos” diris ŝi “mi estas okupata”. Milĉo lasis, kuriris al la pordo kaj revenis, daŭrigante ekspliki ion (mi scias kion: “Avo kuŝiĝis neĝustatempe!”). Finfine la filino ekiris vidi kion li deziras, kaj li kuriris antaŭen gvidi ŝin al mi…

Nun mi estas certega – nia kato Milĉo ne lasos nin en malfeliĉo!

Tio, karaj geamikoj, estas la faktoj. Mi restas al vi mem ekspliki ilin.

Por ilia fidintecon mi atestas subskribante

La Grafo

_________________

Rim. Vi povas kontempli Milĉo-n

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Ni kaj l`aliaj.

Ĉi titolo estos ankaŭ titolo de kategorio. La temo pri ni, la homoj, kaj alispecaj vivaĵoj estas scivolema por mi kaj mi ofte tedos per ĝi. 🙂 La sekvantaj komencaj linioj estas sole mia propra opinio. Sed laŭ mi estu bone enpensiĝi.

En la fabeloj de preskaŭ ĉiuj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi ne enpensiĝadis kial (sed devis, ja en fabeloj ĉio estas fabela esprimo de la realeco) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia…

Mi amas la bestojn ekde infaneco. Dank’al mia patro. Ne kiel estas akceptata, pli ĝuste mi akceptas ilin egalrajte. Kaj mi ĉiam estas senpense certa, ke se mi returnos al ili, mi estos komprenata. Kaj fakte tiel estas. Pro tio neniam timiĝis de ili. Multajn okazintaĵojn mi povus rakonti – ekz., en mia apudurba loko vivadas kolubro (coluber natrix). Antaŭjare mi apenaŭ ne premegis ĝin sur la ŝoseo. Prenis ĝin en mia aŭto kie estis mia granda hundo. Klarigis (parole!) ambaŭ pri la situacio. Kaj neniajn problemojn dum la veturado. Alvenante mi lasis kolubron. Li plaĉis la lokon kaj restis. Nun, kiam mi vizitas mian somerdomon kaj matene prepariĝas trinki kafon la kolubro alvenas. Volviĝas sub mia seĝo kaj atendas mian parolon. Se mi silentas, ĝi levas kapon por kompreni kial… 🙂

Mi havis okazintaĵojn kun kolerigitaj hundoj (unuafoje eĉ kun incitita de sia posedanto – kun hundo mi senprobleme interkomprenis, sed kun la proprulo ne 🙂 ) kaj aliaj diversaj bestoj – inkluzive nigraj kornikoj. I.a., la indianoj konsideris la kornikojn tre saĝaj, ĉu ne?
En sekvonta afiŝo mi rakontos pri mia unua sovaĝamiko (kaj fotomontrigos al vi).

Bone – diros vi – eble tio estas eksordinaraj kapabloj, simile de geaŭguristoj. Mi ne opinias tiel. Ĉar mi jam estas certa, ke kaj la bestoj de diversaj specioj interkompreniĝas.

Sed pri tio alifoje – en sekvontaj skribaĵoj.