Azeno

Mi ne scias kiel estas en diversaj landoj, sed en Bulgario la azeno estas unu de plej maljustaj dombestoj. La homoj ŝarĝegas ĝin ĉar estas eltenanta. Batas ĝin, ĉar estas tolerema. Ofendas ĝin, ĉar ĝi estas fidema kaj pacienca.
Ĝiaj oreloj jen estis longaj, blekego tondravoĉa…ĉu ni envias aŭ kio?
Ni altribuas al ĝi niajn malbonajn ecojn. Kaj antaŭdiris ĝin. Nu, provu diri al iu persono “Vi estas azeno”! 🙂
Sed ĝi estas estaĵo multe pli subigita de la naturaj leĝoj kiujn ne rompas senrespondece kiel faras ni.
De antaŭ miljaroj oni uzas azenan lakton kiel kuracilo kontraŭ diversaj malsanoj. Iam kiam devis fari vojon sur la tereno antaŭe ekirigis azenon – ĝi ĉiam elektas la plej oportunan vojon! Ĉu ĝi estas malsaĝulo? 🙂
Kial, do, ni ofindiĝas kiam diras al ni “Vi estas azeno!”?

Ankaŭ de mi bulgara fabelo:

> La bienulo devis iri al akvomuelejo. Ŝarĝis Azenon per 2 grandegaj sakoj greno, ekrajdis grasan Ĉevalon kaj ekiris.
– Ho! – ekĝemis Azeno – kiom pezegaj estas la sakoj! Mi spiregas. Se mi falos, mi mortos. Mi petas vin, Ĉevaĉjo, helpu min. Diru al la bienulo transporti la unuan sakon sur vi.
La Ĉevalo ŝajnigi sin neaŭdanta…
Sur unu ŝtonplena loko la Azano stumblis, falegis kaj mortis sub la sakoj. La bienulo surlokigis sakojn sur ĉevala dorso, vipis Ĉevalon kaj ekirigis antaŭen.
– Eh, fraĉjo! – eksopiris Ĉevalo – Se mi estis pli prudenta obei vin… <

Al la fabelo mankas moralon por fino. Verŝajne, ĉar la bienulo estas la plej granda “azeno” en ĝi… 😀

1963-g-slevski-004

La malproksima 1963-a jaro. Mia filineto Anja jam estas preta por marŝo al Balkano. Ŝi kaj l`azeno rapide interkompreniĝis kaj dum la marŝo ni malfacile kuratingis ilin…

Komenti