La tablo

Kie estas nia komenco? Nia, de la homaro. Kiel ni fariĝis “la piramidasupro”? Neniu scias certe. Eĉ tiuj, kiuj asertas ke scias. Sed iuj el ili diras “la Dio farigis nin”, aliaj – “el la simioj”, triaj elkosmaj farigas nin…
Normale – kiam ni malscias ion, supozadas. Tiom pli kiom malpli scias.
Bone, sed se “sciantuloj kaj povantuloj” unuavice supozas kaj poste serĉas pruvojn, ĉu mi povos fari samon? Ja mia ŝatata frazo estas “kaj la plej grandaj intelektoj estas homoj kiel ni – ne estas seneraraj”.
Laste – erari – scipovas ankaŭ mi. 😉 Do, mi supozas kaj ĉu miaj pruvoj kostas vi diros. Jen:

La tablo
– Nu, eksidu “sur” la tablo – invitis nin la dommastrino.
“Interese, kial ni, bilgaroj, diras “sur” sed ne “ĉe” la tablo?” – ekpensis mi – “Eble ĉar ĉiam preferas esti “sur”.”
La sekvintaj ojazoj ( 😉 ) forigis mian intereson pri ĉidemando. Sed en mia kapo daŭrigis zumadi muŝeto “la tablo, la tablo”… Kaj unutage mi decidis liberiĝi: kial tia tablo ne lasas min trankvila!
Estis kial!

Kia maniere la homo – unu el multenombraj neallogaj vivaĵoj – fariĝis potenculo de la Tero?
La plej grandega inventaĵo – la tablo!
Ĉu vi ridas? Ne rapidu! Pripensu:
La homo estiĝis homo kiam ekkomencis manĝadi ne kie trovis manĝadon, sed kune sur fiksita loko, “hejme”.
Ekde tiam diversaj pli fortaj bestoj ekestis kaj forestis, sole la homo estiĝis pli kaj pli forta kaj saĝa…dankeme la tablon.

En la fino de la malfacila tago la parenco kuniĝadis ĉe la tablo. Manĝante ili interparolis, rakontis plej intereson de tago, disdividis la taskojn por sekvonta tago – kiu laboros, kiu gvidos ĉe la tablo… 😉
Iom post iom la tablo estiĝis la plej grava punkto en la vivo de la homo – simbolo de io tre grava. Interalie, ĝi jam fariĝis objekto, ne nur loko. Kaj iom post iom tiom varia, ke nun eble neniu povos finnombri ciujn variecojn. Kvadrata, ortangula, triangula, ovala, ronda, longa, centra, randa, komuna, familia – kia ajn adjektivon vi pripensis ĝi konvenos!

Ĉe tia grava loko neeblas sidiĝi kiel ajn – aperis rangogrado de siĝlokoj.
Ekkomencis ankaŭ aranĝado, ordiro… Kiu kie devas siĝi, kiel priservas, kiel manĝadas – tute scienco.

Kaŭze de la tablo estiĝis nova profesio – kuirarto. Kuiri ĉiuj scias sed unuaj scipovas! Pri la plej spertaj kuiristoj nun scias eĉ tiuj, kiuj neniam manĝis iliajn manĝaĵojn.

Tiel la tablo fariĝis fundamento de la homaro. Kaj nun la vivo estas malebla sen ĝi. Al kie vi returnis sin ĉiam vidis ĝin – ĉe la tablo, sur la tablo, sub la tablo…
Jes, ankaŭ sub la tablo – amata loko por la infanoj, vera vivlernejo… 😀

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: