Fabelo

_____________________
Aŭtoro Orlin Vasilev, bulgara beletristo de la unua duono de antaŭa jarcento. La rakonto estas publikita en “LEGOLIBRO historiaj kaj literaturaj materialoj por superaj kursoj”, Sofio, 1946
_____________________

– Panjo, kiam estos Pasko? – demandis la infano.
– Morgaŭ, mia kara.
– Ĉu paĉjo ne venos?
– Ne…
– Sed kial vi diris, ke venos por la Pasko?
– Silentu, infano, ne demandu min… Silentu, ĉar la capo de panjo doloras.
La malgranda infano silentiĝas kaj aŭskultas la hurlon de la vento ekstere. En la ĉambro estas mallume. Nur facilaj helaj rebriloj vibras sur la muroj.
– Panjo, kiu ploras ekstere?
– Neniu, infano… Ĝi estas la vento.

Kaj denove la knabeto silentiĝas. Li ne scias kial lia paĉjo ne venos. Li volas demandi. Sed panjo havas kapdoloron kaj li ja estas obeema. La horloĝo tiktakas sur la komodo. La infano ensorbiĝas en aŭskultado kaj malfermas la okuletojn. Subite li ektremas timeme: ruza vulpeto estas kaŭrinta kontraŭ li. Ĝi ridetas al li kaj svingas siajn antaŭajn piedetojn. La infano sin alpremas al sia patrino, ŝovas la manetojn supren kaj ĉirkaŭkaptas ŝian kolon. Sur lian vangon falas io malseka. Kial ploras lia patrino?
– Panjo, rakontu al mi fabelon!
– Ne volu tion, mia kara… Mi ne rakontemas nun. Mi forĝesis ĉiujn fabelojn.
– A-a-a…mi volas! – insistas la infano.
– Ne volu, filo mia.
Sed la knabo volas fabelon. Li timas la mllumon kaj tiel li aŭskultos la fabelon kaj ekdormos.
La patrino penas rememori por ekrakonti, sed ŝi ne povas. Eble la larmoj malhelpas. Povas esti ja pro tio, pri kio ŝi senĉese pensas… Tial ŝi komencas rakonti.
– Iam… Iam estis urbo. Ne estis urbo, sed urbeto tom malgranda, ke kiam vintre falis neĝo, ĝi surŝutiĝis. Nur la fumstrioj de la kamentuboj estis videblaj malproksime de sur la kamparo. En tiu ĉi urbeto, en kaduka dometo vivis paĉjo kaj panjo. Ili havis nur unu knabeton rozvangan, kiu treege ŝatis la fabelojn.
– Kel mi, ĉu ne, panjo? – ŝin interrompis la infano.
– Kiel vi, kara… Panjo iradis lernejon, instruis la etajn infanojn, kaj paĉjo restis hejme kaj verkis mallongajn kantetojn por la infanoj kaj longajn fabelojn por la grandaj homoj. Panjo tre amis paĉjon kaj sian infaneton. Fage ŝi instruis en lernejo, kaj nokte ŝi kudris vestojn por l`aliaj homoj, por iom gajni kaj aĉeti vestojn kaj ludilojn por sia infaneto kaj paperon al paĉjo – por ke li povu skribi belajn fabelojn. Pro kudrado kaj levado de fremdaj vestoj la manoj de panjo tre malbeliĝis. Kiam ŝi estis knabino, ŝi havis belegajn, blankajn manojn, kiujn paĉjo ŝatis kisadi. Poste, pro laboro, ili sulkiĝis kaj paĉjo ne plu ilin kisis. Panjo estis ĉagrena pro tio, sed ŝi ne koleris al li, ŝi nur daŭrigis yage kaj nokte labori.
– Por gajni monon, ĉu ne, panjo?
– Jes, mia kara.
– Kaj por aĉeti vestojn al sia infano, kiel vi…
– Iun tagon paĉjo diris: – Mi iros en la grandan urbon. Mi volas legi al la grandaj homoj miajn fabelojn. Ili ekŝatos ilin. Ili donos al mi multan monon kaj mi revenos ĉi tien, al vi. Vi, panjo, ne plu laboros. Viaj manoj denove estiĝos blankaj kaj mi multe ilin kisos. Vi vivu tie ĉi en la malgranda dometo kaj atendu min, mi baldaŭ revenos.
Kaj unu matenon paĉjo foriris. Panjo longe ploris, sed la infano tre ĝojis, ĉar lia paĉjo foriris por alporti al li ludilojn.
– Ĉu okaze de Pasko? – subite demandis la infano.
Sed la patrino ne aŭdis lin. Ŝi jam estis fogesinta lin, ŝi kvazaŭ rakontis la fabelon al la mallumo kaj al la vento.
– Malproksime, malproksime, trans la montoj, estas la granda urbo. En ĝi la preĝejoj havis orajn kupulojn, la stratoj brilis spegule kaj sur ili marŝis multe da viroj kaj virinoj. La plej belaj virinoj loĝis en tiu ĉi urbo. Paĉjo irirs tien, rigardis ĉion ĉirkaŭe kaj miris. Li staris sur la vasta placo, ne sciante kion fari kaj kien iri. Tiam al li venis bela virino, la plej bela virino de tiu ĉi urbo, kaj diris:
– Venu kun mi! mi konas vin. Ĉu estas vi, kiu skribis la belajn fabelojn?
Kaj ŝi kaptis lin ĉe la brako. Ŝiaj manoj estis neĝblankaj, ĉar ili neniam tuŝis laboron. Paĉjo vidis tiujn blankajn manojn kaj forgesis ĉion. Li forgesis panjon kaj sian knabeton. Tiom belaj estis la manoj de la plej bela virino! Ŝiaj ungetoj estis pintaj. La plej bela virino ripetis:
– Venu!..
Kaj paĉjo, kvazaŭ ensorĉite, postsekvis ŝin. Ŝi kondukis lin en grandan ĉambron. Tie la muroj estis el speguloj, la planko estis kovrita per multekostaj tapiŝoj, kaj ĉe plafono brilis multaj oraj lampoj. En tiu ĉi granda ĉambro estis ankaŭ multe da aliaj virinoj kaj viroj kaj ĉiuj silentiĝis kiam paĉjo envenis kun plej bela virino. Ĉiuj silente atendis, ke li legu la fabelon. Kaj baldaŭ paĉjo eklegis. La fabeloj de paĉjo estis tiom belaj, ke ĉies okuloj ekbrilis, kaj kelkiuj virinoj ploris. Poste, kiam li finis, ĉiuj virinoj kaj viroj forte manplaŭdis. Tiam stariĝis maljunulo, alpaŝis la tablon, ĉe kiu paĉjo legis, kaj diris al li:
– Donu al mi tiujn fabelojn kaj vi ricevos tre multe da mono. Mi presigos ilin multekzemlere kaj ili dissendos al la homoj, kiuj ilin legu kaj fariĝu pli bonaj.
Paĉjo donis la fabelojn, prenis la monon kaj intencis foriri, sed la plej bela virino lin haltigis.
– Kiel vi iros? – ŝi demandis lin.
– Al miaj infano kaj edzino, – li respondis. – Ili loĝas en malgranda urbeto kaj atendas min.
La plej bela virirno ridetis ruze kaj diris al paĉjo:
– Rigardu tiujn ĉi manojn! Ĉu via edzino havas tiajn?
Paĉjo vidis tiujn ĉi manojn kaj povis nenion respondi, ĉar ŝiaj manoj estis pli belaj ol la manoj de lia edzino.
– Mi permesos al vi ilin kisadi, – aldonis la plej bela virino kaj denove ridetis. Tiam paĉjo vidis ŝiajn okulojn, bluajn kiel la ĉielo, kaj li konfuziĝis.
– Resti tie ĉi! Forgesu vian edzinon! – ripetis la bela virino. – Tie ĉi la muroj estas spegulaj kaj oraj lampoj nin prilumos! Ni vivos bone. Ni amos unu la alian.
– Jes, jes, mi restas! – ĝoje flustris paĉjo. – Vi estas la plej bela virino, kiun mi vidis. Mi restos, ĉar mi ĉion forgesis, ĉar mi treege vin ekamis!
La plej bela virino ĉirkaŭbrakis paĉjon, komencis karesi iliajn harojn kaj flustris:
– Kaj poste, se vi deziras , ni prenos ĉe ni vian infanon. Mi estos por li patrino. Mi ekamos lin laj li ekamos min…
– Ne, ne! – subite ekploris krie la infano. – Mi ne volas al ŝi! – kaj li ekploregis. – Vi, vi, panjo, estas mia patrino! Ĉe vi mi volas resti.
La patrino ne porvis finrakonti la fabelon. Ŝi ploras kaj premas la malgrandan infanan kapon al sia flamanta vango. Iliaj larmoj kufluas. Ŝi flustras per raŭka voĉo:
– Silentu…silentu, mia kara. Tio ĉi estas fabelo. Silentu…
– Sed… kial paĉjo ne venas?
– Mi ne scias. Estas fabelo… – ripetis enpense la patrino. Ŝi flustris ion nekompreneblan, parolante tiel mallaŭte, ke eĉ la vento silentiĝas inside, kvazaŭ lupo en mallumo, por aŭdi. Sed ĝi ne povas…

El bulgara tradukis: Kr. Georgiev

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: