Nia knabineto resaniĝis!

Deni

La inkubo de la terura malsano finis!

La nia knabineto resaniĝis, la kuracado finiĝis antaŭ monato.

La nia – ĉar ankaŭ niaj, de l`amikoj, koroj suferadis dum ĉi tiuj senfinaj tagoj, monatoj, jaroj. Sed ĉiu el ni konservis kore esperan fajrereton.

Nun ni estas senfine feliĉaj, ke l`espero venkis!

Sennuban estontecon, admirinda familio, neniam plu la suno kaŝiĝas por vi!
Feliĉan vivon, karega Deni, neniam plue la malbono trovi Vin!
La Dieca justeco postulas tion!

…………………………………………………………………….

La nekredebla patrino skribis en sia blogo:

Unufoje, kiam Vi kuntuŝis la morton, komprenas kiom altvalora estas la vivo. Komprenas kiom altvalora estas la homoj. Komprenas aflikte iel neserioze, nepriresponde disĵetas tion, kio estas donacita al Vi. Tio, kio estas la plej valora. Tio, kion vi havas ne laŭ merito, sed laŭ kompato – la Vian Vivon. La vivo, kion ni disĵetadas ĉiutage en senutilaj esperoj, en stultaj deziroj por posedaĵoj, vestoj, manĝaĵo kaj luksaĵoj, sed forgesas ĝoji je tio, kion ni ĉi havas. Ni priĵuĝas sian feliĉon, amon, la homon apud ni, la niaj idojn, gepatrojn, geamikojn apenaŭ tiam, kiam foje ni povas ilin perdi aŭ, ve, jam forperdis.
Mia ido venkis leŭkemion. Deni venkis!
Dio mia, tiom da emocioj kaj reakcioj elvenas mian kapon, de “ALL bite the dust!” ĝis sovaĝulaj saltoj kaj neartikigitaj krieĝoj.
Dun 2 jaroj mia dujara filineto elkreskis en hospitalo kaj ofte mi devas ripeti al si “ŝi estas 4-jara, ŝi estas infano, ŝi estas nur je 4” akceptante ŝin kiel plenaĝa homa estulo.
Ĉio finiĝis feliĉe danke la bonega medicina teamo, al kiu ni troviĝis en la infana kancerfako de VMI-Plovdiv (Bulgario ВМИ-Пловдив), ankaŭ danke la subteno de ĉiuj vi, kiuj estis apud ni.
Danke al Dio por ĉio! Por tio, ke mia bubo estas “sovaĝulo”, kio (laŭ d-ro Stojanova) helpis al ŝi ne cedi antaŭ malsano. Por tio, ke la doktoroj pruvidĝis tiel bonaj. Pro tio, ke mi estas Benita per eksterordinaraj geamikoj.
Ne rapidu pensi plej malbonon, homoj!

/Bonvolu legi Infanoj! kaj Ĝoja sciigo /

2 komentoj

  1. Kia feliĉa novaĵo vere!

  2. Posted by marlonxpierre on 19 Majo 2011 at 11:20 ptm

    Gratulon, mia amiko!

Komenti