“Se ne havas saĝon en la kapo kaj ekde eta oni ne instruis vin uzi ĝin, la klerigo faros vin nur instruitulo, sed ne saĝulo” (ies penso).
Kiu signifas “instrui pensadon”?
Ja rilate al pensado oni havas gravan karakterizaĵon – ne devas difini regulojn por “ĝusta (vera, bona) pensado”. Se vi komencis alproprigi “tio povas, tio ne povas”-n, sistemojn kaj modelojn, do vi aliras ne pensadon, sed kontraŭe. La fino de tiu vojo estas sola – vi ĉiam estas “ĝuste pensata” sen propraj pensoj…
Ĉiu homo havas naturan kapablecon pensi (ne nur la homoj, mi certas!). Sed ankaŭ preskaŭ ĉiu havas pli ol malpli malutilojn. Ili aperiĝas ekde frua infaneco, kiam la plenaĝuloj komencas aligi “sociajn katenojn” transformigante la regulojn de konduto en reguloj de pensado. Ĉu vi ekaŭdis dum infaneco “Kion vi pensas ke faras?”? Eble multfoje… 🙂
Poste alvenas la teroro de aŭtoritatuloj – kaj bonaj, kaj malbonaj. Jes ankaŭ bonaj – seneraraj aŭ eraraj (ili ankaŭ estas homoj!) ili malhelpas nin pensi mem.
Tiel, unu post alia, la pensado ligiĝas jen al tiu paliseto, jen al alia…
Bone, sed kiel devas pensadi?
Senpasie! Ni devas forgesi
– la aŭtoritatulojn;
– la malpermesojn;
– lernigi aliajn kiel devas pensi;
– ordoni al sia menso regulojn. Ne ŝovu la nazon en ĝiaj aferoj – ĝi scias sian laboron. Atendu la rezulto en la mensejo “venis en mia kapo”. 🙂
Kaj informaĵo, informo, ankoraŭ informado! Ne estas grava kaj eta informo. Kiom pli, tiom pli ĝusteco alvenos en via kapo. Estu trankvila – la volumeno de nia cerba komputilo estas sufiĉe granda. 🙂
Ni devas pli fidi de nia cerbo – kiom da fojoj vi pentis, ke malaŭskultis sian “la unuan penson”?
Kaj nun, kiam vi tralegis mian skribaĵon, aŭskultu vian la unuan penson:
Laŭ miaj propraj vortoj mi nerajtas lernigi vin kiel vi pensi!… 🙂
_____________________
Ilustra anekdoto:
Profesoro de filozofio, antaŭ komenco de sia lekcio diras: “Petro, foriru aŭskultejon!”.
Kaj komencas sian lekcion:
– Jen vi vidas kranion de juna Markso.
– Jen estas kranion de mezaĝa Markso.
La studentoj diligente notas.
– Kaj tio estas kranion de Markso…
– Sed ĉu estas eble 3 kranioj de unu homo?!? – aŭskultas studenta voĉo.
– Petro, mi diris al vi eliri!
___________________________
Bonvolu klaki vian impreson:
Lastaj komentoj