Pri la plej bondezirema bulgara festotago Baba Marta (Avino Marta – la 1-an de marto) mi skribis pasintjare.
Nun mi denove elkore deziras al vi estu sanaj, helruĝaj kaj feliĉaj!
Jomete frue, ĉar mia bondeziro estas pli speciala – nepovanta ornamigi vin per martfadeno mi proponas vi mem fari tian kaj ornamiĝi por sano, feliĉo kaj amo. Ellaborado estas facila – vi mem vidos.
Martfadeno – braceleto
Por vi estos necesaj:
metalfadeno (drato), cilindroforma aĵo (ekz. senodorigilo) ĉirkaŭ kiu volvi draton, ruĝaj kaj blankaj vitroringetoj (du el ili pli grandaj) kaj tenajlo.
- Volvu draton 3-4foje ĉirkaŭ la cilindroforma aĵo. Faldu per tenajlo unua flanko de drago (rigardu foton).
- En alia flanko surfadenigu 1 vitroringeton, sekva 1 grandan kaj ĉiujn ceterajn.
- Finu denove per granda kaj malgranda vitroringeto.
- Faldu la duan flankon de grado por ke vitroringetoj ne povas elfadeniĝi.
Martfadeno – braceleto estas preta!
Ĉi ellaboraĵo estas el bulgarlingva blogo. En ĝi havas multenombrajn interesaĵojn – ĉiam klare ilustritaj. La traduko per tradukilo sufiĉos se vi dezirus provi… 🙂