Archive for Marto 25th, 2010

Infanoj!

Ili estas morgaŭaj homoj. Sen ili malestos la homaro.

Salutojn, karaj gesamideanoj de la tuta mondo!

Mi adresas min al vi tiel ne pro tio, ke ni praktikas esperanton. Sed pro tio, ke ni ĉiuj estas unuanimaj pri unueco de la homaro.

Kio signifas, ke ĉiuj homaj aferoj interesigas nin, sengrave el kie ili venas. Bona baldaŭa ekzemplo estis la eventoj en Irano.

Nun mi alvokas helpon.

Ne por mi sed por bulgaraj infanoj.

Mi rapidas manifestiĝi – pri mono mi eĉ ne parolu!

Jen pri kio oni diras:

Ekzistas terura malsano – lymphoid leukemia. Teruriga, ĉar kunbatas etajn infanoj neatendite. Kaj ekestas infero por ili kaj iliaj gepatroj kaj proksimuloj…

Feliĉe, nun ĝi estas kuracebla. Malfacile, longtempe (ĉirkaŭ 1.5 jaro), sed kuracebla. Du kuraciloj necesas por vivo – Asparaginase kaj Puri-Nethol. Sen ili – morto!

La malsanuloj ricevis ilin senpage laŭ bulgaraj leĝoj. Ĝis antaŭ unu jaro. Nun ili eĉ page ne povas trovi – la ŝtataj altranguloj ne kontraktas importon pro financa galimacio, decidinte ke problemo ne estas grava, ja koncernas nur 80 infanoj jare! Estas malfacile ekkredi, ĉu ne? Legi plu