Archive for the ‘amuzoj kaj humuraĵoj’ Category

Ridante, ek…

Ĉe Andy en ipernity mi vidis tre amuzan filmeton kie estas filmita unika okazintaĵo.

Vere gaiĝita, mi decidis montri ĝin al miaj bulgaraj amikoj por ke ili ankaŭ amuziĝas.

Ĝis kiam mi serĉis ligilon por neipernityuloj kaj trarigardis kelkfoje la filmeton, en mia kapo alvenis neinvititaj pensoj kaj diversaj demandetoj. Kaj mi decidis sciigi vin, jen:

–                          Ĉu bravulo devas esti por tia aventuro aŭ havi sufiĉe frenezaĵpretan kapon? *

–                          Kial la virbovo atakas furioze sed tuj post kiam la homo falas ekatentas ne vundi lin? Se vi enrigardas atente, vi rimarkis, ke la taŭro eĉ atentas ne treti lin…

–                          Ĉu estas eble, ke la besto (virbovo) povas rezoni kaj aliformi siajn agojn laŭ cirkonstancoj? Atentu – ĝi ne penas kornobati, sed atente traŝovas sian kornon en pantalono. Kiam la kontraŭulo estas danĝera, jen kiel kontraŭagas la taŭroj

Mi disponigas al vi respondi mem, miajn respondojn ne skribos. 😉

Sed mi deklaras:

Mi aplaŭdas la taŭron, li trovis plej ĝustan solvon! Ne ekzistas pli efika maniero forkurigi viron. 🙂

_______________________

El bulgarlingvaj komentoj:

  • Miajn estimojn al la virbovo! Atentu – ĝi malkontentiĝas per la pantalono, sed precise demetas ankaŭ kalsonon! Kaj pendigas ĝin al sia korno por ke estu videblaj de ĉiuj. 🙂
  • Tio ĉi ne estas elmontriĝo de neinteligenta estaĵo! La taŭro bone scias kion fari kaj kiel!

_________________________

* Kion mi deziras diri – en  “frenezaĵ kapoj”… 🙂

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson, facile estas:

Multe en malmulte

En bulgarlingvaj blogoj oni ludas unuavide amuzan intelektan ludon “Nova literatura formo – minirakonto.

Mi pensas, ke ĝi estus utila por riĉigo lingvajn rezervojn – ja devas trovigi lakonan esprimon! Ĉar plenumota tasko estas skribi rakonton ĝuste de 50 vortoj.

Multe en malmulte – rakonto devas esti enhavoplena!

Mi proponas al vi provi.

Jen mia provo:

Al mi donacis blogon. Iomtempe mi alrigardadis suspekte. Finfine kuraĝiĝis kaj eniris. Nun mi havas problemon – ne povas eliri. Alskribi ion saĝan, gastigi interesajn vizitantojn, mi mem aliru gaste… Tio estis kvazaŭa, virtuala mondo.

–          Mensogo – diras mia kato – ĝi estas eĉ tute reala. Vi delonge forestas kaj mi atendas malsata!

Kaj ankoraŭ unu:

Mi naskiĝis kaj mortos.

Intertempe mi eksciis ridadi, ploradi, perdigi tempon de mia patrino, kolerigi mian patron, fari domaĝon, esti hezitema, senhezita, ruza, fidela, mensogema; ami, malami, malŝati, gajni monon; ke ekzistas ununura virino, la idoj estas zorgo, la nepoj – amsento, pasioj ĝistempe, la saĝo eterna.

Kio okazos la eksciitan?!?

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

Ni komencu la 10-n ridetantaj

Interparolo:

–          Ĉu vi imagas – ĉijare Novjaro estas en vendredo.

–          Ne-e! Se nur ne estu ankaŭ la 13-an…

_______

Memfida diletanto direktis ironian demandon al Lichtenberg – ĉu li povas klarigi la diverson inter tempo kaj eterneco.

–          Tempo estas – respondis trankvile la filosofo – parto de la mia okupiteco kiun mia respondo forigas, sed eterneco estas tio, kio nesufiĉos por vi kompreni…

_______

–          Sinjoro advokato, mia najbaro ofendis min.

–          Kion li diris al vi?

–          For al la diabloj!

–          Kaj vi kion faris?

–          Mi venis al vi…

_______

Alexandre Dumas – patro, sciata kiel granda frandemulo, vespermanĝis ĉe riĉulino. Post la fino de modesta vespermanĝo, adiaŭante lin la damo demandis:

–          Kiam Vi plezurigis min denove vespermanĝi ĉe mi?

–          Tuj! – abrupte respondis Dumas kaj revenis al la tablo…

_______

–          – Saluton, Vasil! Mi deziras konatigi Vin al la mia kuzino.

–          Dankon, sed mi konas ŝin.

–          Ĉu ne? Ekde kiam?

–          Antaŭtempe ŝi estis ankaŭ mia kuzino…

_______

–          Kial vi teil malvigliĝis?

–          Antaŭnelonge mi demandis mian patron pri la plej granda stultajo, iam farita de li.

–          Kaj?

–          Li nur ekrigardis min sen diri ion…

_______

–          Ĉu bieron? – demandas la kelnero ĉiama kliento.

–          Ne, mi estas per aŭto. Nur mineralakvon.

Post iom la kelnero revenas alportante bieron:

–          Vi povas senzorge eltrinki la bieron! Iu forŝtelis vian aŭton…

_______

En monaĥejo:

–          Ha, viaj monaĥoj fumas dum la preĝoj?!? Ni demandis la Sankta Sinodo ĉu oni povas fumi dum la preĝo kaj ili malpermesegis!

–          Al ni ili permesis. Ni demandis: “ĉu ni povas preĝi dum ni fumas?”

_______

En bicikla magazeno:

–          Mi intencas aĉeti biciklon por mia edzino. Ĉu vi povas konsili min?

–          Ĉu vi deziras surprizi ŝin?

–          Kompreneble! Ja ŝi atendas aŭton “Mercedes”…

_______

Kliento en restoracio mendas porcion da fiŝo. La kelnero alportas, sed la fiŝo en la telero estas ege kurba.

–          Kial estas tiel kurba tiu fiŝo? – demandas kliento.

Ja…ĝi estas tia, ĉar kaptis ĝin ĝuste en la riverkurbiĝo…

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

Por bonhumoro

Rigardu pozitive – por vivantoj en kavernoj la mallumo estas vivofonto.

Optimisma antaŭvido en la krizo: la novaĵmedioj ne estas danĝeritaj – la mondaj rezervoj de skandalaj novaĵoj estas neelĉerpeblaj.

Se vi tralegis, ke io estas malutila por via saneco, atendu – la priinteresitaj firmoj jam mendis esploradon kiom ĝi estas vivutila.

Ĉe tiom bona opozicio el kie aperias tiaj malbonaj regantoj?

Bona civitana socio estas tio, kio tuj protestas kiam la politikistoj diras.

Protestu positive!

Europo serioze atentigas Bulgarion ke estas sub ĝia nivelo, aparte en la korupto.

Amikeco 

Amo 

Familio karotoj 

Eraro 

Kapto 

Bongusta! 

Troiginta 

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson: