Bulgaroj protestas kontraŭ bulgara Guantánamo

En vilaĝo Busmanci apud Sofio ekzistas tiel nomita “Domo por provizora enigo de fremduloj”. Nun la bulgaroj nomigas ĝin “Bulgara Guantánamo”. Kaj estas tute pravaj – la fremduloj vivas en tro malbonaj cirkonstancoj, po 20 personoj en ĉambro, sen kia ajn sanitara helpo.

La fremduloj – inter kiuj gravedulinoj kaj patrinoj kun idoj – estas en proceduro por disponigo de elmigrinta statuto. Samtempe ili estas fermitaj en malliberejo sen iaj rajtoj kaj komunikecoj.

Kelkaj drastaj okazoj lastatempe elverŝiĝis la glaso. Hodiaŭ (dimanĉo) apud la “domo” estiĝis protesto kontraŭ nehumana proprajuĝa malliberigo de senkulpaj homoj.

La protesto estis sangmakulita. La grupo je 15 kapuĉkamuflitaj neonaciistoj atakis tramon en kiu veturis partoprenantoj de protesto. Kelkaj da junuloj estas en hospitalo, al unu el ili devis fari 4 kirurgiaj operacioj por savi el morto. La polico jam malkaŝis kaj arestis 2-n el batemuloj.

Jen kelkaj da fotoj.


2 komentoj

  1. Posted by Sebasities on 7 Junio 2010 at 3:24 atm

    Tio estas tre malĝojiga okazaĵo. Ankaŭ en Kanado, la nuntempa konservativa registraro estas dura por enmigrantoj. Multaj kanadanoj protestas.

  2. Vere malĝojiga, Sebasities. En “nia Guantánamo” baldaŭ mortis viro pro manko de sanitara helpo. En ĝi estas malliberigita gravedulino, alvenita por edziĝi al la patro de sia ido.
    Mi iam tute nekomprenas nunan mondon…

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: