Ĉi titolo estos ankaŭ titolo de kategorio. La temo pri ni, la homoj, kaj alispecaj vivaĵoj estas scivolema por mi kaj mi ofte tedos per ĝi. 🙂 La sekvantaj komencaj linioj estas sole mia propra opinio. Sed laŭ mi estu bone enpensiĝi.
En la fabeloj de preskaŭ ĉiuj popoloj ekzistas “la homo, kiu komprenas la lingvon de la bestoj”. Mi ne enpensiĝadis kial (sed devis, ja en fabeloj ĉio estas fabela esprimo de la realeco) ĝis kiam mi mem ne konsciis , ke mi estas tia…
Mi amas la bestojn ekde infaneco. Dank’al mia patro. Ne kiel estas akceptata, pli ĝuste mi akceptas ilin egalrajte. Kaj mi ĉiam estas senpense certa, ke se mi returnos al ili, mi estos komprenata. Kaj fakte tiel estas. Pro tio neniam timiĝis de ili. Multajn okazintaĵojn mi povus rakonti – ekz., en mia apudurba loko vivadas kolubro (coluber natrix). Antaŭjare mi apenaŭ ne premegis ĝin sur la ŝoseo. Prenis ĝin en mia aŭto kie estis mia granda hundo. Klarigis (parole!) ambaŭ pri la situacio. Kaj neniajn problemojn dum la veturado. Alvenante mi lasis kolubron. Li plaĉis la lokon kaj restis. Nun, kiam mi vizitas mian somerdomon kaj matene prepariĝas trinki kafon la kolubro alvenas. Volviĝas sub mia seĝo kaj atendas mian parolon. Se mi silentas, ĝi levas kapon por kompreni kial… 🙂
Mi havis okazintaĵojn kun kolerigitaj hundoj (unuafoje eĉ kun incitita de sia posedanto – kun hundo mi senprobleme interkomprenis, sed kun la proprulo ne 🙂 ) kaj aliaj diversaj bestoj – inkluzive nigraj kornikoj. I.a., la indianoj konsideris la kornikojn tre saĝaj, ĉu ne?
En sekvonta afiŝo mi rakontos pri mia unua sovaĝamiko (kaj fotomontrigos al vi).
Bone – diros vi – eble tio estas eksordinaraj kapabloj, simile de geaŭguristoj. Mi ne opinias tiel. Ĉar mi jam estas certa, ke kaj la bestoj de diversaj specioj interkompreniĝas.
Sed pri tio alifoje – en sekvontaj skribaĵoj.
Posted by Reijo on 6 Novembro 2009 at 1:15 ptm
Bonege. Rakontu, kiel vi agas, se vi vagas en arbaro kaj renkontas urson, alkon aŭ lupon.
Posted by la Grafo on 6 Novembro 2009 at 7:34 ptm
Mi neniam havis similan okazon, Reijo, malgraŭ ke ŝatas vagadi montaron. Kaj kelkfoje tranoktis en montaj arbaroj.
Ĉi-jare en Bulgario estiĝis kelkdekoj da atakoj de ursoj sur homoj. Sed ek nenia al turistoj, fundo kaj drogkolektistoj kaj similaj. Nur kontraŭ ĉasistoj!
Krome, ĉu ĉi tio hundo (incitita de sia posedanto) ne estas pli danĝera ol hazarte renkontita urso aŭ lupo?
Jen tipa reprezentanto de la ursoj en Bulgario
Posted by Jakvo on 6 Januaro 2010 at 5:12 ptm
Interesa rakonto. Nu ja, kial ni ne povus paroli kun bestoj. Kajkial ili ne komprenus nin.
Mi konas viron kiu havas nekredeblan ligitecon kun bestoj. Li ne timas ilin kaj ŝajne ili ne timas lin.
Posted by la Grafo on 6 Januaro 2010 at 5:51 ptm
La bestoj komprenas nin ĉiujn, kara Jakvo. Sed ili scias kiu ne povas kontaktiĝi kun ili.
En mia bulgarlingva blogo mi skribis multenobrajn afiŝojn en la temo.
Ĉi tie https://vaskon.wordpress.com/category/ni-kaj-laliaj/ Vi povas tralegi ankoraŭ 3 rakontojn.
Via konatulo verŝajne povas interparoli kun bestoj.