Archive for Februaro, 2010

Martfadenoj de Avino Marto

Pri la plej bondezirema bulgara festotago Baba Marta (Avino Marta – la 1-an de marto) mi skribis pasintjare.

Nun mi denove elkore deziras al vi estu sanaj, helruĝaj kaj feliĉaj!

Jomete frue, ĉar mia bondeziro estas pli speciala – nepovanta ornamigi vin per martfadeno mi proponas vi mem fari tian kaj ornamiĝi por sano, feliĉo kaj amo. Ellaborado estas facila – vi mem vidos.

 

Martfadeno – braceleto

Por vi estos necesaj:
metalfadeno (drato), cilindroforma aĵo (ekz. senodorigilo) ĉirkaŭ kiu volvi draton, ruĝaj kaj blankaj vitroringetoj (du el ili pli grandaj) kaj tenajlo.

  1. Volvu draton 3-4foje ĉirkaŭ la cilindroforma aĵo. Faldu per tenajlo unua flanko de drago (rigardu foton).
  2. En alia flanko surfadenigu 1 vitroringeton, sekva 1 grandan kaj ĉiujn ceterajn.
  3. Finu denove per granda kaj malgranda vitroringeto.
  4. Faldu la duan flankon de grado por ke vitroringetoj ne povas elfadeniĝi.

Martfadeno – braceleto estas preta!

Ĉi ellaboraĵo estas el bulgarlingva blogo. En ĝi havas multenombrajn interesaĵojn – ĉiam klare ilustritaj. La traduko per tradukilo sufiĉos se vi dezirus provi…  🙂

 

Sakŝalmo (гайда)

Unu el plej popularaj bulgarpopolaj muzikinstrumentoj estas sakŝalmo (muzikŝalmo, sakfluto). Pri la muzikinstrumento vi povas legi en Vikipedio.

Oni havas informojn pri la sakŝalmo en niaj lokoj ankoraŭ de unua jarcento antaŭ Kristo. En vivmaniero de la bulgaro ĝi estis grandsignifa – akompanis ĉiun gravan eventon en lia vivo.

La plej disvastigitaj popolaj muzikinstrumentoj en Bulgario estas sakŝalmo, ŝalmo (kavalo) kaj guzlo. En diversaj partoj de la lando ilia rangordo estas diversa. Sakŝalmo estas speciale preferata en Rodopoj dum jarmilon ĝisnune.

Nuntempe inter plej popularaj popolmuzikaj grupiĝoj estas “100 sakŝalmoj” (100 каба гайди, 100 kaba gajdi) – ege originala orkestro. Sakflutistoj estas diversaĝaj – de infanoj ĝis avoj! Precipe viroj, ili kuniĝas incidente ludi je grandaj festotagoj – ĉiam sub libera ĉielo.

Mi plezure (kaj iomete kun fiereco 🙂 ) prezentas al vi interpretoj de “100 sakŝalmoj”. Mi esperas, ke vi eksentos la spiriton de mia popolo kaj niaj montanoj.

Agrablan aŭskultadon!

Sakŝalmo

Sakflutisto

100 sakŝalmoj

Majstra solo

Mi daŭros ĉi serion. Sekvonta rakonto – pri bulgara kanto, kiu flugas en kosmoso…

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson:

Kuriozaĵo

Antaŭ kvar monatoj mi metis “Flag Counter”-n en miaj blogoj – bilgarlingva Графът kaj ĉi-tiu esperantlingva.

Por mi estis interese sciiĝi el kiuj mondlandoj oni vizitadas min, antaŭ ĉio mian esperantoblogon, kompreneble. Rilate “Графът” mi supozis, ke eble kelkaj da miaj vizitantoj estas en eksterlando kaj simple scivolemis en kiuj landoj ili estas.

Tutlogike mi atendis multenobrajn flagetojn ĉi-tie, kaj nur unuopajn – en “Графът”, ja ĝi situas en bulgarlingva blogspaco de WordPress.

Sed surprizo!

Ĝis hodiaŭ la esperanta “La Grafo en Esperanto” estis vizitita el 34 landoj kaj la bulgarlingva “Графът” – el 61?!

Kiu lingvo estas internacia – ĉu la bulgara aŭ Esperanto? 😀

Mi ŝercas, kompreneble.

Serioze ekpensinte, mi konkludis:

La bulgaroj estas movemaj. Sed kie ajn ili troviĝas, proksime aŭ male, neniam rompas sian ligon al la Patrujo!

___________________________

 

La unua penso

Se ne havas saĝon en la kapo kaj ekde eta oni ne instruis vin uzi ĝin, la klerigo faros vin nur instruitulo, sed ne saĝulo” (ies penso).

Kiu signifas “instrui pensadon”?

Ja rilate al pensado oni havas gravan karakterizaĵon – ne devas difini regulojn por “ĝusta (vera, bona) pensado”. Se vi komencis alproprigi “tio povas, tio ne povas”-n, sistemojn kaj modelojn, do vi aliras ne pensadon, sed kontraŭe. La fino de tiu vojo estas sola – vi ĉiam estas “ĝuste pensata” sen propraj pensoj…

Ĉiu homo havas naturan kapablecon pensi (ne nur la homoj, mi certas!). Sed ankaŭ preskaŭ ĉiu havas pli ol malpli malutilojn. Ili aperiĝas ekde frua infaneco, kiam la plenaĝuloj komencas aligi “sociajn katenojn” transformigante la regulojn de konduto en reguloj de pensado. Ĉu vi ekaŭdis dum infaneco “Kion vi pensas ke faras?”? Eble multfoje… 🙂

Poste alvenas la teroro de aŭtoritatuloj – kaj bonaj, kaj malbonaj. Jes ankaŭ bonaj – seneraraj aŭ eraraj (ili ankaŭ estas homoj!) ili malhelpas nin pensi mem.

Tiel, unu post alia, la pensado ligiĝas jen al tiu paliseto, jen al alia…

Bone, sed kiel devas pensadi?
Senpasie! Ni devas forgesi

–         la aŭtoritatulojn;

–         la malpermesojn;

–         lernigi aliajn kiel devas pensi;

–         ordoni al sia menso regulojn. Ne ŝovu la nazon en ĝiaj aferoj – ĝi scias sian laboron. Atendu la rezulto en la mensejo “venis en mia kapo”. 🙂

Kaj informaĵo, informo, ankoraŭ informado! Ne estas grava kaj eta informo. Kiom pli, tiom pli ĝusteco alvenos en via kapo. Estu trankvila – la volumeno de nia cerba komputilo estas sufiĉe granda. 🙂

Ni devas pli fidi de nia cerbo – kiom da fojoj vi pentis, ke malaŭskultis sian “la unuan penson”?

Kaj nun, kiam vi tralegis mian skribaĵon, aŭskultu vian la unuan penson:

Laŭ miaj propraj vortoj mi nerajtas lernigi vin kiel vi pensi!… 🙂

_____________________

Ilustra anekdoto:

Profesoro de filozofio, antaŭ komenco de sia lekcio diras: “Petro, foriru aŭskultejon!”.

Kaj komencas sian lekcion:

–         Jen vi vidas kranion de juna Markso.

–         Jen estas kranion de mezaĝa Markso.

La studentoj diligente notas.

–         Kaj tio estas kranion de Markso…

–         Sed ĉu estas eble 3 kranioj de unu homo?!? – aŭskultas studenta voĉo.

–         Petro, mi diris al vi eliri!

___________________________

Bonvolu klaki vian impreson: