…ke nenion scias!
Koketemo de unu granda filozofo, kion la homoj tiom plaĉis, ke ĝis nun daŭradis repeti ĝin kun profundsenca fizionomio kaj sekreta plezuro.
Ja ne – la frazo estas perfecta indulgenco!
Ja ŝajne evidentiĝos, ke granda parto de niaj ĝisnunaj konoj estas nur iaj eraraj aŭ komencunuaj rimarkoj sur skribpapero forĵetita en la korbeto de Iu (?).
Kaj vere – la scienculoj nun jam ekkomencas okupiĝi per temoj kiuj ĝisbaldaŭ estis nepenseblaj! Esto de animo; la tempo kiel parta, sed ne tuta esto; eĉ genetiko de la soĉistoj!
Malsimpleco… Sidas mi, malemante pensadi. Kaj por pli facile komencis imagi:
La Homo (ĝeneraligeco de homaro) senmove travivas sian vivon kuŝante ventraltere (aŭ dorsaltere). Li atente studadas la parteto de tero antaŭ li (aŭ de ĉielo supre).
Formiĝis sciencoj, imagoj pri la Mondo k.t.p. Seriozegaj, argumentitaj per faktoj kaj ideoj. De tempo al tempo venteto alblovetas Lian nukon (io pikas Lian ventron), sed tio alkalkulas kiel “ankoraŭ neklarigataj anomalioj”. Ja finfine homo al siaj okuloj kredos, al kio alia!
Kaj tiel, iom post iom, ĝis kiam…ekblovegas tempesto (tertremo)!
Imagante ĉion-ĉi, mi enpensiĝis (nevole! 🙂 ) :
Ĉu ni, la homoj, ankoraŭ kuŝante vivadas aŭ jam ekmoviĝis?