(Dum mia vivo mi havis kaj aliajn…)
Mia infaneco estis mirinda! Mi travivis ĝin en monta urbeto Trjavna.
Dumtage grandan parton de la tempo ni, la infanoj, pasigis ekstere – vintre kaj somere. Sed tio ne signifis sur la strato – la urbeto estas situanta larĝige apud rivero kaj transverse ne estis pli ol 500 m. Do, ni praktike ludadis en la sino de la naturo. I.a., mi estis specialiĝita en fiŝkaptado per manoj – terure por mia panjo ĉar mi deziris manĝi fiŝon nur fritita, sed la heliantoleo dum la Dua milito… 😉
Mi ne enlongiĝu en memoraĵoj. Nun mi rakontos pri mia unua amiko el la sovaĝa naturo.
La vintro de la 1941 estis tro frostplena kaj neĝabunda. Ia vespero dum forta neĝa blovado io forte brufrapis ekstere la muro. Mia patro eliris kaj trovis grandan aglon sur la teraso. Gi suferis domaĝon kaj ĝis kiam ĝi estis senkonsciita mia patro bandaĝis ĝian flugilon kaj gambon kaj poste alportis en subtegmento.*
La patro donadis manĝaĵon. Li lasadis la manĝaĵon kaj la akvon apud la pordo ĝis kiam l’aglon sinkaŝigis en kontraŭa malluma angulo. Memkompreneble, laŭ hysteria postulo de mia patrino, al mi kategorie estis malpermesita sola supreniri al subtegmento!
Ne estos malfacile por vi diveni kio okazis plue. Do vi scias – se io estas malpermesita por infano, li nepre malobeos la malpermeson, eĉ sendezire. Sed mi deziregis! Mi sentis la timon kaj solecon de l’aglo, mi estis certa ke ĝi deziras interparoli kun mi. Kaj mi komencis aliri kaŝe. Eniradis kaj ion parolis al ĝi. Ne postlonge ĝi komencis aliri min, saltetis hope-hope ĉirkaŭe kaj ni pasigadis la tempon sufiĉe gaje…
Mia patro baldaŭ komprenis, sed silentis. Mia panjo – apenaŭ en la fino. 🙂
L’aglo saniĝis entute. Mem forigis bandaĝojn. Ĉe la fino da la vintro mia patro diris, ke jam estas tempo liberigi ĝin, ja ĝi ne povas vivi tiamaniere. Mi komprenas, malgraŭ ke al mi estis triste.
Kun mia patro ni aliris subtegmenton, li prenis l’aglon enmane kaj alportis al teraso. Surmetis sur la parapeto kaj ni ekatendis por svingi kiam ĝi forflugas.
Ĝi tamen montris neniajn similajn simptomojn kaj dezirojn. Mia patro puŝetis ĝin – ĝi faris cirklon kaj denove sidiĝis ĉe ni. 🙂
Tiam ni eliris la korton. La patro suprenĵetis ĝin, ĝi supreniĝis iomete kaj…brue sin ĵetigis rekte en miaj manoj! Preskaŭ faligis min, peza estis. Cetere tio bone vidiĝas de mia fizionomio sur la foto. 🙂
Finfine ĝi forflugis nokte mem…
L’aglo estis mia unua amiko de la Sovaĝo. Nun mi ne memoras kiel ni interkomprenis, sed tio estas fakto. Multe pli malfrue por mi klariĝis ke tio ne estis okaze, sed pri tio aliafoje…
Jen estas ĝi (aŭ pli ĝuste eble “li”?) – sur la teraso kaj en la mia ĉirkaŭpreno, kie li sentis sin plej bone…
______________________
* Iam la domoj en Bulgario havis unuopan grandan subtegmenton sur la tuta konstruaĵo.
Posted by Paula on 14 Septembro 2009 at 8:08 atm
Kiaj karaj fotoj! Dankon pro rakonti vian mirindan historieton.
Posted by la Grafo on 26 Septembro 2009 at 12:18 atm
Por mi ankaŭ estis agrable reveni en infaneco, kara Paula.