Dum la lastaj 25 jaroj en bulgaraj urboj pli kaj pli egiĝas problemo “parkejo”. Iom post iom aŭtomobiloj alproprigas la urbojn kaj forigas la urbanojn ne nur el la stratoj, sed ankaŭ el la trotuaroj. Rigardu:
Nur malgrandaj urbaj terenoj (gettoj?), nomitaj “piediranta zono”, estas antaŭdestinataj por la urbaj homoj. Tie ili povas trankvile piediri – se ili bonŝance alvenis tien per…aŭto aŭ alia motorilo.
Sed oni venkas la Naturon ne estas facila afero! Ĝi havas fortegan armilon – la evoluo!
La scienculoj inventis novan urban rason – Homo Parkourus!
Karakterizecoj: elastaj kaj moviĝemaj korpoj, fortaj kruroj, lerteco, persisteco kaj kapablo de sentimaj saltoj.
Jen kelkaj karakterizaj reprezentantoj Homo Parkourus fotitaj dum ilia movado en urbo:
(la surskribo: Ne aliigu Sofion, aliigu sin mem!)
La Naturo estas la Granda!
______________________
Karaj geamikoj, “la nova urba raso” kompreneble estas ŝerco. Sed la invado de la aŭtoj – ne!
_______________
Bonvolu klaki vian impreson: