En nuntempa mondo Esperanto havas senprecedencan ŝancon!
La interreto jam estas vere tutmonda – pli kaj pli ordinaraj homoj eniras en ĝi. Kaj memstare angla lingvo komencis perdi sian totalisman rangon. La Babelturo videbliĝas – milionoj da ĉinlingvaj, ruslingvaj, hispanlingvaj, japanlingvaj k.t.p, (eĉ centmiloj da bulgarlingvaj!) retanoj. Ĉu ciuj scias anglan sufiĉe por scipovu interbabiladi? La lingvaj “insuloj” jam ekzistas. La monda Interreto diseriĝas al lingvaj retoj…
“Memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“ diris saĝe la brita lordo Robert Cecil (Nobelpremiito pri Paco 1937)’*
Kion ni (esperantistoj!) devas fari?
Ĉesu rigardi sin en la spegulo kiom estas belaj kaj klarigi (agrese!) al la mondaj retaŭtoritatuloj kiel facila kaj samtempe sufiĉe riĉa por internacia komunikaĝo estas Esperanto! Lingvo, legebla senprobleme de malkleruloj. Kaj taŭga por programistoj…
Eble la profesiuloj komprenos sian intereson kaj superegos la politikistoj?!
_____________
* Citaĵo el “(EO) Profesia Aplikado de Esperanto” en la blogo de Henri Masson – tre interesa kaj serioza artikolo, daŭrigita tien
Mi sincere proponas tralegi ĝin.
Posted by Bruselo on 21 Novembro 2009 at 7:36 ptm
Kara,
Diru al mi se eblas krei blogon(tibron) en wordpress.com sen uzo de MySQL, Apache en PHP ?
Posted by la Grafo on 25 Novembro 2009 at 10:59 atm
Bedaŭrinde mi ne povus helpi Vin. Bonvolu rigardi en http://wordpress.com/.