Archive for Decembro, 2008

La seĝo

Ruze mi elpensis – la tablo estis fariginta nin potenculoj de la Tero!
Sed la ĝia kuzo la seĝo?

La seĝo estas alia afero. Ĝi faris el la homo Homon, kaj plue el la Homo – HOMON. Jen kiel:

La unua “tablo” estis loko, kie surmetadis akiritan manĝaĵon. La homoj eksidadis apude. Kiel okaziĝis. Vere, ia ordo – malegalrajteco – ekzistis (resto de la besta epoko). Sed nur en la disdivido de manĝaĵo – plej multe kaj plej bona por tiuj, kiuj zorgis provianti. Fera logiko de la Naturo!
Nun per eta fantazio ni povas imagi kiel iu el tiuj “respondeculoj” elektis fiksitan lokon apud manĝaĵo – tie estis plej komforte por li. Kaj eksidadis sole tie. Se estis okupita, liberigis ĝin per “bato postkole” 🙂 – ja li estis el fortuloj!
Kion devas fari malfortuloj? Krome altreni ŝtonon por si mem (kaj “naskiĝis” la propra apartenaĵo 🙂 ).

La seĝoj kaj la tablo estiĝis kiel dunaskitaj – la unua kreskas, la alia ankaŭ. Ja la manĝaĵo devis esti submane! Surmetis glatan platon sur ŝtonoj kaj starigis la tablon.

Kaj komenciĝis…

Ĉiu deziris lian seĝon esti “speciala”. Kaj iom post iom – de simpla ŝtono ĝis trono! Ĝi afektis gravecon, la homoj uzis ĝin ne nur kiam manĝadis. Sur seĝo ripozas, en fotelo sin instalas, seĝapogiloj elpensis (ankaŭ por manoj 😉 ). Estimas ĝin, eĉ konsilon donas unu alian: “ Ne elsidu ĉar senigos vin de la seĝo…” Nuntempe por eksidado sur iu seĝoj oni elspezas milionoj kaj militegas politike…
En kian staton ni venis – al seĝo humiliĝis, ne al persono!
Homa afero – elpensis ion por utilo kaj farigas ĝin impertinenta.

Mi fantazias sed ne entute:
Ekzistas pruvoj, ke neandertaloj uzis seĝojn.
En Romio distinga atributo de la diktatoroj estis speciala seĝo – sella curulis.
En antikva Egiptio de la faraonoj faris seĝojn el diversaj materialoj kaj eĉ plibeligis ilin per eburo kaj gemoj.
La monarkioj – sidi ĉe la monarko estas granda privilegio.
En nuna epoko vi mem scias kiel grave estas sur kia seĝo vi sidas.
Sed…ĉiam l`infanoj ŝatas sidi sur la planko!

Kaj vi? Ĉu por vi la seĝo estas gravega?

Uf, sufiĉe pri la seĝo! Mi elsidiĝos por ekmoviĝi.

Artikolo 1

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu la alia en spirito de frateco.

Hieraŭ finis siajn 60 jarojn la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj akceptita kaj proklamita la 10an de decembro 1948 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro.
Kiom da homoj el tuta homaro ekmemoriĝas Ĝin?
Kiom da homoj el tuta homaro tralegis Ĝin?
Kiom da homoj el tuta homaro ricevis eĉ parteton de la proklamitaj rajtoj?

Nun, 60 jarojn poste, pri Ĝi ofte paroladas, ankoraŭ pli ofte eĉ babilantoj (skribantoj) mallegis Ĝin…
Ni, ordinaraj homoj, estas pardonitaj. Tion, kio ni scias de rerakonto sufiĉas. Ja ni komprenas, ke Ĝi ne estas leĝo: “Tial, nun, la ĜENERALA ASEMBLEO proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj,”.

Sed kiom da ŝtatoj vestigis la proklamatajn rajtojn per leĝoj?

Malgraŭ ĉio tamen, hodiaŭ, post la Deklaracio, la Mondo ne estas la sama. Ĉar Ĝi diras kia li devas esti kaj li plej malmulte ŝajnigas sin konfuzigita por ke ankoraŭ ne estas…

Por mi tute sufiĉas Artikolon 1! En ĝi estas skribita ĉion. Kaj ni, esperanrisroj, realigas “devus konduti unu la alia en spirito de frateco”.

Ja pro tio ni eklernis esperanton?

Ni kaj l`aliaj.

Ĉi titolo estos ankaŭ titolo de kategorio. La temo pri ni, la homoj, kaj alispecaj vivaĵoj estas scivolema por mi kaj mi ofte tedos per ĝi. 🙂 La sekvantaj komencaj linioj estas sole mia propra opinio. Sed laŭ mi estu bone enpensiĝi.

En la fabeloj de preskaŭ ĉiuj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi ne enpensiĝadis kial (sed devis, ja en fabeloj ĉio estas fabela esprimo de la realeco) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia…

Mi amas la bestojn ekde infaneco. Dank’al mia patro. Ne kiel estas akceptata, pli ĝuste mi akceptas ilin egalrajte. Kaj mi ĉiam estas senpense certa, ke se mi returnos al ili, mi estos komprenata. Kaj fakte tiel estas. Pro tio neniam timiĝis de ili. Multajn okazintaĵojn mi povus rakonti – ekz., en mia apudurba loko vivadas kolubro (coluber natrix). Antaŭjare mi apenaŭ ne premegis ĝin sur la ŝoseo. Prenis ĝin en mia aŭto kie estis mia granda hundo. Klarigis (parole!) ambaŭ pri la situacio. Kaj neniajn problemojn dum la veturado. Alvenante mi lasis kolubron. Li plaĉis la lokon kaj restis. Nun, kiam mi vizitas mian somerdomon kaj matene prepariĝas trinki kafon la kolubro alvenas. Volviĝas sub mia seĝo kaj atendas mian parolon. Se mi silentas, ĝi levas kapon por kompreni kial… 🙂

Mi havis okazintaĵojn kun kolerigitaj hundoj (unuafoje eĉ kun incitita de sia posedanto – kun hundo mi senprobleme interkomprenis, sed kun la proprulo ne 🙂 ) kaj aliaj diversaj bestoj – inkluzive nigraj kornikoj. I.a., la indianoj konsideris la kornikojn tre saĝaj, ĉu ne?
En sekvonta afiŝo mi rakontos pri mia unua sovaĝamiko (kaj fotomontrigos al vi).

Bone – diros vi – eble tio estas eksordinaraj kapabloj, simile de geaŭguristoj. Mi ne opinias tiel. Ĉar mi jam estas certa, ke kaj la bestoj de diversaj specioj interkompreniĝas.

Sed pri tio alifoje – en sekvontaj skribaĵoj.

Homo kaj…homo

Kelkaj linioj de anonima nuntempa bulgara poeto “Chen”:

La homo ellerniĝis kaj treĝojiĝis al siaj scipovoj. Li vivis kun bonaj kaj favoraj najbaroj, neniu insultis lin kaj subtaksis lian povon. Ne posedis fusilo, sed neniam al li venis ideo havi. Li estis sole unu iomete ellerniĝita homo, kiu ĝojiĝas al la scipovoj, kiujn akiris.

Poste evidentiĝis, ke alia homo, kiu ne ĝojiĝis, havis pafilon – kaj tiel foriĝas la mondo kaj liaj akiritaj scipovoj…

Rezonadoj

motivataj de „Mediprotektado akuzata” en „Akvosfero” kaj rilataj ankaŭ al “Novaj superstiĉoj” en “bitakoro”.

Nur kiam elŝiras la lastan tigeton, nur kiam mortigas la lastan besteton la homo atentiĝos, ke la mono ne taŭgas por manĝado.”

Estimata Vastalto,
Kiam ni rezonas la problemon unuon devas memori – la mono! En nuntempa mondo ne ekzistas senpagata tagmanĝaĵo.
Malantaŭ – eĉ plej bonaj intencoj – ciam videblas mona fantomo. Ĉiam maskiĝas interesoj (gajnoj!) de tiuj, kiuj ilin realigas (aŭ haltigas). Ĉiam konvinkegos nin kiel bela estas io, kio…gajnos multege da monon (la lastan ne diros, kompreneble 🙂 ).
Antaŭ kelkaj da dekjaroj estis laŭdegata NH4NO3 – artefarita sterko. Kiom ĝi estas efektiva, kiel baldaŭ rikoltoj dekoble prigrandiĝos kaj la malsato estos forigita definitive…
Bone, sed la malsataj sur la Tero ne malmultiĝis. Sola rezulto finfine estis, ke denove la homaro veneniĝis. Kaj aperis nova modo – biologiapuraj nutraĵoj.
>  Dimandas min – ĉu GMO estas biologiapuraj?
La debatantoj estas prava – vera informacio mankas. Ni scias sole tiom, kiom nin sciigas. Normale esti tiel, sed
>  Dimandas min – ĉu specialistoj mem scias sufiĉe plene pri evoluo de GMO? Aŭ kiel l`artefaritaj sterkoj…
Imaĝi al si GM-homo kiu neniam malsatas. Bonege, ĉu ne? Sed
>  Dimandas min – kiel aspektos niaj posteuloj post nur 1000 jaroj? Kaj la Planedo?
Ĉu vi opinias, ke la mondo estas tio, kio ni vidas? Io kaŝita, nevidebla por ni sed verŝajne jam estigita ie, morgaŭ povus lokigi nin ie, kie al ni malplaĉegos. Ekzemple, inventoj pli misteraj ol plej sekretaj armiloj… Pesimisme, ĉu ne? Sed mi ne estas sola pesimisto:

Kurt Vonnegut en telefona intervjuo por bulgara gazeto “24 horoj”/ 10.05.2006
Demando: Ĉu Vi opinias, ke la homaro havas estontecon?
Respondo: Mi malopurtunas pleje pri l`estonteco de la planedo mem.
Demando: Videble Vi malbone opinias la homojn?
Respondo: mi opinias, ke ili estas tragikaj bestoj. Mi diris – la planedo devus savi sin de ni

“Devas ekzisti harmonio inter vegetaĵoj, bestoj kaj homoj. La homoj fantazias, ke estas grandegaj. Sed ne estas! Plej malbona, kiu spertis al la Tero, estas la homaro.” – diro de 10-jara bulgara talentulo-pentristino Amelia-Mira Markova. Penetro de infano!

Konklude:
“Ĉiuj ni dividas nian fundamentan homan rajton elekti kion manĝadi. La decidoj por uzado de GMO sur la nia tero devas esti demokratie prenataj, sed ne enkondukataj de apartaj farmistoj, burikratoj aŭ kompanioj. La decidoj povas esti eraraj kaj tial devas esti diskuteblaj por ŝanĝo kaj revalorigon.”
El “Berlina manifesto por liberaj de GMO regionoj kaj biodiverseco en Eŭropo” Berlino, 23 jan. 2005 j.

La tablo

Kie estas nia komenco? Nia, de la homaro. Kiel ni fariĝis “la piramidasupro”? Neniu scias certe. Eĉ tiuj, kiuj asertas ke scias. Sed iuj el ili diras “la Dio farigis nin”, aliaj – “el la simioj”, triaj elkosmaj farigas nin…
Normale – kiam ni malscias ion, supozadas. Tiom pli kiom malpli scias.
Bone, sed se “sciantuloj kaj povantuloj” unuavice supozas kaj poste serĉas pruvojn, ĉu mi povos fari samon? Ja mia ŝatata frazo estas “kaj la plej grandaj intelektoj estas homoj kiel ni – ne estas seneraraj”.
Laste – erari – scipovas ankaŭ mi. 😉 Do, mi supozas kaj ĉu miaj pruvoj kostas vi diros. Jen:

La tablo
– Nu, eksidu “sur” la tablo – invitis nin la dommastrino.
“Interese, kial ni, bilgaroj, diras “sur” sed ne “ĉe” la tablo?” – ekpensis mi – “Eble ĉar ĉiam preferas esti “sur”.”
La sekvintaj ojazoj ( 😉 ) forigis mian intereson pri ĉidemando. Sed en mia kapo daŭrigis zumadi muŝeto “la tablo, la tablo”… Kaj unutage mi decidis liberiĝi: kial tia tablo ne lasas min trankvila!
Estis kial!

Kia maniere la homo – unu el multenombraj neallogaj vivaĵoj – fariĝis potenculo de la Tero?
La plej grandega inventaĵo – la tablo!
Ĉu vi ridas? Ne rapidu! Pripensu:
La homo estiĝis homo kiam ekkomencis manĝadi ne kie trovis manĝadon, sed kune sur fiksita loko, “hejme”.
Ekde tiam diversaj pli fortaj bestoj ekestis kaj forestis, sole la homo estiĝis pli kaj pli forta kaj saĝa…dankeme la tablon.

En la fino de la malfacila tago la parenco kuniĝadis ĉe la tablo. Manĝante ili interparolis, rakontis plej intereson de tago, disdividis la taskojn por sekvonta tago – kiu laboros, kiu gvidos ĉe la tablo… 😉
Iom post iom la tablo estiĝis la plej grava punkto en la vivo de la homo – simbolo de io tre grava. Interalie, ĝi jam fariĝis objekto, ne nur loko. Kaj iom post iom tiom varia, ke nun eble neniu povos finnombri ciujn variecojn. Kvadrata, ortangula, triangula, ovala, ronda, longa, centra, randa, komuna, familia – kia ajn adjektivon vi pripensis ĝi konvenos!

Ĉe tia grava loko neeblas sidiĝi kiel ajn – aperis rangogrado de siĝlokoj.
Ekkomencis ankaŭ aranĝado, ordiro… Kiu kie devas siĝi, kiel priservas, kiel manĝadas – tute scienco.

Kaŭze de la tablo estiĝis nova profesio – kuirarto. Kuiri ĉiuj scias sed unuaj scipovas! Pri la plej spertaj kuiristoj nun scias eĉ tiuj, kiuj neniam manĝis iliajn manĝaĵojn.

Tiel la tablo fariĝis fundamento de la homaro. Kaj nun la vivo estas malebla sen ĝi. Al kie vi returnis sin ĉiam vidis ĝin – ĉe la tablo, sur la tablo, sub la tablo…
Jes, ankaŭ sub la tablo – amata loko por la infanoj, vera vivlernejo… 😀

Mi vivis en Esperantujo

La pasinta tempo de la titolo ne estas eraro, karaj gesamidianoj. Mi rakontos ai vi kiamaniere mi estiĝis civitano de Esperantujo antaû ĉirkaû 50 jaroj – kiam мi estis civitano en la plej-granda lando en la Mondo, granda kiel la Planedo.

Unuafoje mi informatiĝis pri Esperanto en gimnazio. Unu el la miaj profesoroj estis multe speciala. El tiuj, maloftaj, kiuj interese rakontas al la lernantoj ne nur lecionojn sed ankaû ĉion, kion por ili mem estis interese ekscii. Pri la ellaboro de miniaturaj modeloj (hufofero por pulo!), pri mikroskribo (la tuta letero ŝajnas makulon de malpura fingro sur la papero!), pri la stenografio (skribi pli rapide ol paroli!), pri Esperanto (la gramatiko enteniĝas sur postkarto!)…
La stenografio mi ellernis unuan per meminstruilo. Terurante la ceterajn profesorojn – ja por ili miaj streketoj estis nekompreneblaj kaj tro ĝustaj citatoj de ili vortoj, he…

Esperanto revenis ĉe mi 10 jaroj pli malfrue, kiam mi jam estis familigita. La motivo estis stulta – unuafoje mi kaj mia edzino tre malfacile evitis riproĉado en la tramo. Hejme, rememorante okazon jam humore, iu el ni diris: “Kiel bone estus se oni povis interparoli nekompreneble por la ĉirkaûaj.” Kaj mi tuj ekrememoris la efekton de stenografio kaj la facilecon de Esperanto!

La bugaroj diras: “Dirite – farite!”. Per dozo humoro kaj kuriozemo, sed sufiĉe intenzive ni ekagis.
Realigi aventuron ne estis malfacile por nia surprizo. Ĉiatempe (la komenco de la 60-aj jaroj) esperanta movado en Bulgario estis forta, subtenata de la ŝtato. Fakte, bulgara parto de esperantujo ĉiam estadis impona kaj tre aktiva. I.a., nun ankaû. La Bulgara esperantista movado kaj la bulgaraj esperantistoj ne suferis domaĝon pro malpermesoj kaj persekutoj en la epoko de socialismo, kontraûe – estis tolerataj. Kaûze de serioza tradicio – Bulgara Esperanta Asocio, la Societo de l,abstinuloj (de alkoholo) kaj sporta societo “Junak” (<Юнак> (bulgare) – tre forta, sed bonema viro) ĉiam estis sub la influo de la Bulgara komunista partio, speciale kiam ĝi estis persekuta kaj malpermesita en reĝa Bulgario. Oni estis ordinare multaj famaj (eĉ monde) intelektuloj esti esperantistoj. Ekz., dum mia studentado mia profesoro estis la mondkonata bulgara muzikologo akad.prof. Stojan Dĵudĵev – sperta esperantisto, eĉ ĉefa redaktoro de revuo “Scienca mondo”.
Tiutempe (la komenco de la 60-aj jaroj) en Bulgario oni eldonis librojn, lernolibrojn, vortarojn kaj kelke da gazetojn kaj revuojn en esperanto. Eĉ la plej-luksa “reklama” revuo “Bulgario” (eldonata en kelke da lingvoj por disvastiĝo en fremlando) oni havis esperantan varianton. Estis posible ankaû aboni fremdlandajn esperantajn eldonojn. I.a., kaj nun en Bulgario aperas kelke da esperantaj eldonaĵoj, la plej fama el kiuj “Bulgara esperantisto” – seninterrompe eldonata ekde 1919 j.!
Sed mi reveniĝu al mia propra rakonto. Tuj ni trovis kie lerni la lingvon – per la helpo de nia konatulino, kiu oficiis en la direktado de Bulgaraj poŝtejoj, ni enmatrikultiĝis en kurso por oficiistoj de la Ministerio de poŝtoj kaj komunikiĝo.
La partoprenantoj estis sufiĉe heterogenaj rilate al aĝo kaj instruado – kursano estis eĉ unu mezaĝa miliciano el gardistaro de la Ministerio, kun unuagrada instruado. Simila situacio en kiu ajn fremdlingva lernakurso provokus sole ironiojn kaj dubojn, ke vi estiĝis en ĝusta loko. Sed jam la unuaj lecionoj montrigis nin, ke ĉi-estas io unika. Antaû ĉio, niaj atendoj estis superigataj: la gramatiko vere enteniĝas sur postkarto, ellerni ĝin ne estas problemo (eĉ por la miliciano!) kaj sciigante ĝin vi jam “fariĝas esperantiston” sendepende ke ankoraû scias tro malmulte da vortojn – oni sufiĉas havi bonajn vortarojn. Tiaj estis aĉeteblaj – “Bulgara-esperanta vortaro” kaj “Esperanto-bulgara vortaro”enhavantaj pli ol 30000 titolvortojn ĉiu (ili ankaû ĉi-nun helpas al mi). Oni povis aĉeti eĉ poŝaj vortaretoj 9 / 6 centimetroj – tre simpatiaj kaj taûgaj.
Finfine la rezultato de la kurso estis, ke neniu forlasis, ĉiûj “ekparolis” kaj…novaj amikecoj. Ja se vi akiris ion tiel interesa kaj unika estu volanta montrigi ĝin? He, ni longtempe renkontiĝadis por babiladi. Kutime je kafejo – tre agrable estis vidi la mirigitajn rigardojn ĉirkaûe…

Ĉiu-ĉi por mi tamen baldaû retitiĝis al io multe pli grava kal interesa – mi malkaŝis “Interreto” de tiama epoko!
La esperantaj gazetoj de tiu ĉi epoko kutime havis 1-2 paĝojn adresoj por korespondado. Tentita de la “ekzotikeco” (por ni en Bulgario), mi kuraĝiĝis skribi (vivu la vortaro! ) al geesperantistoj el Cejlono, Kameruno, Urugvajo… Kaj “dronis”! Post unu jaro mi jam interkorespondadis kun pli ol 100 esperant-geamikoj en preskaû ĉiuj anguloj de la mondo. Kun iuj de ili mi havis eblecon konatiĝis reale, intergastiĝis… Kaj eĉ mia korespondanto el Italio edziniĝis por nia amikino, kiu devis tre eksprese ellerni esperanton – ja ĝi estis iliaj “geedza lingvo” komence.

Dum deko da jaroj intensa korespondado oni igis diversajn amuzigajn okazintaĵojn. Jen unu:
Inter la unuaj miaj korespondantoj estis gimnaziano el Cejlono al kiu mi abonigis kelkajn esperantlingvajn eldonojn (tiam en Bulgario estis eble). Dezirante kviti, li ruze demandis min interalie ĉu ni trinkas teon kaj ĉu estas konata al ni cejlona teo. Kelkaj monataj post mia jesa respondo mi surprize ricevis grandampleksan postpakaĵon el Cejlono – grandan kartonskatolon plena je dekduo papera sakoj ŝutata cejlona teo kaj diligente alskribitaj. Kaj leteron: mi sendas al Vi specimenojn, skribu al mi kiuj plej plaĉas al Vi por ke mi sendu de ili! Kompreneble, mi dankeme respondis ke la liaj “specimenoj” sufiĉos al mi kaj la miaj amikoj dum kelkaj da jaroj, ja ni plezurplenaj trinkos bonegan cejlonan teon, sed kiel ordinaraj homoj ne banos sin en ĝi.
He, rilate poŝtsendaĵoj – iufoje formalaperis iuj el ili, ne ofte. Ekz., sciante pri la mia inklino al la malvarmaj bataliloj, mia korespondanto el Kubo sendis al mi <maĉete>, kiun mi neniam vidis. Tamen la 3 miniaturaj modeloj de spadoj el Toledo (Hispanio) nun ankoraû estas antaû mi sur la mia tablo.

Tiel ni vivis iam en Esperantujo. Gaje, amuze kaj….ne facile. La junuloj el vi malfacile imagos al si kio signifas manuskripti ĉiutage poŝtleteron (ofte ne nur unu!), ke ankoraŭ iri en poŝtejo sendi gin!

Hodiaû, dum la distanco de la tempo, mi bone komprenas ke la vivo en Esperantujo donis al mi ne nur imociojn, sed iom multe pli grava. Ĝi farigis min pli bonan, pli kunsenteman, pli kompateman, pli pretan kompreni la aliajn – unuvorte, veran normalan eton de la homaro.
Dankegon, Esperanto!
(Ĉi skribaĵo estis publikigita en ”tejo tutmonde” numero 116-117 (2006:2-3); jaro 24)

Poste, bedaûrinde, iom post iom cio foriĝis. La vivo okupas min… preskaŭ 40 jaroj. Nun mi revenas en Esperantlando. Al mi mankas la ordinaraj homaj interparoladoj…

Pri la blogo kaj mi

Saluton, geamikoj!
Zamenhof estis granda humanisto. Kreante esperanton li ne estis pensata pri lingvo, li pensis pri la homoj! Pri tiuj ordinaraj, ofte duonkleraj homoj, kiuj estas fermitaj en sia limigita mondeto pro la lingvo. Al ili li deziris doni lingvon por interkompreno. Por ordinara, amika babilado kun kiu-ajn homo sur la Tero.
Tial li substrekis simplecon. Mi pensas, ke sian lingvon li konstruis sur du fundamentoj: simpleco kaj komprenebleco.
Nu, dankeme mi profitos.
Mi ne estas lingvisto. Mi lingvapraktikulo. Eble mi ofte eraros lingve, sed mi klopodos esti ĉiam komprenebla.
Ĉi blogo estos pri homa ĉiutaga vivo. Eble por vi estos interese?
Babiladi por koniĝi, geamikoj!

Mi estas
…ordinara homo. Samkiel kelkaj da miliardoj sur la Tero. Mi nomiĝas Vasil Konstantinov, loĝas en Sofio, Bulgario kaj estis muzikisto. “Estis” ĉar mi antaŭ 15 jaroj pensiuliĝis. Nun mi estas simple maljunulo. En mia bulgarlingva blogo oni skribis “Unu avo en la blogoj”. 🙂
Esperanton mi eklernis antaŭ 50 jaroj. Sole por ke interparoli kun iu homo el Finnlando, Kolombio, Japanio aŭ Jamaiko. Kaj igis! Tiutempe, kiam Interreto ne ekzistis kaj la homoj interligiĝis per manskribitaj leteroj. Kiel – vi komprenos de mia unua skribaĵo
Ordinara…kaj “La grafo”?!? Vi estas pravaj ekrideti. Necesas klarigon.
En Bulgario ekzistas kutimo nomigi kromnomon. La apuduloj nomigas vin kaj ne havas saviĝon. Ofte tiel kontaĝa (se estas ĝusta), ke ĝi eĉ transformiĝas en familia nomo por la posteularo.
Do, “la grafo” nomigis min dum la infanaĝo kaj ĝi restis tutvivon ĝis nun – eĉ mia filino iufoje alvokas min tiel… 🙂
Mia bulgarlingva blogo ankaŭ nomiĝas “La Grafo” (Графът).