День Победы (Tago de la Venko)

День Победы (Tago de la Venko) – la tago, kiu sanĝis la sorton de Eŭropo, ankaŭ de la Mondo. La tago de la venko sur faŝismo!

Nun tolerema Eŭropo nomas ĝin Tago de Eŭropo…

Ĉi tago fundamentis ankaŭ mian vivon.

En la sekvontaj linioj nur persona paĝeto-memoraĵo.

La aŭtuno de la 44-a jaro. La Ruĝa Armeo jam delonge estis en Bulgario, sed  ni, loĝantoj de monta urbeto Triavna, ankoraŭ ne vidis rusan soldaton.

Komencon de la oktobro subite disvastiĝis onidiro – de la fervojstacio el veturilaro malsuprenigis tre malsanan rusan oficiron kaj flegistino.

Estis vere.

Kaj finfine ili evidentiĝis ĉe ni hejme. La oficiro estis en delira stato pro alta temperaturo.

En nia hejmo ili restis ĝis la resaniĝo de Geogij Valerieviĉ. Forveturis kiel niaj amikoj. Miaj gepatroj interkorespondadis kun Geogij Valerieviĉ ĝis septembro 45-an, kiam alvenis la lastan leteron de la fronto de Manĝuria. Alveno de leteroj subite ĉesiĝis, bedaŭrinde…

Jes, por la rusoj la milito ne finis post la День Победы!

Mi bone memoras Geogij Valerieviĉ – li emis okupi sin pri ni, infanoj. Mian fratinon li nomis “ĉasaviadilo” – ŝi rapidege kaptadis ĉion, kio ne devas! 🙂 Li estis el Siberio, sian filon li malvidis 5 jarojn. De lia lasta letero estas komprenebla, ke li vizitis sian domon preterpasante al alia batalkampo.

Mi havas nur 2 fotojn, faritaj post la resano de Geogij Valerieviĉ, antaŭ ilia alveturo. Ilin kaj kelkajn liajn leteroj vi povas vidi.

Guteto en la oceano nomita La Dua Monda Milito…

Homoj, mi salutas vin kun День Победы! http://www.vbox7.com/play:840f6842

Iliaj nomoj:

Кемеровская область. Город Ленинск – Кузнецкий. Ул. Энгельса, д.№ 30. Макарову Георгию Валериевичу

Москва. Сретенка  Мало головин, переулок дом 14 ком 12 Перовой Марии Ярхиповне

_________________________________
Kelkaj kantoj de tiu epoko.

3 komentoj

  1. Dankon pro publikigo de tiaj rememoraĵoj. Gratulon pri la Tago de la Venko!

  2. Al Vi ankaŭ, Slavik!

  3. Posted by wel-brazilulo on 9 Majo 2010 at 8:32 ptm

    Tre interesa pagxo, kara Grafo! Dankon vere!!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: