Hundo en la mamzono.
(rakonto, inda esti kristnaska, de mia fratino Munikontin
bulgarlingve):
Antaŭ 20 da tagoj mi renkontis mian konatulino. Bone talenta ĉe la regiono de la mamoj. Eĉ ege! La silikonmamuloj envias! 🙂
Estas varme kaj ŝia bluzo estas malfermita.
Ni interparolis pri tio kaj alio kaj subite ŝia ĉebrusto strange ekmoviĝas! Enigas mi rigardon – io moviĝas!
Senrompi paroladon ŝi ŝovas la manon ene kaj ion alĝustigas. Aŭskultas ion kiel “miaŭ”…
Kion fariĝas?!?
Eble mi ŝajnis sufĉe konfuzita kaj ŝi diris al mi “vi ne atentu – vekiĝis”…
Nu, mi tiam malpacienciĝis!
– Kiu vekiĝis?!
– Denĉo.
– ?!? Kio estas tio “Denĉo”?
– Malgrandigite de Najden. (trovita, trafita)
Kaj ŝi rakontis al mi…
Ia vespero, reveninte hejmen, ŝi ekaŭdis strangan ploron apud vojo. Enŝovis la arbustejon ŝi trovis en taseto por kafo ĵusnaskitan hundeton. Tute malvarmegita! Ŝi ekprenis rapide ĝin kaj sole pri kio ŝi divenis fari estis enigi ĝin en sia sino por varmigi ĝin.
Hejme ĉiuj (memkompreneble 🙂 ) unuvoĉe deklaris, ke ŝi estas freneza kaj malfeliĉa undeto nepre mortos. Siaflanke ŝi ambiciis kaj dirism ke ne permesos tion!
Kai komencis doni nutraĵon al ĝi ĉiujn 20 min. per gutilo. Tagnokte!
Ĝia domo estiĝis ŝia sino – ŝi enigis vindotukon en sia mamzono. Ja ŝi devas iri al laboro!
Antaŭhieraŭ mi denove renkontis ŝin. Denĉo ankoraŭ estis en “sia domo”. 🙂 Ekvidinta, ĝi provis elrampi aŭskultante niajn voĉojn por vidi “kio okazas”. Sed ĝia ungetoj similas pinglojn…
Ĉu vi komprenas? La hundeto estas ĉiam ĉe ŝi!
Por tiuj, kiuj diros al si “ne havis laboron kaj…”:
Mia konatulino laboras multe por malmulte da mono kaj dum “libera tempo” estas purigistino en loĝejbloko. Loĝas kun sia familio en malgranda loĝejo.
………………………..
Tion rakontis mia fratino en sia blogo.
Unikegan bonŝancon havis la hundeto, ĉu ne? Preskaŭ neebla!
Sed ne malpli nekredebla estas l’animo de tiu ordinara virino…
Posted by Bizomy.com on 25 Decembro 2010 at 1:01 ptm
Domo…
Posted by Väčesláv Ivanov on 25 Decembro 2010 at 9:04 ptm
Similaĵo okazis antaŭhieraŭ pri mia edzino en la vintra tramo. Ŝi veturigis nian hejman katon al kata kuracisto; por ke la kato sentu sin varme, ŝi metis lin sub la jakon — kaj li grupiĝis ie ĉe la ventro, forte ŝajnigante, ke la juna virino estas graveda.
Kia ja estis ŝoko de la kunveturantoj, kiam li, la nevidebla kato, komencis panike moviĝi sub la jako, kiam la tramo brue ekveturis… :))
Posted by Erna Njango on 19 Januaro 2011 at 6:07 ptm
You actually make it appear really easy with your presentation but I in finding this topic to be really something which I believe I might by no means understand. It seems too complex and very vast for me. I am having a look forward in your subsequent post, I’ll try to get the cling of it!
Posted by Piotr on 17 Februaro 2011 at 7:23 ptm
La hundeto ricevis vivan bonŝancon. Rakonto vere interesa.
amike.