Mi vekiĝas, etendiĝas, sed al mi estas iel ĝene. Kvazaŭ io ĉirkaŭŝvebas. “Ĉu la vetero ŝanĝiĝas kaj influas al miaj maljunaj ostoj?” pensas mi.
Malfermante fenestron mi ekrigardas ekstere. Ĉio ŝajnas en ordo – l’aero estas freŝa, la suno estas aperonta. Kaj tamen io ne estas kiel devas esti, mi sentas.
Subite mi konscias: eĉ unu person ne estas vidata! Nek sur la strato, nek en la fenestroj vidalvide, nek en magazenoj malsupre. Kaj nenia sono aŭskultas, nenia aŭto trapasas.
Kio fariĝas? Ĉu la urbestro ordonis ĉiuj urbanoj forlasi Sofion por lavi ĝin kaj mi ne havis konon pri tio? Sed tiaokaze estus videbla iu specialvestita kiu kolektas gapemuloj kiel mi.
Ne estas tio.
Plu nenia penso alvenas min kie homoj povas malaperi.
Mi ekfunciigas la komputilon por ekscii ion, ke la formikoj surrampis mian dorson…
La mia malnoveta maŝino varmiĝas malrapide, mi frapetas malpacience. Finfine alklakas piktogramon de Opera.
Kaj tuj mia kato Milĉo, dormanta sur la planko, supresaltis per la kvara piedegetoj, ekkuregis kaj sin kaŝis en sia plej certa kaŝejo.
Ĝis kiam mi, surprizita, alrigardas kio ektimis lin, en la ĉambro ŝajne kirlovento ĉirkaŭturnas. En la monitoro – ĥaoso, nenian bildon povas percepti, al ĉiuj direktoj sinpelas surskriboj kaj bildimaĝoj. Kaj ia homsvarmo – ŝajne miliono da homoj parolas samtempe!
Mi rigardas malkomprenanta kaj ektimigita. Mi havas senton ke tuj el monitoro elŝutiĝos amaso da homoj. Kia estas tiu fenomeno, kio fariĝas, ĉu aliteranoj konkeras Sofion?!?
Subite ekbriis al mi: ĉiuj sofianoj enretiĝis kaj estas online!
………………
Surverŝita ŝvinton mi vekiĝis. Ĉifoje efektive.
Fi, kia terursonĝo, he!
Etendiĝante, mi etendas manon al la komputilo…
___________________________
Bonvolu klaki vian impreson:
Lastaj komentoj