Saluton, geamikoj!
Zamenhof estis granda humanisto. Kreante esperanton li ne estis pensata pri lingvo, li pensis pri la homoj! Pri tiuj ordinaraj, ofte duonkleraj homoj, kiuj estas fermitaj en sia limigita mondeto pro la lingvo. Al ili li deziris doni lingvon por interkompreno. Por ordinara, amika babilado kun kiu-ajn homo sur la Tero.
Tial li substrekis simplecon. Mi pensas, ke sian lingvon li konstruis sur du fundamentoj: simpleco kaj komprenebleco.
Nu, dankeme mi profitos. Mi ne estas lingvisto. Mi lingvapraktikulo. Eble mi ofte eraros lingve, sed mi klopodos esti ĉiam komprenebla.
Ĉi blogo estos pri homa ĉiutaga vivo. Eble por vi estos interese?
Babiladi por koniĝi, geamikoj!
Mi estas…
…ordinara homo. Samkiel kelkaj da miliardoj sur la Tero. Mi nomiĝas Vasil Konstantinov, loĝas en Sofio, Bulgario kaj estis muzikisto. “Estis” ĉar mi antaŭ 15 jaroj pensiuliĝis. Nun mi estas simple maljunulo. En mia bulgarlingva blogo oni skribis “Unu avo en la blogoj”. ![]()
Esperanton mi eklernis antaŭ 50 jaroj. Sole por ke interparoli kun iu homo el Finnlando, Kolombio, Japanio aŭ Jamaiko. Kaj igis! Tiutempe, kiam Interreto ne ekzistis kaj la homoj interligiĝis per manskribitaj leteroj. Kiel – vi komprenos de mia unua skribaĵo…
Ordinara…kaj “La grafo”?!? Vi estas pravaj ekrideti. Necesas klarigon.
En Bulgario ekzistas kutimo nomigi kromnomon. La apuduloj nomigas vin kaj ne havas saviĝon. Ofte tiel kontaĝa (se estas ĝusta), ke ĝi eĉ transformiĝas en familia nomo por la posteularo.
Do, “la grafo” nomigis min dum la infanaĝo kaj ĝi restis tutvivon ĝis nun – eĉ mia filino iufoje alvokas min tiel… ![]()
Mia bulgarlingva blogo ankaŭ nomiĝas “La Grafo” (Графът).
Posted by Val on 1 Decembro 2008 at 11:18 ptm
Geamikoj, La Grafo NE estas ordinaro homo!!!
Esto es La Grafo Grafemo (Граф на Графемите).
Saluto, Grafo!
Posted by la Grafo on 1 Decembro 2008 at 11:38 ptm
Saluton, Val!
Vi – la unua mia gasto-komentisto – eklumis mian blogon!
Mi estas feliĉa!
Posted by Муниконтин on 2 Decembro 2008 at 1:29 atm
На добър час, Графе! И много нови приятели!

Преведи го на есперанто за тези, които не знаят български!
_______________________________________________
Bonŝancon, Grafo! Kaj multajn novajn geamikojn!
Traduku esperante mian skribaĵon por malsciantaj bulgarlingvon!
Posted by Sulla on 25 Marto 2009 at 1:12 ptm
Аз също разбирам есперанто, учил съм го, имам някакви степени и дори трябваше да го преподавам. Мисля, че бих могъл да напиша коментара си тук на есперанто. За съжаление, мнението ми е, че създаването на този “език” е налудничав проект. Езикът е преди всичко комуникация, а аз не познавам медии на есперанто, нито съм чул някой някъде по света да се оправил с някого на него. На есперанто няма и литература. Есперанто е елементарна схема и доколкото хората мислят на някой от езиците, които владеят, за мислещите на есперанто можем да предположим, че оформят елементарни мисли. Не е ли иронично, че мечтата на Заменхов се сбъдва от английския език, както социализмът се случва в Швеция, а не в Русия?
________________________________________________
Sinjoro Sulla, malgraŭ la sia deklaro ke scipovas Esperanton, skribis bulgarlingve. Por kompreno de miaj gastoj mi tradukas lian komenton tute laŭvorte sen komentoj.
La Grafo
Mi ankaŭ komprenas esperanton, lernis ĝin, posedas iajn gradojn kaj devis instrui ĝin. Mi pensas, ke povus skribi mian komenton ĉi tie esperante. Bedaŭre, mia opinion estas, ke la kreato de tiu “lingvo” estas frenezeta projekto. La lingvo antaŭ ĉio estas komunikado, sed mi ne scias amaskomunikiloj en Esperanto, nek mi aŭdis iu ien en la mondo klariĝis kun alia en ĝi. Je Esperanto mankas ankaŭ literaturo. Esperanto estas elementa skemo kaj kiom la homoj pensas je iuj de la lingvoj, kiujn scipovas, por pensantaj esperante ni povas supozi, ke ili formas elementajn pensojn. Ĉu ne estas ironio, ke la revo de Zamenhof realiĝas je la angla lingvo, kiel la socialismo estiĝas en Svedujo, sed ne en Rusio?
Posted by la Grafo on 25 Marto 2009 at 11:57 ptm
Mi bedaŭras, Sulla, sed Viaj rezonadoj igas min dubi en Viaj konoj pri Esperanto. Ekzemple “pensantaj esperante” aŭ la komparo kun naciaj lingvoj…
Posted by Paula on 14 Septembro 2009 at 7:21 atm
Mi ankaŭ estas ordinara homo, kiu salutas vin el Usono.
Posted by la Grafo on 17 Septembro 2009 at 10:29 atm
Sinceran dankon, kara Paula! Mi vere ĝojos se Vi vizitos min.
Posted by Klaŭdjo Silva on 6 Decembro 2009 at 7:44 atm
Saluton el Brazilo, samideano Grafo! Kiel vi fartas? Mi trovis via blogo kaj mi pensas ĝin tre interesa… Vere ni uzas la lingvon nun kaj ĝi funkcias kiel Zamenhof deziras. Mi mem ne parolas la bulgaran, kaj eme vi ne palas la portugalan; do ni neniam komunikus se ni ne estus esperantistoj. Fartu bonege, vi kaj la viaj, en la malvarma eŭropa vintro! Kaj skribu pli, ni certe legos!
Posted by la Grafo on 15 Decembro 2009 at 7:54 ptm
Elkorajn salutojn, kara Klaŭdjo Silva!
Bonvolu pardoni mian malfruon respondi.
Jes, Vi pravas – ni neniam sciis unu pri alia sen Esperanto. Iom plu – nun mi povas legi aktualaĵojn de tiom malproksimaj landoj danke de Vi. http://midiaindependente.org/eo/blue/ jam estas en blogroll ankaŭ en mia bulgarlingva blogo.
Mi tre ĝojas interkomuniki kun Vi! Kaj estus feliĉa se Vi vizitas mian blogon.
Estu sanaj kaj bonstataj!
Posted by Муниконтин on 25 Decembro 2009 at 10:28 atm
Sanon kaj gajon al vi!
Posted by Luis Guillermo Restrepo Rivas on 27 Decembro 2009 at 11:42 ptm
Saluton!
Kaj antaŭen kun via esperantlingva blogo.
Facile rimarkeblas ke tiu “Sulla” scias tro malmulte pri Esperanto, ĝia kulturo, literaturo, tradicio, lingvistikaj mirindaĵoj, esprimivo, k.t.p.
Posted by la Grafo on 28 Decembro 2009 at 10:01 atm
Koran dankon pro Via tre bela kaj originala bondeziro, kara Муниконтин!
Saluton, estimata Luis!
Dankon pro Via kuraĝigo!
Sulla alvenis tie ĉi tra mia bulgarlingva blogo. Mi ankaŭ pensas, ke li malkonas Esperanton, ja li devus skribi sian komenton esperante. Al li evidente malplaĉas ĉian ideon pri interkompreniĝo kaj konkordo.
Mi nun tradukos lian komenton por ke miaj gastoj povos kompreni pri kio oni parolas.
Posted by Мариана Евлогиева on 28 Decembro 2009 at 6:37 ptm
La t.n. Sulla estas unu el la iamaj studentoj, kiuj en la 80-aj jaroj ricevadis stipendion de la Sofia distrikta estraro de BEA por lerni Esperanton kaj por instrui poste. Li neniam plenumis sian devon instrui. Mi ankaux ne kredas, ke li suficxe lernis – ja li estis tiel pigra, ke ecx ne venadis por ricevi sian stipendion, sed tion faris lia edzino. Plej acxaj malamikoj de Esperanto igxas pagitaj “esperantistoj”! Ili senlace vengxas, cxar ili ne satigxis de tio, kion ili ricevis! Rememoru pri la skribajxoj de Culver rete…
Posted by Мариана Евлогиева on 28 Decembro 2009 at 6:39 ptm
P.S. Kiam mi legis liajn kalumniojn, mi emis tuj akre respondi. Sed mi ne volis kvereli en tiu cxi paca kaj agrabla blogo, do mi atakos lin aliloke.
Posted by la Grafo on 29 Decembro 2009 at 1:48 ptm
Li penvaloras, Мариана!
Se Vi atakos lin publike skribu al mi – mia lango ankaŭ malpaciencas…
Posted by Adriano on 22 Februaro 2010 at 4:57 ptm
Saluton, Grafo!
Tio estas tre interesa, via blogo. Mi vizitis Bulgarion en 2005, tiam mi logxis en Blagoevgrad. Mi estis gastprofesoro en la universitato AUBG. Nun mi instruas cxi tie en Nov-Jorko sed mi tre felicxe memorigas la bulgaran kuirarton. Mi esperas sukceson pro via blogo.
Bondeziras vin,
Adriano
Posted by la Grafo on 25 Februaro 2010 at 1:58 ptm
Saluton, kara Adriano!
Mi ĝojas ke Vi vizitis mian blogon kaj dankas bondezirojn!
Mi esperas ke Vi denove ekrigardos ĉe mi – ja Vi estas iomete bulgaro…
Estu sana!
la Grafo
Posted by Slavik on 9 Majo 2010 at 6:24 ptm
„Граф на графемите“ (Граф графем? en la rusa) estas tre interesa kaj sagaca kromnomo.
Posted by la Grafo on 9 Majo 2010 at 6:40 ptm
Tiel nomas min kelkaj el miaj bulgaraj blogamikinoj, Slavik. Kio estas jomete stranga, ja mi estas ellaborita profano rilate matematiko…
Posted by Slavik on 11 Majo 2010 at 1:31 ptm
Графема е лингистични термин побързо ))
Grafemo kunigas kelkajn manierojn skribi literon (ekz., A/a en diversaj tiparoj kaj manskriboj), kiel fonemo kunigas kelkajn manierojn prononci distingan lingvistikan unuon (en la bulgara море la fonemo /o/ povas soni preskaŭ kiel [u], sed ĝi restas fonemo /o/) ktp.
Posted by la Grafo on 11 Majo 2010 at 6:57 ptm
Nun mi komprenis Vin.

Sed mi certas, ke Val alian pensis – ŝi deziras diri, ke mi estas uniiganta grafo.
http://ru.wikipedia.org/wiki/Теория_графов