motivataj de „Mediprotektado akuzata” en „Akvosfero” kaj rilataj ankaŭ al “Novaj superstiĉoj” en “bitakoro”.
“Nur kiam elŝiras la lastan tigeton, nur kiam mortigas la lastan besteton la homo atentiĝos, ke la mono ne taŭgas por manĝado.”
Estimata Vastalto,
Kiam ni rezonas la problemon unuon devas memori – la mono! En nuntempa mondo ne ekzistas senpagata tagmanĝaĵo.
Malantaŭ – eĉ plej bonaj intencoj – ciam videblas mona fantomo. Ĉiam maskiĝas interesoj (gajnoj!) de tiuj, kiuj ilin realigas (aŭ haltigas). Ĉiam konvinkegos nin kiel bela estas io, kio…gajnos multege da monon (la lastan ne diros, kompreneble 🙂 ).
Antaŭ kelkaj da dekjaroj estis laŭdegata NH4NO3 – artefarita sterko. Kiom ĝi estas efektiva, kiel baldaŭ rikoltoj dekoble prigrandiĝos kaj la malsato estos forigita definitive…
Bone, sed la malsataj sur la Tero ne malmultiĝis. Sola rezulto finfine estis, ke denove la homaro veneniĝis. Kaj aperis nova modo – biologiapuraj nutraĵoj.
> Dimandas min – ĉu GMO estas biologiapuraj?
La debatantoj estas prava – vera informacio mankas. Ni scias sole tiom, kiom nin sciigas. Normale esti tiel, sed
> Dimandas min – ĉu specialistoj mem scias sufiĉe plene pri evoluo de GMO? Aŭ kiel l`artefaritaj sterkoj…
Imaĝi al si GM-homo kiu neniam malsatas. Bonege, ĉu ne? Sed
> Dimandas min – kiel aspektos niaj posteuloj post nur 1000 jaroj? Kaj la Planedo?
Ĉu vi opinias, ke la mondo estas tio, kio ni vidas? Io kaŝita, nevidebla por ni sed verŝajne jam estigita ie, morgaŭ povus lokigi nin ie, kie al ni malplaĉegos. Ekzemple, inventoj pli misteraj ol plej sekretaj armiloj… Pesimisme, ĉu ne? Sed mi ne estas sola pesimisto:
Kurt Vonnegut en telefona intervjuo por bulgara gazeto “24 horoj”/ 10.05.2006
Demando: Ĉu Vi opinias, ke la homaro havas estontecon?
Respondo: Mi malopurtunas pleje pri l`estonteco de la planedo mem.
Demando: Videble Vi malbone opinias la homojn?
Respondo: mi opinias, ke ili estas tragikaj bestoj. Mi diris – la planedo devus savi sin de ni
“Devas ekzisti harmonio inter vegetaĵoj, bestoj kaj homoj. La homoj fantazias, ke estas grandegaj. Sed ne estas! Plej malbona, kiu spertis al la Tero, estas la homaro.” – diro de 10-jara bulgara talentulo-pentristino Amelia-Mira Markova. Penetro de infano!
Konklude:
“Ĉiuj ni dividas nian fundamentan homan rajton elekti kion manĝadi. La decidoj por uzado de GMO sur la nia tero devas esti demokratie prenataj, sed ne enkondukataj de apartaj farmistoj, burikratoj aŭ kompanioj. La decidoj povas esti eraraj kaj tial devas esti diskuteblaj por ŝanĝo kaj revalorigon.”
El “Berlina manifesto por liberaj de GMO regionoj kaj biodiverseco en Eŭropo” Berlino, 23 jan. 2005 j.
Posted by Vastalto on 11 Decembro 2008 at 9:22 atm
Estimata la Grafo! 😉
Mi ĝojas vian kontribuon. Jes, la rajto elekti estas tre grava.