Archive for Februaro 6th, 2010

Kuriozaĵo

Antaŭ kvar monatoj mi metis “Flag Counter”-n en miaj blogoj – bilgarlingva Графът kaj ĉi-tiu esperantlingva.

Por mi estis interese sciiĝi el kiuj mondlandoj oni vizitadas min, antaŭ ĉio mian esperantoblogon, kompreneble. Rilate “Графът” mi supozis, ke eble kelkaj da miaj vizitantoj estas en eksterlando kaj simple scivolemis en kiuj landoj ili estas.

Tutlogike mi atendis multenobrajn flagetojn ĉi-tie, kaj nur unuopajn – en “Графът”, ja ĝi situas en bulgarlingva blogspaco de WordPress.

Sed surprizo!

Ĝis hodiaŭ la esperanta “La Grafo en Esperanto” estis vizitita el 34 landoj kaj la bulgarlingva “Графът” – el 61?!

Kiu lingvo estas internacia – ĉu la bulgara aŭ Esperanto? 😀

Mi ŝercas, kompreneble.

Serioze ekpensinte, mi konkludis:

La bulgaroj estas movemaj. Sed kie ajn ili troviĝas, proksime aŭ male, neniam rompas sian ligon al la Patrujo!

___________________________