Archive for Decembro, 2010

Bonŝanco, inda por Gines

Hundo en la mamzono.
(rakonto, inda esti kristnaska, de mia fratino Munikontin
bulgarlingve):

Antaŭ 20 da tagoj mi renkontis mian konatulino. Bone talenta ĉe la regiono de la mamoj. Eĉ ege! La silikonmamuloj envias! 🙂

Estas varme kaj ŝia bluzo estas malfermita.

Ni interparolis pri tio kaj alio kaj subite ŝia ĉebrusto strange ekmoviĝas! Enigas mi rigardon – io moviĝas!
Senrompi paroladon ŝi ŝovas la manon ene kaj ion alĝustigas. Aŭskultas ion kiel “miaŭ”…
Kion fariĝas?!?

Eble mi ŝajnis sufĉe konfuzita kaj ŝi diris al mi “vi ne atentu – vekiĝis”…

Nu, mi tiam malpacienciĝis!

– Kiu vekiĝis?!
– Denĉo.
– ?!? Kio estas tio “Denĉo”?
– Malgrandigite de Najden. (trovita, trafita)

Kaj ŝi rakontis al mi…

Ia vespero, reveninte hejmen, ŝi ekaŭdis strangan ploron apud vojo. Enŝovis la arbustejon ŝi trovis en taseto por kafo ĵusnaskitan hundeton. Tute malvarmegita! Ŝi ekprenis rapide ĝin kaj sole pri kio ŝi divenis fari estis enigi ĝin en sia sino por varmigi ĝin.

Hejme ĉiuj (memkompreneble 🙂 ) unuvoĉe deklaris, ke ŝi estas freneza kaj malfeliĉa undeto nepre mortos. Siaflanke ŝi ambiciis kaj dirism ke ne permesos tion!
Kai komencis doni nutraĵon al ĝi ĉiujn 20 min. per gutilo. Tagnokte!

Ĝia domo estiĝis ŝia sino – ŝi enigis vindotukon en sia mamzono. Ja ŝi devas iri al laboro!

Antaŭhieraŭ mi denove renkontis ŝin. Denĉo ankoraŭ estis en “sia domo”. 🙂 Ekvidinta, ĝi provis elrampi aŭskultante niajn voĉojn por vidi “kio okazas”. Sed ĝia ungetoj similas pinglojn…

Ĉu vi komprenas? La hundeto estas ĉiam ĉe ŝi!

Por tiuj, kiuj diros al si “ne havis laboron kaj…”:
Mia konatulino laboras multe por malmulte da mono kaj dum “libera tempo” estas purigistino en loĝejbloko. Loĝas kun sia familio en malgranda loĝejo.

………………………..

Tion rakontis mia fratino en sia blogo.

Unikegan bonŝancon havis la hundeto, ĉu ne? Preskaŭ neebla!

Sed ne malpli nekredebla estas l’animo de tiu ordinara virino…