Archive for Septembro, 2009

Stranga sonĝo

Malemociigas min la sonĝoj kaj iliaj interpretoj. Eble ĉar mi havas propran teorion pri ili kaj povas ĉiam klarigi al mi la kaŭzon sonĝi ĝuste tion…
Sed la sonĝo de la pasinta nokto petas esti rakontita. Impresigis min. Al vi restas prijuĝi ĉu ĝi estas stranga aŭ simple stulta…

Mi piediras sur larĝa parka aleo. Antaŭe mi vidas 2 hundojn. La unua estis bruna, mezgranda. La dua granda kaj nigra, sed grave, tre strangaspekta – granda globforma kapo kaj buŝo malkonvena al hundo. Staras apatie unu apud alia.
– Mi alparolos ilin – pensas – la nigra estas interesa kaj stranga, mi neniam vidis simila.
Tiutempe mi aŭskultas viran voĉon kiu komandas: “Tenu!” La nigra hundo ektremas sirpreizate kaj post momenta hezito sin ĵetas sur la bruna.
Komencas konata kruela batalo, sed la fortoj estas neegalaj. La bruna plorhurlas senespere. Mi ekurĝas kaj proksimiĝante vidas la ĝia kapo en la buŝo de la nigra. “Fine, mortigis gin!” venas penso al mi.
Terurita, mi direktiĝas kure kriaĉante: “Haltu! Lasu ĝin tuj!”
La nigra lasas la brunan (kiu kuŝas senmove kiel mortigita) kaj kuŝas sur la tero.
– Kiel ci povas – daŭras mi kriaĉi al ĝi – kiel ci povas disŝiri hundon, kiu neniu faris al ci!
Ĝi alrigardas min kuŝante.
– He Vi, ĉu Vi estas freneza? – diras ĝi al mi – Kiel mi disŝiras ĝin, ja mi ne estas murdinto! Sed kion ni fari, ja donis al mi komandon “tenu”. Vole ne vole ni devis komedii. Kion Vi farus se estis al nia loko?
– Kaj interalie – daŭras la nigra hundo – mi tute ne estas hundo, mi estas virkato!
La bruna hundo “reviviĝas” kaj aliras kuŝi ĉe la nigra.
Mi ekridegis kaj vekiĝis.

Havis valoron rakonti ĉi-sonĝon, ĉu ne? Plej malmulte ĝi estas amuza.
Nur unu estas por mi enigmo: el kiaj pecetoj en la memoro mia cerbo kunmetis ĝin distrante sin ĝis kiam mi dormis…

Mia lernejo

Mia lernejo ĉi-jare finis sian 170-an aĝon.
Mia lernejo! Ĝi ekinstruis min esti sciema…
En Trjavna estigis la duan neeklezian lernejon en Bulgario – dum 1839 j., 39 jaroj antaŭ la Liberigo de turka jugo.
Ĝian sojlon mi trapasis kiam ĝi estis 101jara – dum 1940 j…
Neniam mi forgesos mian instruistinon de unuaj 4 klasoj!
Bonŝancon, mia aminda lernejo! Atingu jarmilan datrevenon!
Feliĉan feston, kara instruistaro en mia aminda lernejo, estu vivaj kaj sanaj!
Dum la tuta sia vivo memoru vin viaj lernantoj!
_______________
Vi povas vidi miajn unuajn diplomoj. 🙂
Kaj mi montras al vi kiel unu nuntempa lernanto solvis taskon, donitan de instruistino – fari el muŝo elefanton! 😀

Ĉu Esperanto preterlasos bonŝancon?

En nuntempa mondo Esperanto havas senprecedencan ŝancon!

La interreto jam estas vere tutmonda – pli kaj pli ordinaraj homoj eniras en ĝi. Kaj memstare angla lingvo komencis perdi sian totalisman rangon. La Babelturo videbliĝas – milionoj da ĉinlingvaj, ruslingvaj, hispanlingvaj, japanlingvaj k.t.p, (eĉ centmiloj da bulgarlingvaj!) retanoj. Ĉu ciuj scias anglan sufiĉe por scipovu interbabiladi? La lingvaj “insuloj” jam ekzistas. La monda Interreto diseriĝas al lingvaj retoj…

Memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“ diris saĝe la brita lordo Robert Cecil (Nobelpremiito pri Paco 1937)’*

Kion ni (esperantistoj!) devas fari?

Ĉesu rigardi sin en la spegulo kiom estas belaj kaj klarigi (agrese!) al la mondaj retaŭtoritatuloj kiel facila kaj samtempe sufiĉe riĉa por internacia komunikaĝo estas Esperanto! Lingvo, legebla senprobleme de malkleruloj. Kaj taŭga por programistoj

Eble la profesiuloj komprenos sian intereson kaj superegos la politikistoj?!
_____________
* Citaĵo el “(EO) Profesia Aplikado de Esperanto” en la blogo de Henri Masson – tre interesa kaj serioza artikolo, daŭrigita tien
Mi sincere proponas tralegi ĝin.