Ĉe Andy en ipernity mi vidis tre amuzan filmeton kie estas filmita unika okazintaĵo.
Vere gaiĝita, mi decidis montri ĝin al miaj bulgaraj amikoj por ke ili ankaŭ amuziĝas.
Ĝis kiam mi serĉis ligilon por neipernityuloj kaj trarigardis kelkfoje la filmeton, en mia kapo alvenis neinvititaj pensoj kaj diversaj demandetoj. Kaj mi decidis sciigi vin, jen:
– Ĉu bravulo devas esti por tia aventuro aŭ havi sufiĉe frenezaĵpretan kapon? *
– Kial la virbovo atakas furioze sed tuj post kiam la homo falas ekatentas ne vundi lin? Se vi enrigardas atente, vi rimarkis, ke la taŭro eĉ atentas ne treti lin…
– Ĉu estas eble, ke la besto (virbovo) povas rezoni kaj aliformi siajn agojn laŭ cirkonstancoj? Atentu – ĝi ne penas kornobati, sed atente traŝovas sian kornon en pantalono. Kiam la kontraŭulo estas danĝera, jen kiel kontraŭagas la taŭroj
Mi disponigas al vi respondi mem, miajn respondojn ne skribos. 😉
Sed mi deklaras:
Mi aplaŭdas la taŭron, li trovis plej ĝustan solvon! Ne ekzistas pli efika maniero forkurigi viron. 🙂
_______________________
El bulgarlingvaj komentoj:
- Miajn estimojn al la virbovo! Atentu – ĝi malkontentiĝas per la pantalono, sed precise demetas ankaŭ kalsonon! Kaj pendigas ĝin al sia korno por ke estu videblaj de ĉiuj. 🙂
- Tio ĉi ne estas elmontriĝo de neinteligenta estaĵo! La taŭro bone scias kion fari kaj kiel!
_________________________
* Kion mi deziras diri – en “frenezaĵ kapoj”… 🙂
___________________________
Bonvolu klaki vian impreson, facile estas: