En “Infanoj!” mi montris foton de mia virtuala amikino kies filineto estas malsana pro leŭkemio. Ĝi estis farita ĝuste kiam la vivsavantaj kuraciloj mankis en Bulgario kaj la situacio estis tro tragika. Dank’al retamikoj ni sukcesis liveri kuracilojn por la tuta periodo de la kuracado kaj nun mi ĝoje povas diri, ke ĉio progresas pli kaj pli bone. Mi estas tre feliĉa! Jen iuj el fotoj dum diversaj monatoj:
=============================================================
Bedaŭrinde, nenio bonan oni povas diri pri evoluo de la problemo en Bulgario. Io pli – “la reformoj” de la ministaro tre malbonigis situacion kaj nun la kuracistoj pretas strikon pro maleblo kuraci kaŭze de manko da mono.
Lastaj komentoj