Archive for Januaro, 2010

Cherche la Esperanto :-)

Antaŭ monato mi skribis pri plej longa libro registrita en Guinness World Records, kiu okazis esperanta.

Nun ankoraŭ unu recordo registrita en Guinness World Records – ĉi foje de esperantisto.

Tiu estas franca kantisto JoMo (Jean-Marc LECLERCQ).
Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj.

Esperante li kantas ekde 1988 j.

Jomo 

Jen lia esperantlingva interpreto de la cigana himno:

Djelem djelem – Esperanto (kun subteksto)

Pri li mi eksciis el blogo de bulgara esperantistino (bulgarlingve).

Plie pri JoMo vi povos legi en Wikipedia (esperante). Interalie, li estas okcitano. Kaj Okcitanio estas ligita al bulgara bogomilismo.

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

Multe en malmulte

En bulgarlingvaj blogoj oni ludas unuavide amuzan intelektan ludon “Nova literatura formo – minirakonto.

Mi pensas, ke ĝi estus utila por riĉigo lingvajn rezervojn – ja devas trovigi lakonan esprimon! Ĉar plenumota tasko estas skribi rakonton ĝuste de 50 vortoj.

Multe en malmulte – rakonto devas esti enhavoplena!

Mi proponas al vi provi.

Jen mia provo:

Al mi donacis blogon. Iomtempe mi alrigardadis suspekte. Finfine kuraĝiĝis kaj eniris. Nun mi havas problemon – ne povas eliri. Alskribi ion saĝan, gastigi interesajn vizitantojn, mi mem aliru gaste… Tio estis kvazaŭa, virtuala mondo.

–          Mensogo – diras mia kato – ĝi estas eĉ tute reala. Vi delonge forestas kaj mi atendas malsata!

Kaj ankoraŭ unu:

Mi naskiĝis kaj mortos.

Intertempe mi eksciis ridadi, ploradi, perdigi tempon de mia patrino, kolerigi mian patron, fari domaĝon, esti hezitema, senhezita, ruza, fidela, mensogema; ami, malami, malŝati, gajni monon; ke ekzistas ununura virino, la idoj estas zorgo, la nepoj – amsento, pasioj ĝistempe, la saĝo eterna.

Kio okazos la eksciitan?!?

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

Ni komencu la 10-n ridetantaj

Interparolo:

–          Ĉu vi imagas – ĉijare Novjaro estas en vendredo.

–          Ne-e! Se nur ne estu ankaŭ la 13-an…

_______

Memfida diletanto direktis ironian demandon al Lichtenberg – ĉu li povas klarigi la diverson inter tempo kaj eterneco.

–          Tempo estas – respondis trankvile la filosofo – parto de la mia okupiteco kiun mia respondo forigas, sed eterneco estas tio, kio nesufiĉos por vi kompreni…

_______

–          Sinjoro advokato, mia najbaro ofendis min.

–          Kion li diris al vi?

–          For al la diabloj!

–          Kaj vi kion faris?

–          Mi venis al vi…

_______

Alexandre Dumas – patro, sciata kiel granda frandemulo, vespermanĝis ĉe riĉulino. Post la fino de modesta vespermanĝo, adiaŭante lin la damo demandis:

–          Kiam Vi plezurigis min denove vespermanĝi ĉe mi?

–          Tuj! – abrupte respondis Dumas kaj revenis al la tablo…

_______

–          – Saluton, Vasil! Mi deziras konatigi Vin al la mia kuzino.

–          Dankon, sed mi konas ŝin.

–          Ĉu ne? Ekde kiam?

–          Antaŭtempe ŝi estis ankaŭ mia kuzino…

_______

–          Kial vi teil malvigliĝis?

–          Antaŭnelonge mi demandis mian patron pri la plej granda stultajo, iam farita de li.

–          Kaj?

–          Li nur ekrigardis min sen diri ion…

_______

–          Ĉu bieron? – demandas la kelnero ĉiama kliento.

–          Ne, mi estas per aŭto. Nur mineralakvon.

Post iom la kelnero revenas alportante bieron:

–          Vi povas senzorge eltrinki la bieron! Iu forŝtelis vian aŭton…

_______

En monaĥejo:

–          Ha, viaj monaĥoj fumas dum la preĝoj?!? Ni demandis la Sankta Sinodo ĉu oni povas fumi dum la preĝo kaj ili malpermesegis!

–          Al ni ili permesis. Ni demandis: “ĉu ni povas preĝi dum ni fumas?”

_______

En bicikla magazeno:

–          Mi intencas aĉeti biciklon por mia edzino. Ĉu vi povas konsili min?

–          Ĉu vi deziras surprizi ŝin?

–          Kompreneble! Ja ŝi atendas aŭton “Mercedes”…

_______

Kliento en restoracio mendas porcion da fiŝo. La kelnero alportas, sed la fiŝo en la telero estas ege kurba.

–          Kial estas tiel kurba tiu fiŝo? – demandas kliento.

Ja…ĝi estas tia, ĉar kaptis ĝin ĝuste en la riverkurbiĝo…

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson: