Ili estas morgaŭaj homoj. Sen ili malestos la homaro.
Salutojn, karaj gesamideanoj de la tuta mondo!
Mi adresas min al vi tiel ne pro tio, ke ni praktikas esperanton. Sed pro tio, ke ni ĉiuj estas unuanimaj pri unueco de la homaro.
Kio signifas, ke ĉiuj homaj aferoj interesigas nin, sengrave el kie ili venas. Bona baldaŭa ekzemplo estis la eventoj en Irano.
Nun mi alvokas helpon.
Ne por mi sed por bulgaraj infanoj.
Mi rapidas manifestiĝi – pri mono mi eĉ ne parolu!
Jen pri kio oni diras:
Ekzistas terura malsano – lymphoid leukemia. Teruriga, ĉar kunbatas etajn infanoj neatendite. Kaj ekestas infero por ili kaj iliaj gepatroj kaj proksimuloj…
Feliĉe, nun ĝi estas kuracebla. Malfacile, longtempe (ĉirkaŭ 1.5 jaro), sed kuracebla. Du kuraciloj necesas por vivo – Asparaginase kaj Puri-Nethol. Sen ili – morto!
La malsanuloj ricevis ilin senpage laŭ bulgaraj leĝoj. Ĝis antaŭ unu jaro. Nun ili eĉ page ne povas trovi – la ŝtataj altranguloj ne kontraktas importon pro financa galimacio, decidinte ke problemo ne estas grava, ja koncernas nur 80 infanoj jare! Estas malfacile ekkredi, ĉu ne?
Nun en Bulgario kelkaj gecivitanoj, subtenataj de grupo de pli ol 25 000 homemuloj batalas por savi (ĝustasence!) la etajn kancerulojn. Intertempe ni helpas la gepatrojn liveri kuracilon preskaŭ krime – de najbaraj ŝtatoj.
Ni ege intencas ŝanĝi aferojn. Hodiaŭ!
Mi petas vin helpu al ni!
Vi povas multe helpi se bonvolus aliĝi al la grupo – tiu estas grava, ja la burokratoj plej timas publikan laŭtvoĉon.
Via aliĝo aldonos influon je niaj oficialaj sciigoj al diversaj institucioj en Bulgario kaj Eŭropo.
Interalie, se ni, geesperantistoj, aktive subtenos la saviĝon de bulgaraj kancermalsanaj infanoj, tio estos granda pluso por nia lingvo. L’apero informoj esperantlingve pri la grupo en la ĝia paĝaro („Държавата да възстанови безплатните лекарства за онкоболните деца” “La ŝtato restarigi senpagajn kuracilojn por la kancermalsanaj infanoj”) jam provokis ironiajn ridetojn. Do, mi ege dezirus baldaŭ ni forviŝu ilin!
——————————-
Informoj pri la grupo en esperanto. Iom post iom mi tradukos ankaŭ la plej gravecojn ĝis nun el la paĝaro.
Please, read the information about the group in English.
___________________________
Bonvolu klaki vian impreson:
Posted by la Grafo on 16 Majo 2010 at 10:23 atm
Kio estas farita ĝis nun.
Okazis, ke tiu problemo ne estas sola en laboro de Ministerio de sanprotekto. Dank’al la publikaj protestoj kaj oficialaj leteroj, la Ombudsman (Protektanto de la popolaj rajtoj) ordonis 4 punktojn por plenumo. Ĝis nun nenio estas plenigita.
Antaŭ nelonge la ministro kaj anstataŭministro estis devigataj eksiĝi. Nun estas nova ministro kaj ni atendas espere…
Posted by Ĝoja sciigo « La Grafo en Esperanto on 9 Septembro 2010 at 11:56 atm
[…] vivo la Grafo 11:56 atm En “Infanoj!” mi montris foton de mia virtuala amikino kies filineto estas malsana pro leŭkemio. Ĝi estis […]