Archive for Julio, 2010

Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!

“Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!” tralegis mi antaŭtempe.

Vere, ni ne vivas eĉ en la 20-a. Ankoraŭ des pli antaŭlonge estis kiam ni vivis en grotoj.

“Tio ne gravas” – pensas mi – estas grave, ke ni konvinkitece marŝas antaŭen!

Sed…se iu marŝadas sen orientado (tra dezerto, ekz.) li iras direkte antaŭen kaj aliras…el kie ekmarŝis! Ĉu ni havas orientiĝon? Aŭ jam ŝvebas malantaŭen sur senelira cirklo?

Mi jam skribis mian opinion, ke la homo apartiĝis de la besta mondo kiam komencis zorgi pri sia animo. Kiam li ekkomencis penradi, dancadi kaj kantadi.

Ĉu iu el ni (ne profesiulo!) rememoras en la nuntempa mondo pri tiaj aferoj? Ĉu vi, karaj geamikoj, kantadas al viaj idoj, rakontadas fabelojn kaj interesajn okazintaĵojn al ili, ludas kaj dancas kun ili? Aŭ la TV, la komputilo kaj stebita faldo! Dum ni samtempe mono, mono, ĉiam ankoraŭ mono. Por la panpeco, por la manĝaĵo, por dominado similajn al ni…

Vere, ne estas facile. Por ke ni havas por si mem, ni devas ellabori multfoje pli – havi por tiuj, kies laboro estas preni pli grandan parton de la ellaborita. Ni donas ĝin al ili murmurante, sed ankaŭ kun espero, ke iam ni estos en la ilia nombro… Kiel diris Eugene V. Debs “Riĉaĵo – tio estas la ŝparaĵoj de multaj en la poŝo de unu”. Do, ĉiu el ni esperas, ke estos tiu “unu”…

Kaj tiel, rapidmarŝante antaŭen…male sur senelira cirklo?

Jes, ankaŭ nun estas homoj en homaro, kiuj diras: “He vi, haltu, ni marŝadas erardirekten!” Sed kiu aŭskultas ilin – ja ili estas inter malriĉuloj, ne povas esti alie…

Ĉu do ne vivas ni en la 19 jarcento, ha!, en la 21-a ni estas! Kaj pli kaj pli rapide ni ŝanĝiĝas genetike, kiel estis skribita en ia informaĵo pri sciencaj esploroj. Eĉ baldaŭ oni povus enmeti kromprogrametojn en niaj kapoj – kiel fiere skribis en alia loko…

Genio kaj geniulo

La invento konsistas en tio, vidante ion, kion ĉiu vidis, ekpensu tion, kion neniu ekpensis.” Albert St-George

La bulgaroj diras la samon pli simple: ĉiuj scias ke tio estas maleble, venas stultulo kiu ne scias kaj faras inventon. 🙂

La scivolemo movas progreson.

La sekreto de la sciencistoj estas, ke donas al si senrespodan demandon kaj ne rezignas ĝis kiam ne respondas. Se sukcesas – fariĝas genioj, se ne – antaŭuloj de genioj… 🙂 Enigme estas, ke plej ofte la demando havas nenian praktikan valoron en momento, sed posttempo fariĝas tro grava.

La fundamentuloj rulmovas la neĝbaleton kaj jen – la lavangego estas preta. Ĝin faras geniuloj, la homoj kapablaj rigardi de alia vidpunkto. Iliaj aĵoj plibonigas la homa vivo.

Pri unu el ili mi rakontas.

Tiuj ĉi tagoj mi hazarde rimarkis bulgarlingve „И все пак тя се върти…”  (Kaj malgraŭ ĉio ĝi turniĝas…).

Danke de la interesiga titolo mi eksciis pri unu homo kun granda animo kaj granda menso.

Menso kaj animo. La fundamenta kaŭzo por unu granda kaj samtempe simpla inventaĵo. Tiom simpla, ke mi miris kial ĝis nun neniu divenis. Kaj mi komprenis: necesas grandegan animon kaj ĝustan menson. Kaj homamon!

Do, vi vidu mem:

Q Drum

Q Drum Tri Film Productions, Inc. 


La reganto de la vivo

Varmege. Deziras nenion. Por ke ne malkomponiĝas, plej bone estos sidi ien pli malvarmetan kun frosta trinkaĵo kaj saĝumi. Intelekte labori… 🙂

Mi tiel faris kaj jen rezulto:

Naskiĝante ni estas pura blanka paĝo, sur kiu tuj komenciĝas enskribaton de nia individua karakterizo. Kiaj personoj ni estos kaj kia estos nia sorto dependas de tio, kiu kaj kion enskribadis, kion ni aldonadis.

Ĉu vi konsentas?

Aŭ vi opinias, ke ni alvenas sur la Tero kun antaŭe horare priskribita sorto – ĝis la tagoj kaj horoj?

Mi ne riskas juĝi.

Sed en ambaŭ okazoj ni konsumas nian propran vivon, ĝi estas nia kaj neniu povas regi gin.

Sed ŝajne ne estas tiel…

Ĉu pro varmego aŭ pro frosta trinkaĵo, al mi subite ekbrilis ke ni, homoj, dum la tuta sia vivo estas subiĝemaj plenumantoj de la volo de absoluta reganto! Liaj senvolaj sklavoj. Ekde ekploro post naskiĝo gis la morto eĉ sekundo de nia vivo sen ĝia kontrolo malekzistas.

La reganto de la homo, tiu absoluta tirano, nomiĝas sento.

 

Neniam ni spertas ion, neniam faras ion sen en ĝi sidis sento. Ĉu kiel ega aŭ eta emocio, ĉu trankvila, kaŝita, nevidebla, nesentebla eĉ por ni mem – ĉiam ĝi estas.

Kiel ĉiuj sklavoj, ni provas ribeli kontraŭ ĝia tiraneco. Profesorojn kaj lernejojn ni kreis – instruigi nin “malobei al ĝi, superstari, premi, gvidi ĝin” k.t.p. elpensaĵoj. He, ni gvidos ĝin – kiom la ridigisto gvidas la reĝo!..

Filozofoj kaj psikologoj saĝumas temon. Tio kaj alio – se nur ne devas konfesi, ke la sento ĉeestas en fundamento de nia tuta esenco, agado, vivado. “Ĝi havas gravan rolo por konduto de la homo.” Kia rolo, he vi, la sento gvidas la tutan nian konduton ekde komenco ĝis la fino niaj!

Ĝi devigas nin

–          Malesperiĝi, spite de ĉia logiko;

–          mortigi ninsimilulojn kontraŭ ĉia logiko nur ke ia teamo gajnis ludo per balo;

–          penegi kiel frenezaj lerni ian muzikinstrumenton ĉar ĝuste nia sento ne povas sen muziko;

–          malsupreniĝi terurprofunde en la tero aŭ grimpi sur neeble altaj montosuproj nesciate kial;

–          mortigi sian idon kaj akcepti la sorton de nekonataj infanoj kaj homoj kiel nia propra;

–          ekrideti kaj bonsaluti al nekonatuloj;

–          pardoni aliajn kaj sin malsenkulpigi; kontraŭe;

–          subpreni nin la penso, ke ĉiujn 5 sekundojn unu infano mortas pro malsato sur nia planedo;

–          deziri por si ankoraŭ pli, kaj pli, kaj pli, bone sciite, ke tio signifas malpli, kaj malpli, kaj malpli por iuj;

Ankoraŭ sennombraj “Ĝi devigas nin”. Se vi deziras – en tia varmego devigas min skribi tiajn fantasmagoriojn en mia blogo kaj vin – legi ilin… 🙂

Sed tio ankoraŭ ne estas la plej malbono!

La sentoj havas sian “socion” kun fortuloj kaj “ĉefoj”. Ili estas kapablaj mobilizi la sentojn de pacema kaj amikema popolo kaj instigi ĝin mortigante multe da homojn sklavigi alian paceman kaj amikeman popolon. Posttempe neniu el tiuj ordinaraj homoj ne povas diri logike kial li faris tion…

Ĉu tiel obeemaj ni restos ĉiam? Ĉu nia produnteco estas nenio!?

Ĉiu reganto havas malforton!

Ĉiu homo havas forton!

Nia forteco estas la saĝo, ne restu la sentojn senkontrole gvidi vin!

La monda milito

La lasta monda milito finiĝis.

Ĉiuj atributoj estis disponeblaj por unu serioza milito – fortaj armeoj, strategoj kaj taktikistoj, nova armilo (kiu surprizadis flugante ne al kie estas elpafita), ĉefroluloj kaj perfiduloj, laŭtegaj blovorkestroj kaj, kompreneble, altranga orakolo antaŭvidanta senerare!

Feliĉe, sen sangoverŝa por partoprenantoj.
Bedaŭre, sangoverŝa por viktimoj de la nemilitanta loĝantaro – rezulto de potenca emocia radiado, kontraŭ kiu ankoraŭ ne estas malkovrita reakcion.

Kaj, kiel ofte okazas je milito, kiuj opiniis ke neniu povas kontraŭstari ilian fortecon ricevis siajn surprizajn malvenkojn.

La bona maljuna Europo rezistis ekspansion.

La venkintoj triumfas, malvenkatoj ŝanĝas la generalojn kaj komencas preparon por sekvonta milito. Mankas tempo, la nova mondmilito estas malantaŭ horizonto, kaj intertempe atendas kelkaj da lokaj…

Nevidebla lingvo de la Universo

Kelkafoje jam mi skribis pri la homaro kaj la cetera viva mondo. Mia antaŭa skribaĵo pri nia kato Milĉo revenas min al la mia ŝatata temo. Legante mian rakonton vi eble pripensis, ke nia dialogo kun Milĉo estas konata verkista maniero, ja ĝi estas neebla.

Sed ĉu? Legi plu

Milĉo

Mi promesis al nia nova kanada amikino Felici rakonti pri Milĉo – ŝia lasta adoranto! 🙂

Milĉo alvenis nian domon antaŭ 4 jaroj – nia amikino donacis lin al ni post la morto de nia hundo Kolĉo. Kaj tuj li fariĝis egalrajtulo.

Ekde hieraŭ li restadas ĉirkaŭ mi kiam mi sidas apud komputilo, supreniras la skribotablon por “rigardi ĉu la skribado estas sukcesa”. Ĝis kiam antaŭ nelonge ekhavis kuraĝon diri: “ĉu Vi ne skribos ree ion por mi?”* Legi plu