Proksime al mia domo troviĝas malgranda agrabla kafejo. Jam dum kelkaj da jaroj mi kutime komencas sian tagon frumatene eltrinkante tason da kafo. Ĉiutage, senescepte!
Iom post iom estiĝis grupeto – amika medio de konstanta reprezentantaro.
Antaŭ monato, alproksimiĝante kafejon mi vidis tra la vitrino la amikinojn “konspiri” kliniĝantaj super kelke da belegaj piroj, eligitaj de saketo sur la stando.
“El kie ili estas?” – pensas mi – “Oni povas selektiti el kelkaj da kilogramoj por reklamo aŭ foto, sed kial? Ja en kafejo nevendaspirojn, ĉu?”
Piroj por reklamo
Mi eniras kaj de la pordo:
– El kie estas tio miraklo? – demandas.
– Mia rikoltaĵo – respondas la ridetanta vendistino Ceca (ŝi loĝas en la ĉirkaŭaĵoj de Sofio) – alportis iom por vi.
– Ho Vi, brave! – diras mi – Sed ne estis necese embarasiĝi elektante ilin, ili evideble estas tre belaj. Ĉu de unu fruktarbo ili estas?
– Kia fruktarbo, la mia tuta ĉirkaŭbarilo estas superŝutita. Kaj nenio mi elektis, ĉiuj estas samaj.
Mi rimarkis – Mariana kaŝridetas ĝis kiam mi prenas piron kaj komencas trarigardi ĝin. Ŝajnas tute normala piro, nur ke estas malorde perfecta.
La lasta repliko de Ceca atingis min ĝuste kiam la pirtigeto iom embarasis min. Kaj mi komprenis, kaj ankaŭ ne povis ekkredi:
La piroj evidentiĝis dekoraciaj lagenarietoj!
Mi estas vidinta plej variajn lagenarietojn.
Sed tiajn mi neniam vidis.
– Prenu por si – diris Ceca.
Kaj mi prenis. Rigardu ilin:
La pomo estas vera
Nia hejma ceremonimajstro Milĉo: “Kio interesa ĉi troviĝas, ke li fotas?”
Ĝis kiam mi skribis suprajn liniojn mi pensis, ke eble malsukcesos interpreti veran impreson de la realaj lagenarietojn.
Venis en mian kapon ankaŭ ke imitaĵo povas esti perfecta kaj vivi sian vivon. Ĉio dependas de majstreco…
Ekzemploj multaj, mia estas muzika – el fama opero majstre farita baleton!
La fame konata baletistino Maja Pliseckaja en la baleta suito Carmen
Lastaj komentoj