Archive for Oktobro, 2009

Vivkoncerna kazo

Kiom ajn trankvile vivadus homo alvenas tempo por hejma riparo.
Eniras mi banĉambron kaj ĝi rekomencas: “Sole pri Via PC zorgas, al mi nenion atenton. Rigardu al kio mi similas, mi deziras novan vestaĵon! Kaj ne turni atenton malgraŭ la avertoj, ĉar se mi ekploros tri da etaĝoj malsupre komprenos!”
Ĝi estas prava, ne kapricas.
Do ve, al tagordo estas majstro…

Mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed en Bulgario elekto de majstro ne estas simpla problemo. Kompreneble, vi povas telefoni al firmo. Sed plej ofte poste vi estos nekontenta de la fina rezulto – ĉiam troviĝos ion, kion ili ne faris kiel vi deziris.
Sendube, alie estas, se la majstro estas konatulo.

Konvenokaze, mi havas tian. Eĉ bonan amikon, ofte ni rebkontiĝas!
– Svetljo, – diras mi – la banĉambro de longe ploras por ŝanĝo de la platetoj. Trovu tempon!
– Bone! – respondas li – En la komenco de oktobro mi havas malmulte liberan tempon, preparos ĝin.
– Akceptite! Ĉion mi restas al Vi. – aldiras mi – Kiom da tempo Vi forprenos min bano?
– Trankvile, nur kelkajn tagojn.

Eble tiel kaj estus esti se la majstro ne estis mia amiko…

La unuan tagon 2 knaboj forrompis la malnovajn platetojn. Svetljo venis vesperon kaj trarigardis banĉambron.
Rigardas kaj ion murmuras.
“Hm, ĉi muron malplaĉas al mi. Oni devos… La duŝo ne devas esti ĉi tie… Devas elmurigi kaj ŝanĝigi la tubojn, poste…”

“He, Svetljo…” provas mi enmetiĝi, sed li kategorie rezolucias “Restu al mi!”
……………………..
Post monaton, hieraŭ vespere, Svetljo alvokas min.

– Rigardu, estiĝis ĝuste kiel mi imagas ĝin! – fiere diras li.

Vere la banĉambro estas fantastika! Ni ne povis koni ĝin. Eĉ dormante ni ne vidis ĝin tiel bela.

Ĉiuj hejme tuj forgesis pasintan teruran monaton!

Estu sana, Svetljo, kara mia bona amiko-grandmajstro!

________________________________

Cherche la fame

Ĉi skribaĵo ne estas eseo pri laŭdo de la Virino!
Nek por blasfemoj pri Ŝi.
Por la unua al mi antaŭlonge forpasis aĝo (ja tia laŭdo ĉiam kaŝas “malantaŭajn pensojn” 😉 ).
La dua – mi (kiel ĉiuj viroj) estis suferinto de la virinoj, sed ili ankaŭ suferadis de mi, do, pli bone mi nebabilu… 🙂
Tio ĉi estas miaj pensoj relate al la realeco.

De la besteco la homo heredis evoluan devidon de la laboro. La viro prizorgas fizikan parton de vivado – nutradon kaj defendon. La virino – daŭgigon de gento ne nur fizike, sed (multe pli grave) intelekte. Ŝi estigas matricon de sekvonta generacio – tuta ĝistiama scio kaj lerteco.
Do, se iu estas kulpa ke ni malproksimiĝis tiom de la bestoj, tiu kulpulo estas la Virino!

Iamaj aferoj de la Komenco, eble pensas vi.
Nu, ne tute…

La homaro ekdelonge komprenis la garavecon de la “spirita individuo”. Ĝi estas atentacentro centjarojn. Religioj, filozofioj, klerigo, edukado, eĉ psikoanalizo…
Kaj tamen, la gravego restas flanke.
Oni parolas pri “mankantaj unuaj jaroj”, ĉu ne? Kion vi komprenas, aŭskultante ĉi vortojn? Persono, kiu ne estas bonedukita…
Fakte, la unuaj jaroj de la vivo estas tro gravaj por la spirita bazo de la sekvonta evoluo de la persono. Dum ili li alkutimiĝas ricevi kaj resencigi informojn. Kiel li faros tion dependas de tiuj unuaj jaroj.
Kaj kiaj ili estos de kiu dependas?
Denove “cherche la fame”! Dank`al Dio…

Miaj gastinoj, bonvolu:
@}-`-,—

La rideto

La 2-an de oktobro (unuan vendredon de la monato) estis la Monda tago de la rideto. La homoj tutan tagon ridetis unu alian.

Rideta mondo!

rideto

Ridetis mi dekstren kaj maldekstren laŭ instrukcioj de novaĵmedioj. Kaj miras: mi ne sentas nenion festan, unu el miaj kutimaj tagoj. Kaj ektimas: ĉu ekde morgaŭ mi estos devigita malrideti ĝis la unuan oktobran vendredon 2010?!? malrideta 😀

Homoj, se vi forgesis rideti, unuopa festotago ne helpos al vi! La kuracilo estas unika:
ESPERANTISTIĜU!