Kia kapo tia ĉapo – diras bulgara proverbo.
”Frenezaj kapoj“ nomas nia popolo strangan kategorion homojn.
Homoj kiel ĉiuj, ĉe ili ĉio estas en ordo, sed jen vi ekscias, ke ili faris aferon kiun ne povas allasi la kapon de normala homo. Tutfinas ili kaj “nek cepon manĝis, nek cepon flaris” – kiam vi demandas, ili surpriziĝas “Kio neordinare?”. Kaj rikanas kontente.
“Diversspecaj frenezuloj troviĝas ĉie” – diros vi – “psikiatra malsano, Dio gardu nin! Pri kio ni parolu”.
He, ne! Alion mi priparolas, forrestu ni frenezulojn, trokuraĝulojn, ekscesulojn kaj idealistoj-savantojn de la Mondo, al kiuj ĉiuj aplaŭdas, sed de distance…
Frenezaj kapoj estas tute diversaj. Kiel regulo:
– iliaj plenumecoj estas eksciitaj postfakto kaj ne estas atenditaj;
– ĉiam la risko estas super 80%;
– ili tute ignoras tiun riskon kiel ebleco;
– en 99.9% de la okazoj ĉio finas normale. Ne feliĉe, sed ĝuste normale – kvazaŭ la risko mankas!
Se iu povas diri al mi kiel estiĝas tiel!
Mi ne povas, malgraŭ ke mi kaj mia familio estas el tia kategorio (mi eble rakontos estonte iomete).
Tion, kion mi povas diri estas, ke neniam nenia risko eĉ hipoteze estis en niaj kapoj antaŭe. L’avertoj de saĝaj normalaj homoj forsaltis de ni kiel pilketoj por surtabla teniso.
Ni simple sciis, ke ĉio estos orde. Kaj ĉiam ĝi estis!
Strangaj homoj!
Mi komprenas ke mia skribaĵo ankaŭ aspektas iom freneza. Por klarigi vin jen kelkaj fotoj el http://smile-bg.com/snimki/hora/