Kiom ajn trankvile vivadus homo alvenas tempo por hejma riparo.
Eniras mi banĉambron kaj ĝi rekomencas: “Sole pri Via PC zorgas, al mi nenion atenton. Rigardu al kio mi similas, mi deziras novan vestaĵon! Kaj ne turni atenton malgraŭ la avertoj, ĉar se mi ekploros tri da etaĝoj malsupre komprenos!”
Ĝi estas prava, ne kapricas.
Do ve, al tagordo estas majstro…
Mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed en Bulgario elekto de majstro ne estas simpla problemo. Kompreneble, vi povas telefoni al firmo. Sed plej ofte poste vi estos nekontenta de la fina rezulto – ĉiam troviĝos ion, kion ili ne faris kiel vi deziris.
Sendube, alie estas, se la majstro estas konatulo.
Konvenokaze, mi havas tian. Eĉ bonan amikon, ofte ni rebkontiĝas!
– Svetljo, – diras mi – la banĉambro de longe ploras por ŝanĝo de la platetoj. Trovu tempon!
– Bone! – respondas li – En la komenco de oktobro mi havas malmulte liberan tempon, preparos ĝin.
– Akceptite! Ĉion mi restas al Vi. – aldiras mi – Kiom da tempo Vi forprenos min bano?
– Trankvile, nur kelkajn tagojn.
Eble tiel kaj estus esti se la majstro ne estis mia amiko…
La unuan tagon 2 knaboj forrompis la malnovajn platetojn. Svetljo venis vesperon kaj trarigardis banĉambron.
Rigardas kaj ion murmuras.
“Hm, ĉi muron malplaĉas al mi. Oni devos… La duŝo ne devas esti ĉi tie… Devas elmurigi kaj ŝanĝigi la tubojn, poste…”
“He, Svetljo…” provas mi enmetiĝi, sed li kategorie rezolucias “Restu al mi!”
……………………..
Post monaton, hieraŭ vespere, Svetljo alvokas min.
– Rigardu, estiĝis ĝuste kiel mi imagas ĝin! – fiere diras li.
Vere la banĉambro estas fantastika! Ni ne povis koni ĝin. Eĉ dormante ni ne vidis ĝin tiel bela.
Ĉiuj hejme tuj forgesis pasintan teruran monaton!
Estu sana, Svetljo, kara mia bona amiko-grandmajstro!
________________________________