La plej longa libro

estas en Esperanto!

La posedanto de la plej longa libro en la mondo donacis ĝin al la biblioteko “Hristo Botev” en bulgara urbo Vraca – lia naskiĝurbo.

La libro “Libra laboratorio” estas registrita en Guinness World Records kiel plej longa libro. Ĝi havas 800 paĝojn kaj estas longa 168 metroj! Efektive – vi vidos ĝin sur la fotoj. Ĝi estas dika 14 cm kaj pezas 3.230 kg. La paĝoj estas falditaj kiel harmoniko kaj la ilustraĵoj estas mankolorigitaj. Eldonkvanto 5 ekzempleroj – po unu en Bulgario, Aŭstralio, Brazilio, Meksiko kaj Pollando.

Aŭtoro estas la polo Radoslaw Nowakowski – verkisto, muzikisto, vojaĝanto. Li havas ankaŭ aliajn verkojn eldonitaj en malnombra eldonkvanto. La plimulto el ili estas skribitaj trilingve – pola lingvo, angla kaj Esperanto. Bedaŭrinde nenion pli mi scias pri l’aŭtoro. Eble iu pola amiko povos informi nin pri li?

La posedanto de la libro bulgaro Ljubomir Trifonĉovski (Любомир Трифончовски) estas membro de Esperanta PEN-Centro, de kie li konas Nowakowski – ambaŭ estas enlogitaj Esperanton.

/laŭ bulgara gazetaro/

La libro

Ni malfaldas,

komencas legi

kaj enprofundiĝas en legado…

___________________________

Bonvolu klaki 🙂 vian impreson:

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: